Al la enhavo

Tiu stranga ruĝulo

de Zam_franca, 2020-decembro-23

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2020-decembro-24 22:03:52

Zam_franca:Metsis, ĉu vi konsideras "jul-" kiel neŭtrala, nereligia vorto, aŭ ĉu ĝi estas ja ligata al paganismo?
Longtempe antaŭ la kristanismo oni festis vintran solsticon kun maskitaj figuroj. Por batali kontraŭ la paganismo la eklezio bagateligis kaj malpermesis tiujn pli malpli sukcese. En la komenco de la 1800-jarcento oni eksciis pri Sankta Nikolao, kaj tiu legendo miksiĝis kun la tradiciaj. Reestiĝis nocio pri la koboldoj kaj estiĝis ideo pri la julavo kiel ĉefo de tiuj. Komence tiuj povis esti timigaj, sed dank' al influo de la abstineca movado tiuj ŝanĝiĝis pli taŭgaj por la tuta familio ĝis la fino de tiu jarcento. La lasta ŝanĝo estis la ŝanĝo de la grizkoloraj vestaĵoj al la ruĝkoloraj post la dua mondmilito pro influo de la usona variaĵo de Sankta Nikolao.

Nuntempe kaj la Julavo kaj la julkoboldoj estas sekularaj figuroj, kiuj taŭgas preskaŭ al ĉiuj. Por ne akcepti tiuj oni devas esti tre religiula.

Kiam temas pri la vorto "julo", tiu estas nereligia kaj signifas la tutan festan periodon antaŭ la novjaro. Ekz. hodiaŭ estas la julantaŭtago, morgaŭ la unua jultago kaj postmorgaŭ la dua jultago. Do oni parolas pri "joulu" (de la sveda "jul") kaj nur en religia kunteksto pri kristnasko.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-25 09:41:15

Bone, dankon pro via interesa klarigo. Kaj feliĉan kristnaskon al ĉiuj!

sudanglo (Montri la profilon) 2020-decembro-26 14:53:45

Patro Kristnasko" estas la laŭlitera traduko de la franclingva Père Noël,
Kial ĝi ne estu traduko de la angla "Father Christmas".aŭ de la hispana "papá Noel"

https://eo.wikipedia.org/wiki/Kristnaska_Viro

novatago (Montri la profilon) 2020-decembro-27 21:45:32

Mi opinias, ke la uzota vorto estas tute persona decido laŭ kunteksto kaj / aŭ deveno. Eĉ se kristnaska patro nuntempe havas duoblan identecon religia kaj nereligia, la nereligia flanko tute senpere venas el kristanismo. Same kiel multaj festas nereligian kristnaskon, kaj ili tute senprobleme diras "kristnaskon" kaj ne alian aĵon, kiel "saturnaj tagoj" aŭ, la tute nekonataj en la romiigitaj landoj, "jultagoj".

Ĉu oni volas diri alian aĵon? diru ĝin senprobleme. Mi pensas ke tro emi serĉi neŭtralecon, kiam neŭtraleco jam iĝis per si mem, estas voli vidi problemon, kie ne estas. Aldone laŭ la plej ampleksa internacia kunteksto, en kelkaj landoj, tiu ulo nur estas konata pro la holivudaj filmoj.

Tamen, tute logike, en religia kristana kunteksto kaj Kristnaska Patro kaj Sankta Nikolao, estas la ĝustaj ebloj.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

novatago (Montri la profilon) 2020-decembro-27 23:46:42

novatago:la tute nekonataj en la romiigitaj landoj, "jultagoj".
Mi devas iomete korekti min pri ĉi tio. Estas vere ke mi ne aŭdis paroli pri jultagoj antaŭe, sed mi ja konis la julavon, kvankam mi forgesis lin. Kiam mi estis infano, en televido oni elsendis serion pri infanino titolita Noeli. Ŝia avo estis Julavo (Yulupuki en la hispana versio). Pri tio mi nur memoras la kanton, kiu malfermigis la ĉapitrojn, kaj ke Julavo, por mi estis tute Kristnaska patro (kiu, cetere, neniam donacis ion al mi, malgraŭ mia bona sinteno).

Mi ekmemoris tion ĉar mi ĵus tute akcidente trovis mapon, kiu enhavis la nomon de la kristnaska donacanto en ĉiu lando.

La plej stranga en tiu mapo estis la kataluna, ne nur pro la nomo, Kristnaska trunko, sed ĉar ĝi ja estas trunko, kiu fekas donacojn. XD

Reen al la supro