Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2017-junio-05 08:37:18

Pri unu saĝa cadiko el Berdiĉov

Iam pola, hodiaŭ ukraina, la vilaĝo Berdiĉov (jide: Bardiĉev), malgraŭ sia malgrandeco estis larĝe konata. Tie naskiĝis la angla verkisto la polo Joseph Conrad, la usona pianisto la judo Vladimir Horowitz kaj aliaj konitaj judoj. Berdiĉow estis en diraĵo „skribu (leteron) al mi je Berdiĉov”, tio signifis: „mi plu ne volas kontakti kun vi” (pro malfunkciinta poŝto?). Berdiĉov estis ankau en multaj ŝercoj (diraĵoj). Jen la ekzemplo.

La rabeno Izaak el Berdiĉov diradis:
– Neniu homo estas senpeka. Tamen estas la fundamenta diferenco inter cadiko (religia karisma ĉefo de judoj) kaj pekulo. La cadiko, ĝis kiam vivas, sentas peki, dum kiam la pekulo ĝis kiam pekas, sentas vivi!

StefKo (Montri la profilon) 2017-junio-19 16:50:01

Ho, tiuj malŝparemaj filoj! (malnova juda anekdoto)

Sinjoro Izrael Poznanski estis unu el la plej riĉaj judoj. Li iĝis la filantropo sed nur en la fino de sia vivo. Kia li estis pli frue? Jen la anekdoto.

Al sinjoro Poznanski alvenas delegitoj de loka komuno. Ili petas lin pri monofero por konstruado sinagogon. La riĉulo enmaniĝas al ili nur 100 zlotojn (pola mono). La prezidanto de la juda komuno estas evidente malkontenta:
– Kiele? Filo de sinjoro monoferis por tiu nobla celo plenan mil zlotojn!
Izrael Poznanski ekglatigas sian barbon kaj diras:
– Ba! Mia filo lasas fari tion. Li havas la ŝpareman patron. Kaj mi kiun havas? La malŝpareman filon…

StefKo (Montri la profilon) 2017-septembro-08 16:03:49

Amikoj komprenas sin sen vortoj. (malnova juda anekdoto)

Renkontiĝas du judaj konatoj.
– Oj, ve! – ĝemas unu.
– Al mi vi diras tion!?

StefKo (Montri la profilon) 2017-septembro-14 08:58:30

La aleno elsakiĝis… (malnova juda anekdoto)

Salcja sur mortlito petegas sian edzon:
– Icek, venu ĉi tie kaj aŭskultu! Mi nun mortas sed post kelkaj tagoj vi devos iri manenmane kun mia patrino kaj via bopatrino… Mi scias, ke vi ne toleras ŝin sed mi petegas vin, faru tion!
– Salcja, se vi petegas min, do mi faros tion sed sciu, ke mi havos nenian plezuron de la sepulto!

StefKo (Montri la profilon) 2017-septembro-27 16:11:50

La sukcesa lamulo Jojne (malnova juda anekdoto)

En sinagogo rabeno laŭte laŭdas Javeon kiele perfekta kreinto.
Tiu pompa prediko rompas la denaska lamulo Jojne:
– Tiel, rebe? Kaj kion vi diros pri mia lama membro?
La rabeno pripensis kaj diras:
– Pri kio temas Jojne!? Kiel lamulo vi estas tute sukcesa!

StefKo (Montri la profilon) 2017-oktobro-02 17:05:59

Kio estos somere? (malnova juda anekdoto)

Du judoj en kafejo…
– Sinjoro Rebŝtok, kio estos somere?
– Kio estos!? Varmego, komerca stagno, kariĝo, la familio ferien.
– Sinjoro Rebŝtok, mi tamen demandas kio estos somere…
– Kaj kio povos esti ankoraŭ!? Ajzenŝtub bankrotos.
– Sinjoro, vi ne interrompu min! Mi demandas, kio estos somere, se nun viaj piedoj tiel fetoras!?

StefKo (Montri la profilon) 2017-oktobro-17 19:12:15

Moŝe simila al vulpo (malnova juda anekdoto)

Salcja al Moŝe:
– Moŝe, vi estas kiel vulpo.
Moŝe:
– Kial? Pro mia ruzo?
Salcja:
– Ne, pro via mola vosto.

Paulinho (Montri la profilon) 2017-oktobro-22 17:34:17

La knabo tro tro enamiĝitis. Li diris al sia amantino: Kiam sunleviĝas kaj mi vekas, mi pensas pri vi, mi ne matenmanĝas, pensante pri vi. Mi ne tagmanĝas, pensante pri vi. Mi ne vespermanĝaso, pensante pri vi. Kaj kiam venas la nokto ...
(Ŝi): Mi jam scias, ke vi ne dormas, pensante pri mi ...
(Li): Ne. Mi ne dormas tiam, sed tio estas ĉar mi estas terurege malsata ...

StefKo (Montri la profilon) 2017-oktobro-23 19:13:42

Kaptilo kontraŭ edzino

Edzo eniras en kuŝejon portante en mano glason da akvo kaj aspirinon.
La edzino demandas:
– Kio estas?
– Tio por kapdoloron.
– Sed mi ne havas kapdoloron – diras mira edzino.
– Mi kaptis vin! – ekkrias la edzo.

EmilioVdf (Montri la profilon) 2017-oktobro-25 02:15:47

Paulinho:La knabo tro tro enamiĝitis. Li diris al sia amantino: Kiam sunleviĝas kaj mi vekas, mi pensas pri vi, mi ne matenmanĝas, pensante pri vi. Mi ne tagmanĝas, pensante pri vi. Mi ne vespermanĝaso, pensante pri vi. Kaj kiam venas la nokto ...
(Ŝi): Mi jam scias, ke vi ne dormas, pensante pri mi ...
(Li): Ne. Mi ne dormas tiam, sed tio estas ĉar mi estas terurege malsata ...
Tiu knabo diris ankaŭ: Mi ege amas vin, mi iras tra la fajro por vi, mi batalas kontraŭ la plej grandaj tempestoj por vi, ..., sed morgaŭ mi ne venos ĉar pluvos.

Reen al la supro