Skip to the content

akuzativo en specifa kunteksto

by Darth_Vader, January 18, 2021

Messages: 49

Language: Esperanto

sergejm (User's profile) January 27, 2021, 8:42:13 AM

Oni povas diri:
Ŝi scias, ke vi estas pli bela ol iu. Ol kiu?

ito (User's profile) January 28, 2021, 10:05:42 AM

Mi fine apenaŭ ekkomprenis la sencon de "Kion vi volas, ke mi diru?". Sed mi bezonas kompletigi la frazon per kelkaj vortoj por bone kompreni.

- Kion vi volas rilate tion ke mi diru.
- Kion vi volas pri tio ke mi diru.

Ĉu ili faras atendatan sencon?

StefKo (User's profile) January 28, 2021, 12:43:06 PM

ito:Mi fine apenaŭ ekkomprenis la sencon de "Kion vi volas, ke mi diru?". Sed mi bezonas kompletigi la frazon per kelkaj vortoj por bone kompreni.

- Kion vi volas rilate tion ke mi diru.
- Kion vi volas pri tio ke mi diru.

Ĉu ili faras atendatan sencon?
Ne!

Jen mallonga rakonto.

Vi, ito, estas japano. Vi scias nenio pri la pola. Do vi petas min:
- Diru al mi, stefko, ion pri la pola.
Sed mi ne scias kion konkrete vi volas scii pri la pola, do mi demandas:
- Kion vi volas, ke mi diru pri la pola, ito?
Vi respondas:
- Mi volas scii kiel sonas la literoj de la pola alfabeto, kiel poloj prononcas ilin.
- Jes. Mi ekkomprenis kion vi volas scii. Jen ili...

nornen (User's profile) January 28, 2021, 4:15:03 PM

StefKo:
- Diru al mi, stefko, ion pri la pola.
Sed mi ne scias kion konkrete vi volas scii pri la pola, do mi demandas:
- Kion vi volas, ke mi diru pri la pola, ito?
Vi respondas:
- Mi volas scii kiel sonas la literoj de la pola alfabeto, kiel poloj prononcas ilin.
- Jes. Mi ekkomprenis kion vi volas scii. Jen ili...
Eble internacie pli facile komprenebla varianto estus:

- Diru (rakontu) al mi, Stefko, ion pri la pola.
- Kion mi diru (rakontu) pri la pola, Ito?

Aŭ eĉ tiel:

- Diru (rakontu) al mi, Stefko, ion pri la pola. ステフコさん、何かポーランド語について教えてください 。
- Kion vi volas (ek)scii pri la pola, Ito? 正確に何を知りたいですか。

nornen (User's profile) January 28, 2021, 4:32:44 PM

ito:Mi fine apenaŭ ekkomprenis la sencon de "Kion vi volas, ke mi diru?". Sed mi bezonas kompletigi la frazon per kelkaj vortoj por bone kompreni.

- Kion vi volas rilate tion ke mi diru.
- Kion vi volas pri tio ke mi diru.

Ĉu ili faras atendatan sencon?
La celata senco estas:
Vi volas, ke mi diru ion. Kio estas tio?
Kion mi diru laŭ vi?

sudanglo (User's profile) January 28, 2021, 4:32:51 PM

Mi fine apenaŭ ekkomprenis la sencon de "Kion vi volas, ke mi diru?"
Ĉu jena dialogo helpas, Ito?

A: Mi aŭdis ke vi parolas tiun strangan lingvon, Esperanto
B: Jes, vi pravas.
A: Do, diru ion en Esperanto.
B: Kion vi volas ke mi diru?
A: Mi ne scias... diru ekzemple, " xxxxx xx xxx " (frazo en la lingvo de S-ro A)

ito (User's profile) January 29, 2021, 9:41:17 AM

Dankon al ĉiuj,

Mi rezignis mian cerbumadon, kaj mi imitos la Esperantan stilon, hehe. Mi mem ne povos esprimi tiumaniere, sed mi devos kompreni frazojn faritajn de aliaj Esperantistoj.

Esprimoj kiujn nornen montris kaj sugestis plaĉas al mi.

nornen (User's profile) January 29, 2021, 7:51:36 PM

ito:Mi rezignis mian cerbumadon, kaj mi imitos la Esperantan stilon, hehe. Mi mem ne povos esprimi tiumaniere, sed mi devos kompreni frazojn faritajn de aliaj Esperantistoj.
Se oni anstataŭigas en via eldiro "Esperant" per "Japan", la frazo tute precize priskribas miajn spertojn pri la Japana. 諦めないでください。

ito (User's profile) January 30, 2021, 5:35:10 AM

nornen,

Dankon pro via instigo.

Mi ne rezignis lernadon de Esperanto, sed mi volas meti ĉi tiun problemon apude ĝis kiam ia kondiĉo plenumiĝos por solvi ĝin(sufiĉe bone digesti). Mi ĝis tiam ne tuŝos ĉi tiun problemenon sed imitos ĉi tiun esprimon.

Back to the top