Al la enhavo

Papaŭ’, mamaŭ’, kie vi estas?

de StefKo, 2020-marto-10

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-10 09:52:47

Kial ne ekzistas specialaj vortoj por direktiĝi al siaj gepatroj? Ja ekzistas tiaj paroj da vortoj: sinjoro – mosxto, kolego – kamarado.

En plimulto de lingvoj tiaj vortoj ekzistas, kial ne en Esperanto? La vortoj patro kaj patrino estus por triaj personoj kaj oficistoj, por infanoj estu specialaj vortoj sen artefarita -ina formo, ekz. papaŭo (papo jam ekzistas), mamaŭo (mamo jam ekzistas). Infanoj tiel vokus: papaŭ’!, mamaŭ’!

Kion al tio?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-10 17:43:12

StefKo:Kial ne ekzistas specialaj vortoj por direktiĝi al siaj gepatroj? Ja ekzistas tiaj paroj da vortoj: sinjoro – mosxto, kolego – kamarado.

En plimulto de lingvoj tiaj vortoj ekzistas, kial ne en Esperanto? La vortoj patro kaj patrino estus por triaj personoj kaj oficistoj, por infanoj estu specialaj vortoj sen artefarita -ina formo, ekz. papaŭo (papo jam ekzistas), mamaŭo (mamo jam ekzistas). Infanoj tiel vokus: papaŭ’!, mamaŭ’!

Kion al tio?
Ĉu ne ekzistas jam "paĉjo" kaj "panjo" (kaj la neoficiala neduuma "papjo")?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-10 19:09:52

Zam_franca:

Ankaŭ neoficiala seksneŭtrala "pajo" ridulo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-10 19:41:56

Zam_franca:
StefKo:Kial ne ekzistas specialaj vortoj por direktiĝi al siaj gepatroj? Ja ekzistas tiaj paroj da vortoj: sinjoro – mosxto, kolego – kamarado.

En plimulto de lingvoj tiaj vortoj ekzistas, kial ne en Esperanto? La vortoj patro kaj patrino estus por triaj personoj kaj oficistoj, por infanoj estu specialaj vortoj sen artefarita -ina formo, ekz. papaŭo (papo jam ekzistas), mamaŭo (mamo jam ekzistas). Infanoj tiel vokus: papaŭ’!, mamaŭ’!

Kion al tio?
Ĉu ne ekzistas jam "paĉjo" kaj "panjo" (kaj la neoficiala neduuma "papjo")?
Jes. Sed mi pensas pri aparta, fundamenta vorto kaj ne pri karesformo de la oficista formo: "patro". Kial ekzistas vorto moŝto se ekzistas vorto sinjoro kiel "Alparola termino k titolo de ĝentileco, uzata por la viroj, en socioj aristokrataj k burĝaj" (el vortaro.net)? Alia ekzemplo el PIV: "adiaŭ, via generala moŝto!". Ĉu ne sufiĉus: "adiaŭ, sinjor' generalo!"? Cetere ekzistas la vorto "nobla"!

Ĉu "papjo" ekzistas, ĉu tio estas ŝerco?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-12 17:26:24

StefKo:

"-pj-" estas neoficiala neduuma karesafikso. Do patro ==> papjo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-12 21:35:35

Tio tute ne estas ŝerco:
https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_a...

Krom tio, ekzistas la sufikso -ip-.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-12 21:37:03

Zam_franca:
StefKo:
Zam_franca:
StefKo:Kial ne ekzistas specialaj vortoj por direktiĝi al siaj gepatroj? Ja ekzistas tiaj paroj da vortoj: sinjoro – mosxto, kolego – kamarado.

En plimulto de lingvoj tiaj vortoj ekzistas, kial ne en Esperanto? La vortoj patro kaj patrino estus por triaj personoj kaj oficistoj, por infanoj estu specialaj vortoj sen artefarita -ina formo, ekz. papaŭo (papo jam ekzistas), mamaŭo (mamo jam ekzistas). Infanoj tiel vokus: papaŭ’!, mamaŭ’!

Kion al tio?
Ĉu ne ekzistas jam "paĉjo" kaj "panjo" (kaj la neoficiala neduuma "papjo")?
Jes. Sed mi pensas pri aparta, fundamenta vorto kaj ne pri karesformo de la oficista formo: "patro". Kial ekzistas vorto moŝto se ekzistas vorto sinjoro kiel "Alparola termino k titolo de ĝentileco, uzata por la viroj, en socioj aristokrataj k burĝaj" (el vortaro.net)? Alia ekzemplo el PIV: "adiaŭ, via generala moŝto!". Ĉu ne sufiĉus: "adiaŭ, sinjor' generalo!"? Cetere ekzistas la vorto "nobla"!

Ĉu "papjo" ekzistas, ĉu tio estas ŝerco?
"-pj-" estas neoficiala neduuma karesafikso. Do patro ==> papjo.
Pli ĝuste estus patripo → papjo...

Reen al la supro