Al la enhavo

Nokto Sankta, Nokto Paca

de pacepacapaco, 2006-decembro-24

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

pacepacapaco (Montri la profilon) 2006-decembro-24 17:45:31

Saluton! Mi penis traduki la "Stille Nacht, Heilige Nacht" el la Germana lingvo. Mi pensas, ke ekzistas tradukoj jam, sed mi volis traduki mian version. La vortoj ne tute funkcias en la muziko, sed ĝi estas kantebla. Ĉu vi havas korektigojn, proponojn, kritikojn, aŭ pensojn, bonvolu respondi pri ĝi. Mi tradukis ses versojn el la Germana, kaj kreis sepan verson. Mi ne ĝuegas tute ĝin, sed ĝi taŭgas. Diru vi al mi, kion vi pensas!

Nokto Sankta, Nokto Paca

Nokto sankta, nokto paca,
Dormas ĉio, sed laca,
Sole vekas la sankta paro.
Kara knabo kun bukla haro,
Dormu kun paco Dia!

Nokto sankta, nokto paca,
Ŝutas la filo graca
Amon el la buŝo ridanta.
Nun estas la horo savanta!
Jezu’ dum via nasko!

Nokto sankta, nokto paca,
Kies ĝojo kuraca
El ĉielo da oro venas,
Nun kun graco sankta nin benas.
Jezu’ en homa karno!

Nokto sankta, nokto paca,
Amo patra donaca
Per potenco estas verŝata.
Brakumas kun la amo frata
Jezu’ ĉiun homaron!

Nokto sankta, nokto paca
Finfine surfaca,
La promesa Dia respondo,
Ekde l’ eko de la pramondo
Promeso por tutmondo!

Nokto sankta, nokto paca,
Ŝafisto sagaca
Per la anĝelo Aleluja
Aǔdas mondon, kiu kriu ja:
«Jezu’ savisto venis!»

Nokto sankta, nokto paca,
En trogo matraca
Kuŝas monda esperinfano.
Glora nokto por mondpacano!
Kristo, espero, venis!

Reen al la supro