Al la enhavo

La lingvo ŝanĝiĝas!

de Jxusteno, 2019-decembro-23

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-23 19:15:38

Hodiaŭ, kiam mi parolis je la angla, mi uzis la pronomon "he" ("li") kiam diris ion kiel "each person..., he (each person)" ("ĉiu persono..., li (ĉiu persono)"). Mia kunparolanto tamen atentigis ke uzendas "They" ("ri") ĉar povas temi ankaŭ pri virino... Mi ja sciis ke oni uzas la genre neŭtralan ununombran "They" sed tiam ne kuraĝis uzi ĝin pro tio ke mi ne certis pri l' reago de mia kunparolanto.
Mi volus scii ĉu vi preferas en Esperanto uzi en tiuj okazoj la pronomon "li" aŭ "ri"?

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-23 21:13:38

Tradiciistoj uzu "li", riistoj uzu "ri".
Anglan ununombran "they" ofte (sed ne ĉiam) oni povas traduki "oni", "them" kaj "their" kiel "sin" kaj "sia".

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-24 10:24:11

sergejm:Tradiciistoj uzu "li", riistoj uzu "ri".
Anglan ununombran "they" ofte (sed ne ĉiam) oni povas traduki "oni", "them" kaj "their" kiel "sin" kaj "sia".
La ununombra They en la angla respondas al la sveda hen.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-decembro-25 20:41:58

Jxusteno:Hodiaŭ, kiam mi parolis je la angla, mi uzis la pronomon "he" ("li") kiam diris ion kiel "each person..., he (each person)" ("ĉiu persono..., li (ĉiu persono)"). Mia kunparolanto tamen atentigis ke uzendas "They" ("ri") ĉar povas temi ankaŭ pri virino... Mi ja sciis ke oni uzas la genre neŭtralan ununombran "They" sed tiam ne kuraĝis uzi ĝin pro tio ke mi ne certis pri l' reago de mia kunparolanto.
Mi volus scii ĉu vi preferas en Esperanto uzi en tiuj okazoj la pronomon "li" aŭ "ri"?
Mia opinio de "li", "ĝi", "ri", ktp:

Laŭfundamente oni povas uzi la vorton "ĝi", sed la plejparto de homoj ne uzas ĝin tiel. La vorto "ri" ne estas en la Fundamento, do ne uzu ĝin. "Li" estas nur vira. Nepre ne uzu la vorton "ili", kiel uziĝas la angla they (sed mi ne konas tian uzon de "ili").

Eble homoj devus ĉiam uzi la vorton "ĝi".

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-26 01:43:27

"li" ne estas nur vira. Laŭ Fundamento oni permesas uzi "li" kaj "ĝi", kiam lia genro estas nekonata.
Sed praktike oni uzas "ĝi" nur por infanoj. Ankaŭ oni povas uzi "tiu".
La demandanto bone scias ĉion ĉi, kia mi ne scias, kial li demandas tiajn stultajn demandojn.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-26 05:04:40

sergejm:"li" ne estas nur vira. Laŭ Fundamento oni permesas uzi "li" kaj "ĝi", kiam lia genro estas nekonata.
Sed praktike oni uzas "ĝi" nur por infanoj. Ankaŭ oni povas uzi "tiu".
La demandanto bone scias ĉion ĉi, kia mi ne scias, kial li demandas tiajn stultajn demandojn.
En la Ekzercaro la pronomo "ĝi" nenie priskribas plenkreskan homon. Aŭ eble mi ion ne atentis? Se vi trovis tielan uzon, bonvolu precizigi en kiu paragrafo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-26 05:07:56

MiMalamasLaAnglan:
Jxusteno:Hodiaŭ, kiam mi parolis je la angla, mi uzis la pronomon "he" ("li") kiam diris ion kiel "each person..., he (each person)" ("ĉiu persono..., li (ĉiu persono)"). Mia kunparolanto tamen atentigis ke uzendas "They" ("ri") ĉar povas temi ankaŭ pri virino... Mi ja sciis ke oni uzas la genre neŭtralan ununombran "They" sed tiam ne kuraĝis uzi ĝin pro tio ke mi ne certis pri l' reago de mia kunparolanto.
Mi volus scii ĉu vi preferas en Esperanto uzi en tiuj okazoj la pronomon "li" aŭ "ri"?
Mia opinio de "li", "ĝi", "ri", ktp:

Laŭfundamente oni povas uzi la vorton "ĝi", sed la plejparto de homoj ne uzas ĝin tiel. La vorto "ri" ne estas en la Fundamento, do ne uzu ĝin. "Li" estas nur vira. Nepre ne uzu la vorton "ili", kiel uziĝas la angla they (sed mi ne konas tian uzon de "ili").

Eble homoj devus ĉiam uzi la vorton "ĝi".
Eĉ se la vorto "ri" ne estas en la Fundamento, oni povas uzi ĝin por ke la Akademio de Esperanto oficialigu ĝin, t. e. aldonu ĝin al la Fundamento. Tamen laŭ mia opinio estus oportune se oni simple plivastigus la uzokampon de "ĝi".

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-26 08:48:05

@Jxusteno
Eble vi ne scias, dekomence en praindoeŭropa lingvo estis du genroj: aktiva kaj neaktiva. Neaktiva estas por aĵoj, aktivaj estas por vivuloj.
Tiel estas nun en la finna.
Verrŝajne, jam en tiuj tempoj, infano (ne plenkreska infano!) estis de neaktiva genro.
Poste aktiva genro devidiĝis je maskla kaj femina.
En nuna sveda lingvo maskla kaj femina genro denove kunfandiĝis al aktiva genro (eble, svedaj gramatikistoj uzas alian nomon por ĝi).
Sed en novaj romanaj lingvoj (itala, hispana, franca) kunfandiĝas neaktiva kaj maskla genroj.

Do "ĝi" taŭgas nur por uloj, kies rajtoj estas limigitaj.

Pri "li". Ni vivas en maskla mondo. Malgraŭ ke feministoj ricevis egalajn rajtojn por virinoj kaj viroj en iuj sferoj, en multaj sferoj viroj plu havas preferojn.
Do kiam vi dubas pri genro de iu persono kaj uzas "li", vi altigas ties statuson, simile kiam vi uzas "vi" anstaŭ "ci".
Tia estis logiko de originala Esperanto.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-26 10:34:28

sergejm:@Jxusteno

Esperanto ne estas hindeŭropa lingvo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-26 11:01:48

Ĉiuj fundamentaj fontoj de Esperanto estas hindeŭropaj lingvoj.
Do, se iu klasifikas ĝin, tiu apartenigas ĝin al hindeŭropaj lingvoj.

Reen al la supro