Al la enhavo

amikebleco inter la popoloj

de draklight, 2009-marto-06

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

eikored85 (Montri la profilon) 2009-marto-14 08:16:45

draklight:
Ĉu estas vera, ke popoloj havas malsamajn karakterojn?

Kion vi pensas pri tio?
Mi trovas ke estas interese ke en esperanto, la vorto "popolo" ne distingas inter du diferentaj konceptoj: unue estas "popolo" kiel "iu ajn aro de homoj", kaj "popolo" kiel "la homoj de unu lando aŭ raco". (Estas unu el multaj malfortaĵoj de esperanto, sed tio estas alia afero)

En mia opinio, estas tre grava ke oni distingi la malsameco inter la du sencoj. Se vi demandus al mi se amikeco estas ebla inter homoj de malsamaj racoj, mi dirus: plej certe jes. Mi estas tre privilegia povi grandiĝi en San-Francisko, unu el plej internaciemaj lokoj de la mondo, kaj mi vidas ke multegaj racoj povas pace loĝi kune.

Tion dirita, mi scias ankaŭ ke certe ne tutaj homoj povas ŝati aliajn homojn kiuj estas malsamaj de ili. Sed pli ofte tio temas pri malsamecoj de kulturo kaj ne de raco aŭ fizika aspekto. Por ekzemplo, mi konas uson-naskiĝintaj araboj kiu estas amikoj de uson-naskiĝintaj ĉinaj ĉar ili havas kulturajn similecojn (ili agas kaj parolas pli kiel aliaj usonuloj). Tamen, ĉi tiuj araboj eble ne estas tiel proksime kun novaj arabaj enmigrintoj ĉar unu estas tro uson-ĝitaj kaj la alia estas pura araba kulturiĝita.

Trold (Montri la profilon) 2009-marto-14 10:20:02

la vorto "popolo" ne distingas inter du diferentaj konceptoj: unue estas "popolo" kiel "iu ajn aro de homoj", kaj "popolo" kiel "la homoj de unu lando aŭ raco"
Mi ne komprenas la kritikon.
Kompreneble la vorto popolo ja estas iom malferma aŭ plursignifa vorto, sed vi facile povas precizigi ĝin ekzemple tiel; lando-popolo, nacio-popolo, urbo-popolo, insulo-popolo, origina popolo, etna popolo, ĝangalo-popolo, usona popolo, eŭropa popolo ktp. Aŭ simple per -an- kiel landano, usonano.

En la dana ankaŭ la vorto popolo estas iom plursignifa.
Kiel distingi en la angla?

draklight (Montri la profilon) 2009-marto-14 11:38:01

Rogir:Kaj malgraŭ tiu natura malamikeco ni Nederlandanoj ankoraŭ iras al Francujo dum niaj ferioj.
Kiel diras la Anglanoj, "Francujo estas la plej bela lando en la mondo...Sed malfeliĉe, estas la Francanoj!"

Ermito: Vi ĝustas, jes en ĉiuj landoj ekzistas ĉiuj emoj, ĉiuj karakteroj: ĉie estas timemaj homoj, kuraĝaj homoj, konkretemaj homoj, intelektemuloj...

Sed almenaŭ, en la diversaj influoj, kiuj donas al iu lia karaktero, mi pensas ke ekzistas, kiel diris lumturisto, "Volkgeist". Tio eble ne estas tre influa, sed tamen ekzistas.

Lumturisto, ĉu "loga" signifas "loka"("en ĉi-tiu loko"), aŭ ĉu vi volas paroli pri homoj kiujn oni emas ŝati?
Ankaŭe, kiam vi diras "...interne certaj grupoj", ĉu certaj signifas "precizaj", "nehazardaj"?

Pri tion, kion vi volas diri, mi estas aproba, sed ne forgesu en viaj kriterioj ies estintecoj: tion, kio okazis al ni, grave influas nian karakteron.
Pri la astrologio, mi ankaŭ iomete kredas je tio.

Ne pri tiu astrologio, kiu volas diri al vi kion okazos vin margaŭe, sed pri tiu scienco, kiu pensas ke astroj influas(nur influas, ne decidas) onian karakteron.
En mia sperto, ĝi tamen ne ĉiam funkcias. Mi foje sukcesis diveni(antaŭscii se vi preferas)la signoj de uloj, foje ne.

eikored85, mi parolas pli pri la popoloj(=ujanaroj) ol la racoj. Kiel vi diris, usono estas aro da multaj kulturoj, kiuj fariĝas la "melting pot" : tiel oni povus diri, ke ekzistas usona animo, plurnacia animo.

dobri (Montri la profilon) 2009-marto-16 21:53:13

draklight:
eikored85, mi parolas pli pri la popoloj(=ujanaroj) ol la racoj.
Karaj amikoj, mi volas atentigi vin, ke ne temas pri "raco", sed "raso"! Bonvolu atenteme uzadi nian lingvon!

kaha (Montri la profilon) 2009-marto-17 01:11:19

draklight:mi legis en "Courrier International"("internacia postaĵo": estas revuo; ties artikoloj(aŭ se vi preferas, la artikoloj de tiu revuo)estas faritaj el multaj landoj) ke Francanoj kaj Nederlandanoj ne havas grandajn reciprokajn afinecojn, ĉar tiuj du popoloj estas tro malsimila
malprave, mi estas franciano (sed kulture mi ne pensas ke mi estas franco) kaj mia plej bona amiko estas nederlandano...

laŭ mi, ĉion kion vi diris estas malveraĵoj: oni ne povas diri ke ĈIUJ homoj de iu sama popolo agas same aŭ laŭ la sama maniero. Psiĥodiverseco ekzistas.

draklight:Novico Dektri: Dankon por ĉi-tiu rimarko, mi tajpis "courrier" en la lernu-vortaro kaj vidis en la tradukrezulto ke oni povas diri "postaĵo". Mi ne pensis pri tio, kion "post" povus signifi^^'.
poŜtaĵo estas la prava vorto

draklight:Ne vere temas pri la lingvo aŭ la historio, sed pri la "karakteroj", la "ecoj", la "emoj" de la popoloj...
Tiaj antaŭjuĝoj ankaŭ kaŭzis konkretajn problemojn al la juda popolo dum la 40aj jaroj... ne eblas konsideri tutan popolon laŭ karakteroj, laŭ ecoj, laŭ emoj.

draklight:Ekzemple, en "Internacia PoŜtaĵo", mi eklernis ke Kanadanoj ĉiam subridus...
En "Mein Kampf", mi eklernis ke judoj estas subhomoj. Tamen mi ne kredis je tio...
ĈIAM estu atentema kiam vi legas ion!!!

vedev:Mi scias, ke tio dependas nur de individualoj kaj ne dependas de nacioj, landoj ktp.
Vedev pravas!

La plej teruraj hontindaĵoj de homa historio ĉiam baziĝis je tiaj fiaj antaŭjuĝoj...

Reen al la supro