Al la enhavo

Bv. konsili al mi

de ito, 2020-februaro-20

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

ito (Montri la profilon) 2020-februaro-20 14:09:15

Bonvolu konsili al mi.

Li ne havas gepatrojn nek fraton nek fratinon. Ĉar li laboras eksterlande, li havas nek amikojn tie.

Ĉu jena konciza frazo eblas? Se ĝi estas erara, kiel esprimi? (nezorginde pri gepatroj)

- Li ne havas fraton, fratinon kaj ĉi tie amikojn.

Antaŭdankon

sergejm (Montri la profilon) 2020-februaro-20 16:57:00

nek proksimume signifas kaj ne. La una frazo estas bona, en la dua uzu simplan ne

ito (Montri la profilon) 2020-februaro-21 01:45:22

Dankon al sergejm

Ĉu komo povas anstataŭi "nek"?
Li ne havas fraton, fratinon = Li ne havas fraton nek fratinon ?

sergejm (Montri la profilon) 2020-februaro-21 15:48:49

Antaŭ lasta vorto de listo oni kutime metas kaj.

nornen (Montri la profilon) 2020-februaro-21 16:43:17

Eble tiu ĉi frazo el la Fundamenta Ekzercaro helpas:
Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aŭ mi ne renkontis lin, nek lian fraton).
Se oni aplikas tiun ĉi ŝablonon al via unua frazo, oni ricevas:

Li ne havas gepatrojn, nek fraton, nek fratinon.

Li havas nek gepatrojn, nek fraton, nek fratinon.

- - - -

Via dua frazo ŝajnas al mi ĝusta, se oni ĝin vidas kiel daŭrigo de la unua frazo.

- - - -
Ĉe la tria frazo, mi aplikus la saman ŝablonon de la Fundamento:

Li ne havas fraton, nek fratinon, nek amikojn ĉi tie.

Li havas nek fraton, nek fratinon, nek amikojn ĉi tie.

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-21 17:22:28

La positiva frazo estas
 
  • Li havas fraton, fratinon kaj ĉi tie amikojn (aŭ: amikojn ĉi tie).
(Notu: A komo B kaj C.)

Kiam oni neas la frazon, oni devas nei ĉiujn partojn per nek laŭ PMEG (ne: ne… nek).
 
  • Li havas nek fraton, nek fratinon nek ĉi tie amikojn (aŭ: nek amikojn ĉi tie).
(Notu: nek A komo nek B nek C.)

Kelkfoje oni povas nei la frazon per prefikso mal-.
 
  • Li malhavas fraton, fratinon kaj (eĉ) ĉi tie amikojn (aŭ: kaj (eĉ) amikojn ĉi tie).
––––
Fine notu, ke en la espa la du sekvaj frazoj estas egalvaloraj.
 
  • Mi vidis alian, raran birdon. (kun komo)
  • Mi vidis alian raran birdon. (sen komo)
Kvankam en aliaj lingvoj la frazoj povas havi apartajn signifojn. En la finna la unua frazo signifas, ke la unua birdo ne estis rara, nur la dua birdo estis. La dua frazo signifas, ke ambaŭ birdoj estis raraj. La komo anstataŭas la vorton "kaj" kaj faras la partojn egalvaloraj. Sen komo "alia" priskribas "raran", ne birdon.

ito (Montri la profilon) 2020-februaro-22 03:30:27

Dankon al sergejm, nornen kaj Metsis!

Tia uzo (sekvigo per komo aŭ(kaj) konjunkcio) ĉe "kaj" estas la plej komprenebla al mi. Sed "aŭ" kaj "nek" iom konfuzas min.

Fakte dirante, la dua frazo aperas en la malgranda romano por komencantoj verkita de hungara Espernatisto(fizikisto). Mi nun tradukas ĝin. Ĉar ĝis nun mi uzadis ĉiam nur "ne(nek) A nek B nek C", tial kiam mi trovis la frazon, iom konfuziĝis, ĉar ĝi ne sekvigas per "nek" krome eĉ havas "kaj" (por apartigi temon pri loko). Sed danke al viaj konsiloj mi povos(probable) diri kaj traduki sen misaĵoj (^^

La diraĵo de Metsis estas interesa. Ĉar ankaŭ en mia denaska lingvo, mi foje devas klopodi precize listigi(kiel eble plej koncize) aferojn miksante neadon.

Denove dankon.

WangRuijie (Montri la profilon) 2020-marto-09 13:40:06

ito:Bonvolu konsili al mi.

Li ne havas gepatrojn nek fraton nek fratinon. Ĉar li laboras eksterlande, li havas nek amikojn tie.

Ĉu jena konciza frazo eblas? Se ĝi estas erara, kiel esprimi? (nezorginde pri gepatroj)

- Li ne havas fraton, fratinon kaj ĉi tie amikojn.

Antaŭdankon

WangRuijie (Montri la profilon) 2020-marto-09 13:41:21

Ĉu ni povas fari pen-palon?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-09 13:45:46

sergejm:nek proksimume signifas kaj ne. La una frazo estas bona, en la dua uzu simplan ne
El la dudek-naŭa paragrafo de la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto:
"Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aŭ mi ne renkontis lin, nek lian fraton)."
http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/ek...

Reen al la supro