Al la enhavo

Interesaj libroj en Esperanto aŭ pri Esperanto

de vincas, 2009-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-27 12:19:11

Mi tralegis tre interesan libron. Tibor Sekelj Mondo de travivaĵoj
Jen estas citaĵo el la libro.
Li havis la kutimon ke ĉiufoje kiam li eniris la riveron Benin por iomete naĝi, li kunportis en sia zono pecon de ligno pintigita ambaŭflanke. Ofte okazis ke iu kajmano – sudamerika krokodilo – flaris lian ĉeeston kaj direktis sin al li. En tiaj kazoj Vanderley trankvile naĝis en la direkto de la besto, senkonsidere al ĝia grandeco. Li rigardis rekte en la okulojn al la perfida bestaĉo. Kiam ĝi alvenis al lia tuja proksimeco kaj malfermigis sian faŭkon, Vanderley sian dupinan lignon enŝovis vertikale en la krokodilan buŝegon, daŭre tenante ĝian mezon. La sekvantan sekundon la besto fermante sian faŭkon por formordi lian brakon, plenforte enigis ambaŭ lignopintojn en sian karnon. Tiam la petolema farmisto eligis sian manon el la kaptilo provizora per du vicoj da akraj dentegoj, kaptis la ŝnuron ligitan al la ligno kaj elnaĝis al la riverbordo tirante post si la krokodilon, kvazaŭ trankvilan ŝafidon.

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-27 18:03:46

Ekscita rakonto! Sed ĉu ne estas kelkaj skriberaroj en ĝi?
:Li rigardis rekte en la okulojn al de la perfida bestaĉo. Kiam ĝi alvenis al lia tuja proksimeco kaj malfermigis sian faŭkon, Vanderley sian dupintan lignon enŝovis vertikale en la krokodilan buŝegon, daŭre tenante ĝian mezon.
Tiam la petolema farmisto eligis sian manon el la kaptilo provizora per konsistanta el du vicoj da akraj dentegoj, kaptis la ŝnuron ligitan al la ligno kaj elnaĝis al la riverbordo tirante post si la krokodilon, kvazaŭ trankvilan ŝafidon.

Reen al la supro