Al la enhavo

Lanĉo de ŝuoj

de Frankouche, 2008-decembro-22

Mesaĝoj: 94

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-30 11:23:13

horsto:
Fuzzy:
horsto:
Mi tre esperis ke la usonanoj ne obeus sian prezidenton, sed vane. Sed ankaŭ la irakanoj havis la ŝancon ne batali kontraŭ la agresinto. Kio, vi pensas, estus okazinta?
Mi opinias ke irakanoj certe havis ŝancon forbati usonanojn for de sia lando, sed ne uzis ĝin, eble pro perfido de siaj altrangaj militistoj, subaĉetitaj de usonanoj.
Ĉu vi intence miskomprenis mian demandon?
Mi vere miskomprenis la demandon -- la irakanoj efektive havis la ŝancon ne batali kaj plene kaj sukceze uzis ĝin. Nu, nun ili havas tion, kion havas. Pri kio vi demandas?

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-30 12:22:42

Fuzzy:
Imagu tian situacion: iu nenomata lando senkulpa.gif atakis Germanujon. La ĝia loĝantaro, konsistanta de homoj kiel vi, rifuzis batali kaj tuj kapitulaciis. La malamiko facile okupis tutan landon, aboliciis ĉiujn rajtojn, rekviziciis posedaĵon profite de siaj civitanoj, duonon de la loĝantaro mortigis tuj, alian parton transloĝigis en Siberion sal.gif por laboregi ĝis morto. Vi eĉ ne protestos ĉar tio estos malpermesata de la okupantoj.
Tio verŝajne estas la diferenco inter ni, mi ne povas imagi tiun vian fantazion.
Mi nek kredis ke la nenomata lando tion intencas nek mi kredas ke la mondo tion permesus. Tiu povra nenomata lando tiam havus la tutan mondon kontraŭ si.
Krome, mi ĉiam legas (de la rusoj) en ĉi tiu forumo ke la rusoj estas tre pacemaj kaj neniam atakus alian landon.
Kial vi estas en Siberio, Fuzzy?
Fuzzy:
Kion dirus Gandhi pri la situacio?
Ĉu li ne estis en tiu situacio? Lia lando estis okupata de la angloj kaj li rifuzis uzi perforton, sed tamen atingis sian celon.
Se vi vere serĉas heroon, jen estas unu.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-30 13:06:40

horsto:
Tio verŝajne estas la diferenco inter ni, mi ne povas imagi tiun vian fantazion.
Fantazion? Vidu Irakon. Irano estas sekvonta.
horsto:
Mi nek kredis ke la nenomata lando tion intencas nek mi kredas ke la mondo tion permesus. Tiu povra nenomata lando tiam havus la tutan mondon kontraŭ si.
Ĉu "la tuta mondo" multe helpis al Irako? Povra Usono, ĝi tiom suferas pro sia agresio
horsto:
Krome, mi ĉiam legas (de la rusoj) en ĉi tiu forumo ke la rusoj estas tre pacemaj kaj neniam atakus alian landon.
Kial vi estas en Siberio, Fuzzy?
Kiu diris pri Rusio.

dobri (Montri la profilon) 2008-decembro-30 15:24:20

Fuzzy:AlfRoland, dobri, horsto -- mi ne povas kompreni, bonvolu, ripetu denove: vi ĉiuj opinias, ke oni ne devas batalante defendi sian patrolandon de malamiko, atakanta ĝin? Sufiĉas nur krii protestojn, ĵeti ŝuojn, verki kontraŭmilitajn romanojn ktp?
Jes, sufiĉas. Ankaŭ mi opinias, ke Gandhi estis pli granda heroo ol ekzemple Zoja Kosmodemjanskaja.(Mi nun ne havas ideon pri pli konvena nomo, sed vi certe komprenas, kion mi volas diri.)
Jes oni povas batali kontraŭ malamiko, sed ĉiu prudenta homo konscias, ke tio ne necesas. Homa vivo valoras pli ol politikaj interesoj.
Interalie mi aprobas lanĉon de ŝuoj, ĉar tio estis klare videbla protesto. La ĵurnalisto fariĝis mondfama sen viaj grenadoj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-30 15:44:18

dobri:
Jes, sufiĉas. Ankaŭ mi opinias, ke Gandhi estis pli granda heroo ol ekzemple Zoja Kosmodemjanskaja.(Mi nun ne havas ideon pri pli konvena nomo, sed vi certe komprenas, kion mi volas diri.)
Rememorigu al mi, bonvolu, kiamaniere Gandhi malhelpis aŭ povis malhelpi al Hitler mortigi miajn geavojn kaj sekve min mem? Mi eĉ ne demandas pri via propra libero -- verŝajne vi persone preferus vivi sub faŝistoj, sed neniun mortiginte.
dobri:
Homa vivo valoras pli ol politikaj interesoj.
Ĉu vi ne komprenas ke se ne haltigi agresanton, la viktimoj ege multnombriĝas?
dobri:Interalie mi aprobas lanĉon de ŝuoj, ĉar tio estis klare videbla protesto. La ĵurnalisto fariĝis mondfama sen viaj grenadoj.
Jes, ankaŭ mi pensas ke tio estis simple sinreklama ago.

dobri (Montri la profilon) 2008-decembro-30 16:18:24

Fuzzy:
Rememorigu al mi, bonvolu, kiamaniere Gandhi malhelpis aŭ povis malhelpi al Hitler mortigi miajn geavojn kaj sekve min mem? Mi eĉ ne demandas pri via propra libero -- verŝajne vi persone preferus vivi sub faŝistoj, sed neniun mortiginte.
Jes, vi pravas. Certe mi preferus vivi sub faŝistoj ol morti en batalo kontraŭ ili.
Fuzzy:
Ĉu vi ne komprenas ke se ne haltigi agresanton, la viktimoj ege multnombriĝas?
Mi dubas. Se ĉeĥoslovakia armeo en la jaro 1968 provus haltigi la agresanton, tiam la viktimoj ege multnombriĝus!

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-30 17:27:17

Fuzzy:
horsto:
Tio verŝajne estas la diferenco inter ni, mi ne povas imagi tiun vian fantazion.
Fantazion? Vidu Irakon. Irano estas sekvonta.
horsto:
Mi nek kredis ke la nenomata lando tion intencas nek mi kredas ke la mondo tion permesus. Tiu povra nenomata lando tiam havus la tutan mondon kontraŭ si.
Ĉu "la tuta mondo" multe helpis al Irako? Povra Usono, ĝi tiom suferas pro sia agresio
Ĉu eble vi ne memoras vian propran demandon? vi demandis:
Imagu tian situacion: iu nenomata lando atakis Germanujon. ...
Tute ne temis pri Irako.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-decembro-30 19:10:21

dobri:
Mi dubas. Se ĉeĥoslovakia armeo en la jaro 1968 provus haltigi la agresanton, tiam la viktimoj ege multnombriĝus!
Ĉu agresantoj? Ĉu ne "amikoj" kiuj rapidis helpi?

dobri (Montri la profilon) 2008-decembro-30 20:43:09

AlfRoland:
dobri:
Mi dubas. Se ĉeĥoslovakia armeo en la jaro 1968 provus haltigi la agresanton, tiam la viktimoj ege multnombriĝus!
Ĉu agresantoj? Ĉu ne "amikoj" kiuj rapidis helpi?
Kara Alf!
Vi ŝercas. Rusaj soldatoj estis amikoj nur por kelkaj komunistoj. La aliaj sciis bone, ke tiutempe okazis agresio de ekspansiema Sovetunio kontraŭ lando, kiu almenaŭ laŭ rusa politiko ŝajnis sendependa. Fakte tiutempe mia lando dependis de Sovetunio, tial la soldatoj venis "hejmen" kaj laŭ tio ili kondutis.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-31 06:04:03

horsto:
Imagu tian situacion: iu nenomata lando atakis Germanujon. ...
Tute ne temis pri Irako.
Ho, nun mi vidas -- granda diferenco inter Irako kaj Germanujo: Germanujon "la tuta mondo" devas defendi, sed ne Irakon. Kompreneble, por kio vi mortu batalante -- iu alia faros tion por vi.

Reen al la supro