Al la enhavo

Metaforoj kun oro

de StefKo, 2021-aprilo-18

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-aprilo-18 08:59:12

Mi komencas la fadeno pri metaforoj kun vorto „oro/ora”. En la pola ili estas ĉirkaŭ 20. Mi ne scias (provizore) kiuj el ili devenas el aliaj lingvoj kaj kiuj devene estas polaj. Jen ili:

ora homo
ora bovido
ora komerco
ora mezo
ora jarcento
ora minejo (minejo de oro)
kokino demetanta orajn ovojn
je pezo de oro
promesi orajn montojn
alskribiĝi per oraj literoj
ora junularo
ora penso
ora maneto
ora gango
ora pomo
ora lanfelo
ora koro.


Kiuj el ili ekzistas en Esperanto kaj en viaj lingvoj? Estas interese, ĉu ili signifas la samon.

sergejm (Montri la profilon) 2021-aprilo-18 16:29:37

Ora proporcio: x + 1 : x = x : 1; x = (1 + sqrt(5))/2 = 1.618...
Orfelo, ora ŝaffelo - celo de argonaŭtoj, greka mito
Ora bovido - vidu Biblion.
Ora pomo, kokino dematanta oraj ovojn - el fabeloj

StefKo (Montri la profilon) 2021-aprilo-18 20:14:11

sergejm:Ora proporcio: x + 1 : x = x : 1; x = (1 + sqrt(5))/2 = 1.618...
Orfelo, ora ŝaffelo - celo de argonaŭtoj, greka mito
Ora bovido - vidu Biblion.
Ora pomo, kokino dematanta oraj ovojn - el fabeloj
Sergejm, temas pri metaforoj!

Metsis (Montri la profilon) 2021-aprilo-19 08:07:33

La esprimoj de StefKo el la finna perspektivo:
 
  • ora homo : ete malmoderna esprimo por "agrabla homo", en praktiko ne uzata
  • ora bovido : esprimo de Biblio, en praktiko ne uzata
  • ora komerco : ?
  • ora mezo : ora meza vojo en la signifo de ora mezkvalito
  • ora jarcento : ?
  • ora minejo (minejo de oro) : orminejo, minejo de oro; ege profitema ago de komerco aŭ entrepreno
  • kokino demetanta orajn ovojn : demeti orajn ovojn; fonto de prospero
  • je pezo de oro : iu valoras sian pezon en oro
  • promesi orajn montojn : ?
  • alskribiĝi per oraj literoj: ?
  • ora junularo: ĉu signfas la saman kiel "ora juneco"?
  • ora penso : ?
  • ora maneto : ?
  • ora gango : trafi oran gangon; trovi iun ege valoran
  • ora pomo : konate de helena mitologio, en praktiko ne uzata
  • ora lanfelo : kion signfas "lanfelo"?
  • ora koro : = ora homo
Kelkaj aliaj:
 
  • ora manpremo : maldungi kun premio
  • ora golo : golo kiu decidas matĉon
  • Ĉu la sukceso de la nova unuopaĵo de Kjara "Mozaiko" prognozas, ke la venonta albumo venos ore? : estos ekonomia sukceso, atingos ordiskon
  • postkuri oron : klopodi atingi pli da monon kaj/aŭ gloron
  • Minun kultani : (lit.) mia oro = mia kara
  • (figurasence) Tago gisas sian oron : La suno brilas tiel forte, ke ĉio kovriĝas per tre flava koloro.
  • (figurasence) Ei kuuna kullan valkeana : (proverbo) absolute neniam
Sed ekzemple "ora tempo" en la senco de prime time estas tute stranga. Multaj kulturoj havas koncepton "ora erao" pri iu pasinta, glora epoko, dum kiu ĉio estis pli bone ol nun aŭ minimume mense bone.

sergejm (Montri la profilon) 2021-aprilo-19 10:01:43

Ora maneto - ankaŭ mi ne scias uzado de tiu esprimo.
Sed estas 'origi maneton' (позолитить ручку) - doni monon.
Ofte uzata de ciganino-aŭguristino.

sergejm (Montri la profilon) 2021-aprilo-19 10:06:49

StefKo:
sergejm:
Orfelo, ora ŝaffelo - celo de argonaŭtoj, greka mito
Ora bovido - vidu Biblion.
Ora pomo, kokino dematanta oraj ovojn - el fabeloj
Sergejm, temas pri metaforoj!
Vi petis pri deveno de la esprimoj

StefKo (Montri la profilon) 2021-aprilo-19 11:06:52

sergejm:
StefKo:Sergejm, temas pri metaforoj!
Vi petis pri deveno de la esprimoj
Sergejm, ĉu vi tralegis ekzakte kion mi skribis? Mi skribis:

"Mi ne scias (provizore) kiuj el ili devenas el aliaj lingvoj kaj kiuj devene estas polaj". Ekzemple:

ora komerco - el la jida,
ora jarcento - el la franca,
ora maneto - estas pola deveno.

Tiuj ĉi ekzemploj estas falsaj. Mi ne serĉis la devenon de tiuj ĉi metaforoj, tial mi skribis "provizore". Povas esti ke oni povas determini la fonton de ilia deveno.

Pri "ora maneto" - en la pola tiu ĉi metaforo signifas "lerta metiisto", homo kiu scipovas fari ĉion.
"Origi iun" aŭ "orumi iun" - laŭvorte ni scias kion ĝi signifas, metafore signifas: dankegi, salajri, gratifiki, rekompenci

sergejm (Montri la profilon) 2021-aprilo-19 12:46:29

Ruse estas 'мастер-золотые руки' majstro-oraj manoj, kion vi nomis 'ora maneto'

nornen (Montri la profilon) 2021-aprilo-19 14:40:34

StefKo:"Origi iun" aŭ "orumi iun" - laŭvorte ni scias kion ĝi signifas, metafore signifas: dankegi, salajri, gratifiki, rekompenci
En la hispana "origi" (dorar) signifas friteti ion, ĝis ĝi havas oran koloron, ekz cepojn.

Aliaj esprimoj en la (gvatemala) Hispana:

pico de oro = ora beko = eco de iu, kiu lerte parolas.
nacer en cuna de ora = naskiĝi en ora kradlito = havi riĉajn gepatrojn.
oro negro = nigra oro = petrolo
café oro = orkafeo = la verdaj grajnoj de la kafeo, post esti senŝeligitaj, sed antaŭ ol esti rostitaj.
no todo lo que brilla es oro = ne ĉio, kio brilas, estas oro.
dorar = origi = friteti
siglo de oro = ora jarcento = XVIa jarcento
ciudadano de oro = ora civitano = maljunulo
mono de oro = ora simio = Álvaro Enrique Arzú Yrigoyen, eks-urbestro de la ĉefurbo
como oro en paño = kiel oro en tuko = tre bone gardata/traktata
trono de oro = ora trono = neceseja seĝo
dorado = ora = speco de manĝebla fiŝo (sparus aurata)

- - - -

Tre bela eldiro el la latina: "annulus aureus in nare suilla"

StefKo (Montri la profilon) 2021-aprilo-19 19:53:56

@nornen:
En la pola origi signifas ankaŭ la samon, sed origi ion ne estas metaforo!
Nigra oro en la pola estas la karbo. Verdire, tiel oni diris antaŭe. Hodiaŭ oni diras tion sarkasme.
Ora jarcento - en Pollando ankaŭ XVI jarcento.
Ora fiŝeto, orfiŝo - ĝenerala nomo de certa vario de fiŝo. Tamen ĝi ne estas metaforo!

Pola proverbo kun oro:

Ne ĉio kio brilas estas oro

Reen al la supro