Al la enhavo

alilandaj esprimoj uzataj en via lando

de crescence, 2009-majo-03

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-03 18:24:52

Saluton,

Ĉu estas en via lando alilandaj esprimoj uzataj en devena lingvo ?

Ekz. en Francujo, oni diras en la italia :

Chi va piano, va sano ; chi va sano, va lontano !

Tio signifas : Tiu, kiu iras malrapide, iras sen danĝero ; tiu, kiu iras sen danĝero, iras en malproksimajn regionojn.

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-04 15:47:45

En la angla ofte Que sera, sera. Tio estas iom mistera: ni ne tute scias la lingvon, el kiu la esprimo venis. (Vidu ĉi tie, se vi povas legi la anglan.)

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-04 16:11:25

jchthys:En la angla ofte Que sera, sera. Tio estas iom mistera: ni ne tute scias la lingvon, el kiu la esprimo venis. (Vidu ĉi tie, se vi povas legi la anglan.)
Kion volas esprimi la homoj, kiam ili diras tion ?
Eble tiu esprimo venas el malnova kanzono.
Eble ĉi-tion :
Che sera sera en la franca
Que sera sera en la angla

novatago (Montri la profilon) 2009-majo-07 14:06:04

crescence:Kion volas esprimi la homoj, kiam ili diras tion ?
Tiel skribita estas hispana aŭ portugala lingvo kaj la esprimo signifas: "kio okazos". La ripeto de la vorto "será" (verbo esti en estonto) nur utilas por doni emfazon. Ĝi esprimas ke estas malfacila scii tion, kio okazos en la estonta tempo.

Ĝis, Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2009-majo-07 14:35:36

Mi legis la vikipedian artikolon angle kaj mi devas klarigi ke se la esprimo estas angla, ĝi estas malbone tradukita (ĉu jam ekzistis gugla tradukado tiutempe?) kaj hispane devus diri "será lo que tenga que ser" (okazos tio, kio devu okazi).

Sed hispane, ĝi estas uzata tiel, kiel mi eksplikis. Oni uzas fojfoje ankaŭ por esprimi scivolemon al io nevidebla.

Ĝis, Novatago.

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-07 15:09:19

Ĉhu ne la laŭvorta traduko estas '(tio) kio estos, estos'?

Reen al la supro