Al la enhavo

Kiel traduki infinitivaj frazetoj en esperanton...

de eikored85, 2009-februaro-12

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

eikored85 (Montri la profilon) 2009-februaro-12 06:45:54

Bonvolu noti: Mi uzos kelkajn lingvojn en ĉi tiu mesaĝo, sed por simpligi, mi skribis plejparte en esperanto. Tamen, mi invitas al vi al(ĝusta uzo de prepozicio?) respondi en iu ajn de ĉi tiuj lingvoj.

Mi scivolas kiel oni formi infinitivajn frazetojn en esperanto, kiuj estas tradukataj en angla per "to" + infinitivo. Due, mi scivolas ankaŭ ĉu estas rilato inter franca kaj esperanto por ĉi tiuj konstruoj. Mi havas kvar ekzemplojn:

1) Por ekzemplo, kiel oni tradukas en esperanton la sekvantan frazon?

"The tones in Chinese are difficult to pronounce for those who are not used to them."

En franca, oni uzas "à": "Les tons en chinois sont difficiles à prononcer pour ceu x qui n'y sont pas habitués."

2) En alia ekzemplo, franca uzas "de" kie angla uzas "to":

"It is important to respect elders." Oni tradukas tion en franca kiel "Il est important de respecter les aînés." En ĉi tiu situacio, oni uzas "de" en franca anstataŭ "à".

3) Kelkfoje, kiam en angla oni uzas "to", en franca, oni ne uzas prepozicion antaŭ la infinitivo, sed uzas alian konstruon, kiel la subjunktivo:

angla: "It is better for us to go to the market first."
franca: "Il vaut mieŭ que nous allions d'abord au marché."

4)En mi enkonduko, mi volis diri "However, I invite you to respond in any of these languages." En franca "Cependant, je vous invite à répondre soit en une soit en autre de ces langues." (Ĉu oni povas korekti ĉi tiun francan frazon? Mi ne estas certa ke, estas skribita korekte.)

Ĉu estas relato en esperanto kaj en franca inter la kvar frazoj supren? Mi havas problemon ekspresi ĉi tiujn ideojn en esperanto (kaj en franca ankaŭ).

Bonvolu helpi min! Kaj se vi povas, bonvolu korekti miajn francajn frazojn.

Dankon!

henma (Montri la profilon) 2009-februaro-12 10:40:43

eikored85:Mi scivolas kiel oni formi infinitivajn frazetojn en esperanto
... kiel oni formAS ... okulumo.gif

Certe, mi ne scipovas la francan, sed mi provos helpi vin traduki tiujn frazojn.

Laŭ mi, ĉiuj tiuj frazoj devas esti tradukitaj SEN uzi iun ajn prepozicion.

eikored85:
"The tones in Chinese are difficult to pronounce for those who are not used to them."
Estas malfacile elparoli la ĉinajn tonojn por tiuj, kiuj ne kutimiĝis al ili.
eikored85:
"It is important to respect elders."
Estas grava grave respekti la grandaĝulojn.
eikored85:
angla: "It is better for us to go to the market first."
Estus pli bona tio, ke ni iru unue al la bazaro.

En ĉi tiu frazo, oni havas la ideon de ordono aŭ decido pri kion ni devas fari, do estas pli bone uzi volitivon anstataŭ infinitivon.
eikored85:
4)En miA enkonduko, mi volis diri "However, I invite you to respond in any of these languages."
Tamen, mi invitas al vi respondi en iu ajn de ĉi tiuj lingvoj.

Mi ankaŭ ne estas tute certa pri tiu frazo, sed mi pensas ke estas pli bona ol la frazo kiu havas la prepozicion "al".

Alia traduko povus esti "... mi invitas vin al tio, ke vi respondu en ..."

Amike,

Daniel.

eikored85:
Bonvolu helpi min! ...

Dankon!
Ne dankinde rideto.gif

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-12 11:20:53

Vi povas esprimi unuan frazon alie:
"It is difficult to pronounce china tones for those who are not used to them."
1), 2), 3) vi povas komenci per formala "it is", ĉar logike ĉefa frazparto ĉi tie esas infinitivo. En PMEG estas skribita:
Bertilo Wennergren:I-verbo povas roli kiel subjekto de frazo, kiam oni volas diri, kia estas la ago de la I-verbo. Plej ofte la ĉefverbo estas formo de esti....
Tiamaniere:
1) Prononci ĉinajn tonojn estas malfacile por tiuj kiuj ne kutimiĝis al tio.
2) Respekti pliaĝulojn estas grave.
3) Iri komence en vendejon estas pli bone por ni (kvankam diri "Ni pli bone iru vendejen komence" ŝajne estus pli simple).
La kazo 4) estas alia, ĉar tie subjekto estas "mi".
Pri Franca lingvo mi ne scias.

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-12 11:36:02

eikored85:3) "It is better for us to go to the market first."

4) "However, I invite you to respond in any of these languages."
Jen miaj sugestoj pri ĉi tiuj (mi ne povas plibonigi la sugestojn de henma pri la unuaj du):

3) Estas du eblecoj, ĉar la angla estas ambigua ("Estas" estas en krampoj ĉar ĝi estas elektebla en konversacio):

(a) (Estas) pli bone ke ni unue iru al la bazaro. (Poste, ni faru ion alian, ne necese "iri" ie ajn).

(b) (Estas) pli bone ke ni iru unue al la bazaro. (Poste, ni iru al alia loko).

4) Tamen, mi invitas vin respondi en iu ajn el ĉi tiuj lingvoj. (Inviti estas transitiva, kaj oni ne uzu al kun rekta objekto).

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-12 15:48:18

Mi ĵus scivolis pri tio. Estas tio ĝusta?
"La ĉinaj tonoj estas malfacilaj por elparoli por tiuj, kiuj ne kutimiĝis al ili."

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-12 19:07:54

jchthys:Mi ĵus scivolis pri tio..
Mia sugesto:

"La ĉinaj tonoj estas malfacilaj por elparoli por tiuj, kiuj ne kutimiĝis al ili."

Ne necesas la unua por, ĉar "elparoli" en la angla ĉi tie signifas "to pronounce".

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-12 19:30:06

Dankon. Mia apineo estas:
Ankaŭ la uzeblo de la retumilo gravas. Unu ekzamplo estas pri la “Serĉi” ilo. Kun Internet Explorer kaj Opera, aparta fenestro aperas; kun Firefox, Safari kaj Chrome, eta integrita ilobreto aperas, kiu estas pli facila uzi.
kaj mi esperas, ke tio ĉi estas ĝusta.

horsto (Montri la profilon) 2009-februaro-12 20:09:32

Laŭ mia kompreno
"La ĉinaj tonoj estas malfacilaj por elparoli"
estas malbona maniero esprimi tion Esperante, ĝi estas la rekta tradukado de la angla parolturno "difficult to pronounce". Pli bone estus:
"La ĉinaj tonoj estas malfacile elparoleblaj (prononceblaj)"
aŭ la maniero, kiun henma trovis.
Kaj:
"La ĉinaj tonoj estas malfacilaj por elparoli por tiuj, kiuj ne kutimiĝis al ili."
estas eĉ malĝusta.

@jchthys: "ekzemplo" kaj "pli facile uzebla"

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-12 22:14:28

Dankon, Horsto. Kiel mi diris, mi scivolis pri tio.

Novico Dektri (Montri la profilon) 2009-februaro-12 22:55:22

Min suprizas ke por la unua traduko, oni ankoraŭ ne sugestis:

"La ĉinlingvaj tonoj estas malfacile prononceblaj por tiuj, kiuj estas al ili alkutimiĝintaj (aŭ ne kutimas uzi ilin)."

Miaj ceteraj proponoj jenas:

"Estas grave, ke oni pliaĝulojn respektu"

"Prefere ni iru unue al la bazaro."

Kaj laste, "Mi invitas vin respondi per iu ajn el tiuj ĉi lingvoj."

Bonŝancon,

Benjameno

Reen al la supro