Al la enhavo

Samsencaj radikoj?

de Matthieu, 2008-oktobro-27

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-16 14:01:11

Besto estas animalaĉo, kaj certe ne homo.

Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-16 15:04:54

Mutusen:
Mi ankoraŭ havas demandon: kio estas la malsamo inter “besto” kaj “animalo”?
Besto estas ĉiu anilamo escepte de homo. Ŝajnas, ke almenaŭ antaŭe tion eblis legi ankaŭ en ReVo

white knight (Montri la profilon) 2009-januaro-16 15:34:10

Rogir:Besto estas animalaĉo, kaj certe ne homo.
Mi ne samopinias kun vi, ke besto estas animalaĉo ! Besto estas ordinara animalo.
Mi mem ne ŝatas la vorto animalo, por mi estas novvorto. rideto.gif

Interese, ke Mutusen uzas la vorto "malsamo" por "diferenco". Mi ne pensas, ke la vortoj estas sinonimoj.
Cetere mi rekomendas legi la libron "La bona lingvo" de Claude Piron. Temas ja ankaŭ pri tiuj problemoj.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-januaro-16 15:34:47

Ho jes, vi pravas, tion klarigas la reta vortaro. Tamen dankon.

Mi havis dubon, ĉar la franca vorto animal povas inkluzivi homon aŭ ne, laŭ la kunteksto.

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-16 16:04:34

Ĉu ne malsameco estas la samsencvorto por diferenco?

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-16 18:35:37

Por ĉiutaga parolado mi elektas bonlingvajn vortojn.

Ĉu iu scias kie elŝulteblas La Bona Lingvo de Claude Piron?

Sammondane,
Ĥod

Reen al la supro