Al la enhavo

Hangula literumado

de Miland, 2009-februaro-04

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-04 14:38:23

Mi ĵus legis interesan skribaĵon de koreia Esperantistino kiu reklamas, ke hangulo, skribsistemo kiu evoluiĝis en Koreio, estas la plej moderna fonetika skribsistemo, kaj eble la plej taŭga por disvastigi Esperanton en Azio. Kompreneble, la Esperanta alfabeto estas parto de la netuŝebla fundamento, sed ĉu iu ajn konantulo de la hangula skribsistemo havas opinion pri tio?
Eble hangulo ankaŭ povus solvi la problemon lerni grandegan numeron de ĉinaj aŭ japanaj karakteroj. Ĉu ĉinoj aŭ japanoj havas opinion pri tio?

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-04 15:23:52

Laŭ mi la hangula literumado taŭgas por lerni esperanton al koreoj, antaŭ ili lernos kun latina literumado.

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-04 19:59:53

Rogir:Laŭ mi la hangula literumado taŭgas por lerni esperanton al koreoj, antaŭ ili lernos kun latina literumado.
Ha, kiel preparado! Bona ideo.

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-05 04:03:32

Rogir:Laŭ mi la hangula literumado taŭgas por lerni esperanton al koreoj, antaŭ ili lernos kun latina literumado.
Sama perversio kiel lerni anglan per vortoj skribitaj cirile. En mia lando estas tiaj seminarioj rideto.gif . Tio neniom helpas, male, nur alkutimigas homon memorfiksi sonon de vortoj sen kompreno de morfologia strukturo.

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-05 04:07:26

Miland:Eble hangulo ankaŭ povus solvi la problemon lerni grandegan numeron de ĉinaj aŭ japanaj karakteroj. Ĉu ĉinoj aŭ japanoj havas opinion pri tio?
Japanoj havas malmulte da literoj. Nur 2 tradiciaj alfabetoj po ~30 literoj. Ĉu vi pensas ke originala kaj unika hieroglifa skribsistemo estas problemo? rideto.gif Eble por homo kiu kutimis reformigi lernatan lingvon. Mi eĉ volus ke estu alternativa rusa skribsistemo kun ideogramoj.

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-05 04:08:48

Unue, mi dubas, ke en Koreio troviĝus multe da homoj, kiuj ne scias latinan alfabeton. Due, mi dubas, ke al iuj, krom Koreioj tiu ideo pri hangulo plaĉus, do tiu ideo neniel helpus disvastigi Esperanton en Asio.
Trie, ne tiom multe da signoj en hangulo estas.
ᄀ estas por k kaj g;
ᄅ estas por l kaj r;
ᄇ estas por p kaj b;
ᄌ estas por ĉ kaj ĝ;
signoj por f, v, ĵ, ŝ entute mankas.
Hangulo estas pli adaptita por komplika sistemo de vokaloj.

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-05 12:59:04

nikko:
Rogir:Laŭ mi la hangula literumado taŭgas por lerni esperanton al koreoj, antaŭ ili lernos kun latina literumado.
Sama perversio kiel lerni anglan per vortoj skribitaj cirile. En mia lando estas tiaj seminarioj rideto.gif . Tio neniom helpas, male, nur alkutimigas homon memorfiksi sonon de vortoj sen kompreno de morfologia strukturo.
Sed la angla ne havas rilaton inter sonoj kaj morfologio kiel la esperanto. Sed, sen ĉi ĉiuj literoj, verŝajne ne estas bona ideo.

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-05 13:15:32

Ŝajne koreia profosoro Hyun-Bok Lee evoluigis IKPA (internacia koreia fonetika alfabeton) por solvi la problemon. Ŝajne ĝi estas bazita sur hangulo.

Szaradzista1 (Montri la profilon) 2009-februaro-05 13:52:59

Ich möchte Esperanto lernen.Wer kann mir helfen?Thomas

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-05 14:27:31

Gehe zu 'Kurse', 'Auf einfachem niveau' und erwähle 'mi estas komencanto' oder ein andere Kursus.

Reen al la supro