Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-22 16:40:07

Kiam Ekponento integriĝas, aperas ŝia amikino, Konstanto, pri kiu parolis Igor.

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-22 18:05:15

Ĉiuj virinoj havas la saman harkoloron.

Estu P(n) propozicio eldiranta: “n virinoj havas la saman harkoloron.”

P(1) estas evidente vera, ĉar unu virino havas la saman harkoloron kiel ŝi mem.

Ni pruvu nun, ke P(n) implikas P(n+1).

Ni metas n+1 virinojn en unu ĉambron. El ili, unu virinon ni nomas A, alian (malsaman al A) ni nomas B, kaj la aron de la pliaj virinoj ni nomas R. Nun ni petas al A, ke ŝi eliru. Nun la ĉambro enhavas n virinojn {B} ∪ R, kiuj laŭ la indukta hipotezo havas ĉiuj la saman harkoloron. A reeniras ĉambron kaj B eliras. Denove, la ĉambro enhavas n virinojn, ĉi-foje {A} ∪ R, kiuj laŭ la indukta hipotezo havas ĉiuj la saman harkoloron. Ĉar A havas las saman harkoloron kiel ĉiuj el R, kaj samtempe B havas las saman harkoloron kiel ĉiuj el R, ankaŭ A kaj B havas la saman harkoloron, kaj sekve ĉiuj el {A, B} ∪ R havas las aman harkoloron. Do ĉiuj n+1 virinoj havas la saman harkoloron kaj restas pruvita P(n) → P(n+1).

Ĉar P(1) veras kaj P(n) → P(n+1) veras, per indukto, ĉiuj virinoj havas la saman harkoloron.

- - - -

Algebristo, statistikisto kaj kontisto (librotenisto) estas la finalistoj por la posteno de Ĉefa Financa Oficero de firmo.

Unue oni intervjuas algebriston kaj demandas lin: “Kio estas 500 plus 500?” Li respondas “1000” kaj finiĝas intervjuo.

Due oni demandas la statistikiston: “Kio estas 500 plus 500?” Li respondas “1000 kun certeco de 99.95%.” kaj finiĝas intervjuo.

Laste oni demandas la kontiston: “Kio estas 500 plus 500?” Li respondas “Kio vi volas, ke ĝi estu?” kaj li gajnis postenon.

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-22 21:23:52

Estas du eraroj en via pruvo:
1. Kiam vi de unu virino iras al du: A kaj B povas havi malsamajn harkolorojn kaj R estas malplena aro.
2. Kiam vi de n = kvanto de ĉiuj virinoj sur la Tero venas al n+1.

Juĝisto kondamnis krimulo al mortpuno dum unu monato, sed tiu ne devas scii, kiam oni lin mortigos en antaŭa tago.
- Via verdikto ne povas esti plenumita, - diras la kondamnito. - Oni ne povas mortigi min 31-an, ja 30-an mi scios, ke oni mortigas min morgaŭ. Tiam oni ne povas min mortigi 30-an, ĉar 29-an mi scios mortigdaton. Kaj tiel plu.
Kie estas eraro en ĉi tiu pruvo?

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-22 21:56:11

La bazkazo estas malvera. Li diras "La 30'an mi scios, ke mi mortos la 31'an." sed fakte li povas morti tiuokaze kaj la 30'an kaj la 31'an. Oni povas ankaŭ mortigi lin la 31'an, ĉar en neniu momento de la 30'a li scias, ĉu li mortos hodiaŭ aŭ morgaŭ.

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-23 01:19:12

Trafinto provas ekpliki al aborigenoj strukturon de la mondo:
- Ĉio konsistas el atomoj!
- Ne, nia mondo konsistas el bitoj kaj bajtoj.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-februaro-23 08:36:36

Gratulon al ĉiuj rusianoj (kaj ankaŭ al estintaj kaj estontaj sovetianoj) okaze de la hodiaŭa festo.
==========
Подходит Чебурашка к крокодилу Гене и говорит:
— Гена, нам Шапокляк на 23-е февраля подарила 10 апельсинов, по 8 каждому.
— Как это по 8, если их 10?
— Не знаю как, но я свои 8 уже съел!
----------
Cheburashka approaches crocodile Gena and says:
"Gena, Granny Shapoklyak gave us ten oranges as a present on February 23... So there are eight orages for each.
”But how can be eight for each, if there are only ten of them?"
"I don't know how, but I've already eaten my eight oranges."
----------
Ĉeburaŝko proksimiĝas al krokodilo Geno kaj diras:
— Geĉjo, avinjo Ŝapokljak donacis al ni dek oranĝojn okaze de la 23-a de februaro... Tio estas po ok oranĝoj por ĉiu.
— Sed kiel do po ok, se estas nur dek?
- Mi ne scias kiel, sed miajn ok oranĝojn mi jam formanĝis.

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-23 10:06:49

Infanoj estas floroj de vivo. Kolektu bukedon kaj donacu al avino.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-februaro-25 07:49:59

"Patriotisme-erotika" kanteto de unu el rusiaj humuristoj, kiun antaŭnelonge kun rideto menciis la rusia ministro pri eksteraj aferoj:
https://youtu.be/0y6xUxaqNa4

La originala teksto kun tradukoj:

Америка нас не любит
Англия нас не любит
Германия нас не любит
Уж много веков подряд

Франция нас не любит
Япония нас не любит
Короче, никто нас не любит
Но трахнуть все очень хотят!

А мы, а мы без любви не можем
А мы, а мы без любви не хотим
Для нас это чувство всех прочих важней и дороже
А мы без любви не дадим, не дадим, не дадим!

А нас все хотят, как шалаву
Напоить и нагнуть в переулке
Хотят к нам подкрасться, когда мы
В душе нагнемся за Крымом

Расшириться нам во все щели
А после - остаться друзьями
И делать так снова и снова
А о любви - ни слова!

А мы, а мы без любви не согласны
А мы, сжав булки, стоим на своем
Ведь все, кто учили историю, знают прекрасно
Что мы без любви никогда никому не даем!

Понять вас, ребята, можно
Любить нас довольно сложно
Но прежде, чем лезть к нам под юбку
Вы кое-что знать должны

Мы, может, вас разочаруем
Россия — женщина с х...м!
Так что, для вас же лучше
При нас не снимать штаны.
----------
America doesn't love us
England doesn't love us
Germany doesn't love us
For many centuries in a row

France doesn't love us
Japan doesn't love us
In short, nobody loves us
But everyone wants to fuck us!

But we can't allow it without love
We do not want it without love
For us this feeling is more important then all the others
And we won't yield without love!

But everyone wants to make us drunk and bend us down like a whore in a side-street
They want to sneak up on us
While we аre bending to take the Crimea (like a soap in a shower-room)

They aim to expand into all our cracks
And after that remain our friends
And do it over and over again
Without a word about love

But we do not agree without love
And we, clenching our "loaves" (buttocks), stand our ground
After all, everyone who studied history knows perfectly well
That we never yield to anyone without love

We can understand you, guys,
It's pretty hard to love us
But before you try to poke your hands under our skirt
You have to know something

Perhaps we'll disappoint you
But Russia is a woman with a dick
So it's better for you
Not to take your pants off in our presense.
----------
Usono ne amas nin
Anglio ne amas nin
Germanio ne amas nin
Dum multaj jarcentoj sinsekve

Francio ne amas nin
Japanio ne amas nin
Resume, neniu amas nin
Sed ĉiuj tre volas fiki nin

Sed ni ne emas al tio sen amo
Ni ne volas tion sen amo
Por ni ĉi-sento estas pli grava ol ĉiuj aliaj
Kaj ni ne cedos sen amo

Sed ĉiuj volas ebriigi kaj klini nin kiel malĉastulinon en flanka strateto
Ili volas ŝtelumi al ni,
Kiam ni kliniĝas por preni Krimeon (kiel sapon en duŝejo)

Ili strebas ekspansii en ĉiujn niajn fendojn
Kaj post tio resti niaj amikoj
Kaj fari tion ree kaj ree
Sen eĉ unu vorto pri amo

Sed ni ne konsentas sen amo
Kaj ni, kunpremante niajn "bulkojn" (sidvangojn), gardas nian pozicion
Finfine ĉiuj, kiuj studis la historion, bone scias
Ke ni neniam cedas al iu ajn sen amo

Ni povas kompreni vin, buboj,
Estas sufiĉe malfacile ami nin
Sed antaŭ ol vi provos ŝovi viajn manojn sub nian jupon
Al vi indas ekscii ion

Ni eble elrevigos vin
Sed Rusio estas virino kun kaco
Do pli preferindas por vi
Ne demeti viajn pantalonojn apud ni.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-februaro-25 09:46:33

Kia metaforo!

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-25 18:06:17

Unua-mondaj Problemoj

Dio: —Kaj nun ili tie sube faras kion?
Anĝelo: —Ili faras lakton el migdaloj.
Dio: —Kial? Mi donis al ili ok bestojn por lakto.
Anĝelo: —Ili ne ŝatas tian lakton.
Dio: —Kio diable?!

- - - -

Kion faras sendormeca, disleksia teologiisto tutnokte?
Li pripensas la veran esencon de Ido.

Reen al la supro