Al la enhavo

Esperanto Eŭrope por finfine la tuta mondo

de Zam_franca, 2020-marto-01

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-01 11:13:17

Oficialigo de Esperanto kiel lingvo komuna en EU, aŭ almenaŭ serioza debato pri tio, certe povos ege diskonigi Esperanton, kaj sekve eblos mondigi la lingvan debaton.
Tial, se vi ne jam faris tion, bonvolu subskribi al la peticio :

https://secure.avaaz.org/fr/community_petitions/Es...


La paĝo estas en la franca, sed sube estas versioj en multaj aliaj lingvoj.


Bonvolu ne heziti vi mem disvastigi la peticion.

Esperantistan dankon ridulo.gif!

Frano (Montri la profilon) 2020-marto-01 11:45:43

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-01 13:30:06

Jes, mi scias, ke estas malmulte. Sed kiel ŝanĝi tion, krom per agadi?

Dankon pro la fadenoligilo, mi skribos mesaĝon tie.

Cyrill (Montri la profilon) 2020-marto-12 20:53:46

Zam_franca:Jes, mi scias, ke estas malmulte. Sed kiel ŝanĝi tion, krom per agadi?

Dankon pro la fadenoligilo, mi skribos mesaĝon tie.
Saluton!

Mi opinias, ke por antaŭenigi Esperanton oni devas antaŭ ĉio demonstri al la mondo, ke ĝi estas ilo reale funkciebla kaj ke ĝi kapablas utile servi al granda nombro da homoj. Ni ja proklamas, ke Esperanto estas efika instrumento por interŝanĝi informon internacie; tamen la eksteran publikon povas konvinki ne proklamoj, sed nur konkretaj, videblaj kaj mezureblaj rezultoj. Kaj tiaj ja ankoraŭ mankas. Notinas, ke en retejo https://www.esperantoeurope.org oni ne forgesis mencii Kartezion, tamen oni ne kapablis montri al leganto eĉ unu konkretan ekzemplon de tio, kiel oni aplikas la lingvon en praktiko. Kian do rilaton ni povas atenti tiakaze?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-12 21:03:05

Tamen ili proponas "malkovri la bazajn regulojn" kaj donis la ligilon https://learn.esperanto.com/fr/01/gramatiko/

Cyrill (Montri la profilon) 2020-marto-12 21:15:50

Zam_franca:Tamen ili proponas "malkovri la bazajn regulojn" kaj donis la ligilon https://learn.esperanto.com/fr/01/gramatiko/
Sed ĉu ĝuste tion bezonas la legantoj de la retejo?

Imagu vin sur loko de homo, kiu ankoraŭ neniam aŭdis pri Esperanto kaj kiu trafis ĉi tiun retejon. Ĉu ĝia enhavo aspektos por li atentinda, des pli konvinka? Se oni montrus tie, kiel multenombraj homoj uzas ĝin praktike, kiel oni faras per ĝi tion, kion oni ne faras per aliaj iloj, inklude la anglan -- tiam jes ja, li ekhavus motivojn por atenti ĉi tiun aferon. Tamen nuntempe oni kapablas prezenti nenion, krom ĝeneralaj rezonadoj kaj citaĵoj el pasintaj jarcentoj.

Inter alie, eĉ la principojn de Esperanta gramatiko oni povus kurte prezenti rekte en la retejo, kaj se oni scias, kiel fari tion, tio povas aspekti amuza kaj interesa. Sed oni nur donis ligilon al la E-kurso, tute ne zorgante, ĉu leganto havos motivon kaj tempon por esplori memstare.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-16 13:03:59

La angla alportas statuson, fierecon kaj monon, dum Esperanto por ili estas primitiva kaj sovaĝa lingvo..

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-16 14:05:25

Cyrill:
Zam_franca:Tamen ili proponas "malkovri la bazajn regulojn" kaj donis la ligilon https://learn.esperanto.com/fr/01/gramatiko/
Sed ĉu ĝuste tion bezonas la legantoj de la retejo?

Imagu vin sur loko de homo, kiu ankoraŭ neniam aŭdis pri Esperanto kaj kiu trafis ĉi tiun retejon. Ĉu ĝia enhavo aspektos por li atentinda, des pli konvinka? Se oni montrus tie, kiel multenombraj homoj uzas ĝin praktike, kiel oni faras per ĝi tion, kion oni ne faras per aliaj iloj, inklude la anglan -- tiam jes ja, li ekhavus motivojn por atenti ĉi tiun aferon. Tamen nuntempe oni kapablas prezenti nenion, krom ĝeneralaj rezonadoj kaj citaĵoj el pasintaj jarcentoj.

Inter alie, eĉ la principojn de Esperanta gramatiko oni povus kurte prezenti rekte en la retejo, kaj se oni scias, kiel fari tion, tio povas aspekti amuza kaj interesa. Sed oni nur donis ligilon al la E-kurso, tute ne zorgante, ĉu leganto havos motivon kaj tempon por esplori memstare.
Mi trovas la retpaĝon tre bone farita. Estas klarigoj pri lingva demokratio, citaĵo de Einstein... mi persone opinias, ke la farintoj de tiu retpaĝo estis tre lertaj.

Cyrill (Montri la profilon) 2020-marto-19 00:23:20

Zam_franca:Mi trovas la retpaĝon tre bone farita. Estas klarigoj pri lingva demokratio, citaĵo de Einstein...
Ĉu vi efektive opinias, ke tio kapablas konvinki iun ajn? Homojn konvinkas ne vortoj, sed agoj. Kaj kiajn agojn Esperantistoj nuntempe povas prezenti al la mondo? Se Esperanto estas, kiel ni asertas, efika ilo de komunikado, do oni nature povus atendi, ke homoj, kiuj jam taksis ĝian utilecon, sukcese uzas ĝin kaj realigas per ĝi atentindan aktivecon. Tamen nenio simila okazas en realo. Por esti konkreta, jen kelk ekzemploj de interretaj projektoj, kiuj kunligas ĉirkaŭ si grandan komunumon de volontuloj, kiuj disvolvigas ilin:

OpenStreetMap -- libera mapo de la mondo.
Musopen -- kolektejo de liberaj registraĵoj de klasika muziko.
PastVu -- kolektejo de historiaj fotoj de diversaj lokoj de la mondo, serĉeblaj sur mapo.

K.t.p. Mi eĉ ne parolas pri tiaj evidentaj ekzemploj, kiel Vikipedio kaj tuta libera programaro.

Kial la Esperanto-komunumo ne kapablas prezenti ion kompareblan? Antaŭe oni povis paroli pri manko de resursoj, financoj k.a., tamen sur la hodiaŭa nivelo de la informaj teknologioj tiaj argumentoj ne plu validas. Antaŭ dekkvin jaroj la interreta televidkanalo en Esperanto fare de Flavio Rebelo aspektis grandioza atingo, kiu postulis multe da streĉoj kaj elspezoj, sed hodiaŭ oni povas senpene aperigi en Jutubo altkvalitajn videojn kaj fari rektajn elsendojn. Neniu limigas nin de ekstere, nin haltigas nur nia propra nekapablo ekvidi la eblojn, kiujn ni havas.

Reen al la supro