Al la enhavo

La sufikso -iĝ-.

de Jxusteno, 2020-januaro-12

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-12 08:59:47

Ĉu vi rimarkis ke en la vortoj akuŝiĝi, koniĝi, konsciiĝi, sciiĝi, timiĝi la sufikso -iĝ- ne pasivigas la verbojn akuŝi, koni, konscii, scii, timi t. e. la derivaĵoj ofte signifas akuŝ(ant/int)iĝi, kon(ant/int)iĝi, konsci(ant/int)iĝi, sci(ant/int)iĝi, tim(ant/int)iĝi dum la vortoj fariĝi kaj naskiĝi ordinare signifas far(at/it)iĝi kaj nask(at/it)iĝi?
La sufikso -iĝ-, aldonita al netransitivaj verboj, tamen estas malpli "sovaĝa" ĉar tiam eblas nur "ant/int". Ekzemple sidiĝi povas signifi nur sid(ant/int)iĝi.

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-12 17:32:26

Kiuj eĉ asertas, ke -iĝi havus interrilaton kun pasivo?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-12 18:06:12

Metsis:Kiuj eĉ asertas, ke -iĝi havus interrilaton kun pasivo?
Lernuo: https://lernu.net/gramatiko/sufiksoj

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-12 18:43:58

Ĉiuokaze, teorie ankaŭ la vorto paŝtiĝi povas signifi kaj paŝt(ant/int)iĝi, kaj paŝt(at/it)iĝi.
Do, la ĝenerala formulo estas:
se xi estas netransitiva verbo, xiĝi ĉiam signifas x(ant/int)iĝi;
se xi estas transitiva verbo, xiĝi ĉiam povas signifi kaj x(aŭ/it)iĝi, kaj teorie ĉiam (praktike malofte) povas ankaŭ signifi x(ant/int)iĝi.

Reen al la supro