Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-30 10:07:30

Lernanto ne estas violo... (malnova juda anekdoto)

En lernejo instruisto enskribis al Icek rimarkon en notkajeron: “Icek odoraĉas”.
Sekvotage li trovas en la notkajero la respondon de lia patrino: “Icek ne estas violo, oni devas instrui lin kaj ne flari”.

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-31 10:04:45

Kalkulado de eksamatoj… (malnova juda anekdoto)

Salcja, kiomope vi havis antaŭ mi?
Salcja ne reagas…
– Kiomope vi havis antaŭ mi!?
Salcja plu silentas… Finfine Icek diras:
– Pardonu min, Salcja, ke mi demandis…
Salcja reage:
– Iĉjo, ne malhelpu, mi kalkulas plu!

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-31 10:05:42

Kial oni estas kontenta ridante nekrologojn? (malnova juda anekdoto)

Sinjorino Goldberg rimarkis, ke sia maljuna edzo lastatempe komencas legi gazetojn de nekrologoj kaj ridetas samtempe.
– De kio vi estas tiel kontenta? – demandas la edzino.
– De plua foresto de mia nomo tiuloke – respondas la edzo.

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-31 10:36:51

Logiko de stresigita lernanto (malnova juda anekdoto)

En ĥedero (juda elementa lernejo) melamed (instruisto) demandas lernantojn:
– Por kio Javeo kreis katon?
Neniu scias…
– Por kaptado musojn – klarigas melamed. – Kaj hundon?
Ĉifoje la lernantoj scias:
– Por gardado domon!
– Kaj ŝafon?
Neniu scias, do melamed subdiras:
– Nu, Moricek, kaj el kio estas farita vian svetereton?
– El malnova pantalono de paĉjo – respondas Moricek.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-februaro-02 20:00:05

Edmirson havis porkaron. (F) Sanitara inspektoro, kiel fartas viaj bestoj? Li demandis al Edmirson (E):

(F) Per kio vi nutras viajn porkojn?
(E) Mi nutras ilin per manĝa restaĵo!
(F) knabeto! Kiel vi faras tion al la etaj bestoj? Mi monpunos vin per cent realoj!

Edmirson koleriĝis. Post unu monato, la inspetoro revenis por denove kontroli la situacion:

(F) Nu, mia kara , ĉu vi nutras viajn porkojn per adekvata manĝaĵo?
(E) Jes, nun mi donas al ili kaviaron, ostrojn ktp ...
(F) Ĉu ne estas tiom da malsataj homoj ??? Mi monpunos vin per cent realoj!

En la sekva monato la kontrolisto revenis kaj Edmirson ruze pripensis: ĉi-foje, li ne punos min!

(F) Kaj do! Nuntempe kion viaj porkoj manĝas?
(E) Vedire, mi ne scias, ĉar mi donas al ili ĉiutage dek realojn, kaj ili manĝas,
kie ajn ili volas!

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-04 18:29:07

„Rotschild” signifas „riĉulo” (malnova juda anekdoto)

Unu almozulo trapasas apud palaco de Rotschild kaj vidas ĉambriston kun infano en beboĉaro.
La almozulo iom meditas kaj sopiras:
– Ho! ho! Tia etulo kaj jam Rotschild!

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-04 18:30:46

Kiel liberiĝi de tro multaj gastoj? (malnova juda anekdoto)

Unu judo plendas al sia amiko:
– De kiam mi sukcesis, gastoj amasigas en mia domo. Mi ne povas elteni tion!
– Estas simpla rimedo por helpi al vi mem: de pli riĉaj pruntprenu monon, al malpli riĉaj pruntdonu monon – tiam nek unujn nek aliajn vi ne vidos plu – konsilas al li la amiko.

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-05 08:43:10

Ruza kvinjara Icek (malnova juda anekdoto)

Kvinjara Icek stampfas ĉe sia patro, finfine kaptas lian manikon kaj diras:
– Vi scias, tate, mi tre volus esti nun sur via loko...
– Kion vi diras? – miras la patro – Kion vi havus de tio?
– Ho! Se mi estus sur via loko, mi donus al via fileto Icek almenaŭ du zlotojn (pola mono) por kino kaj dolĉaĵo…

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-05 08:45:16

Ne fanfaronu antaŭ virino! (malnova juda anekdoto)

Infanoj Icek kaj Salcja ludas en sablokesto…
– Mi havas pisilon, kaj vi ne! – fanfaronas Icek.
– Kiam mi estos adolta, mi havos ilin kiom volos – respondas rezoluta Salcja.

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-06 12:51:29

Feci quod potui, faciant meliora potentes – ĉi latina aforismo signifas: „Mi faris kiom povis, kiu povas, faru pli bone”. Tiom (de mi) da anekdotoj judaj kaj pri judoj, la judoj nomitaj aŝkenazoj, kiuj grandanombre loĝadis antaŭe en Pollando.
Mi esperas, ke la tradukaĵo estas – laŭgrade kiel komencanta esperantisto – bona. Kio mankas en la tradukaĵo? Mankas la jida ĵargono de la Pola – en la atikulacio, sintakso, fleksio kaj vortoj. Por fari tion, almenaŭ one, necesas lingvaj majstroj kaj, eble, sonregistrado la anekdotojn.
Ridindeco de tiajn anekdotojn rimarkus nur bone konantaj la Polan. Fakte, estas tie, ke por ni estas amuze kiam ia fremdulo parolas nialingve, kiam li deformas la lingvon kaj penlaboras. Ĉu en Esperanto estas same? Jes! Kiel mi aŭdas anglon aŭ francon parolantan Esperante ne tute bone, tiuj min ridegas sed ne ridegas certe ilin mem! Skribe, tio ankaŭ estas rimarkato. Ja ni, uzantoj de tiu forumo, diverslingvuloj, rimarkas tion.
Kiacele mi skribas de tio ĉi?
Jen mi intencas lokigi en tiu ĉi forumo pluan aron de anekdotoj. Tiufoje mi provos traduki anekdotojn inkluzive de ĵargono uzata pere de personoj aperontaj en la dialogoj. Kaŭze de tio mi uzos kreitan tiucele la ĵargonon de Esperanto. Principoj de tiu ĉi ĵargono ne estas artefaritaj – ili devenas de unu el ĵargonoj de la Pola kaj aldonas al Esperanto specialan kvaliton.

La daŭrigo – en la fadeno “Malantaŭ sep montoj kaj riveroj troviĝis… Esperantujo”

Reen al la supro