Al la enhavo

Netradukeblaj germanaj frazoj

de Eddycgn, 2009-novembro-24

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-24 20:59:01

Kiel vi esperantas tiujn germanajn frazojn?

*Mir stehen die Haare zu Berge
(Al mi stariĝas la haroj al la montoj)

*Er musste seinen Hut nehmen
(Li devis preni sian ĉapelon)

*Ich brech zusammen
(Mi kune rompiĝas)

*Du hast eine Erbse am wandern
(Vi havas pizon promenante)

*Er hat ins Gras gebissen
(Li mordis en la herbo)

*Er hat den Löffel abgegeben
(Li cedis la kuleron)

La signifo estas kompreneble diversa. Kio estas la korekta esperanto laŭ la senco?

Ĉu vi konas esperantajn frazojn kiuj ne eblas traduki laŭvorte en aliajn lingvojn (Redewendungen)?

rideto.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-novembro-24 21:23:13

Eddycgn:Kiel vi esperantas tiujn germanajn frazojn?

*Mir stehen die Haare zu Berge
(Al mi stariĝas la haroj al la montoj)

*Er musste seinen Hut nehmen
(Li devis preni sian ĉapelon)

*Ich brech zusammen
(Mi kune rompiĝas)

*Du hast eine Erbse am wandern
(Vi havas pizon promenante)

*Er hat ins Gras gebissen
(Li mordis en la herbo)

*Er hal den Löffel abgegeben
(Li cedis la kuleron)

La signifo estas kompreneble diversa. Kio estas la korekta esperanto laŭ la senco?

Ĉu vi konas esperantajn frazojn kiuj ne eblas traduki laŭvorte en aliajn lingvojn (Redewendungen)?

rideto.gif
Mi tre malbone regas la germanan, sed ŝajnas al vi ke temas pri metaforoj (bildoj). Tiaj ne eblas traduki laŭvorte, vi devas pripensi, kion ili vere volas esprimi. Mi provas traduki svedan romanon al esperanto kaj spertis multajn penojn pri tiuj metaforoj. Sed metaforoj plej ofte ne eblas laŭvorte traduki al ajna lingvo.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-24 21:39:20

AlfRoland:
Mi tre malbone regas la germanan, sed ŝajnas al vi ke temas pri metaforoj (bildoj). Tiaj ne eblas traduki laŭvorte, vi devas pripensi, kion ili vere volas esprimi. Mi provas traduki svedan romanon al esperanto kaj spertis multajn penojn pri tiuj metaforoj. Sed metaforoj plej ofte ne eblas laŭvorte traduki al ajna lingvo.
Vi korektas, motaforoj.
Tiuj estas tre ridindaj se tradukitaj laŭvorte.
Se estas metaforoj ankaŭ en esperanto tiu faras la lingvon pli riĉa kaj interesa, ĉu ne?
Ĉu vi havas ekzemplon de tiaspecajn svedajn metaforojn?

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-24 21:42:29

cedi la kureron
signifas simple morti

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-24 22:34:48

Mi parolas la nederlandan kaj komprenas kelkajn de viaj frazoj. Lasu min provi:
Mir stehen die Haare zu Berge
Miaj haroj ekstaregas (timplene)
*Er musste seinen Hut nehmen
Li devis konigi sian respekton
*Ich brech zusammen
Mi rompiĝas teren.
*Er hat ins Gras gebissen
Malvenko kuŝigis lin
*Er hal den Löffel abgegeben
Li forblovis sian lastas spiron
Ili estas nur provoj.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-24 23:18:51

Rogir:
*Er hat den Löffel abgegeben
Li forblovis sian lastas spiron
Tiu estas korekta.

Ekzemple:
Mir stehen die Haare zu Berge
(Miaj haroj ekstaregas (timplene))
Ankaŭ tiu estas korekta.
Tio signifas mi estas plene de teruro aŭ abomeno, mi estas tute disreviĝinta. kiel hundo timplena, kiu rektigas la dorsoharoj.
La aliaj ne estas tute korektaj.

Do mi serĉas belajn esperantajn metaforojn, ne simplajn tradukojn. Tiuj ne troviĝas en la vortero.

wuerfel (Montri la profilon) 2009-novembro-25 01:41:57

Kiel vi esperantas tiujn germanajn frazojn?

*Mir stehen die Haare zu Berge
(Al mi stariĝas la haroj al la montoj)
(Al mi staras la haroj al monto.)
[nur unu monto]

Mi ektimas.

*Er musste seinen Hut nehmen
(Li devis preni sian ĉapelon)

Li devis eksiĝi.

*Ich breche zusammen
(Mi kune rompiĝas)
(Mi kunrompiĝas).

Mi frakasiĝas.

*Du hast eine Erbse am Wandern
(Vi havas pizon promenante)
(Vi havas pizon promenantan.)
[Ne vi promenas, sed la pizo.]

Vi estas frenezulo.

*Er hat ins Gras gebissen
(Li mordis en la herbo)
(Li mordis en la herbon.)

*Er hat den Löffel abgegeben
(Li cedis la kuleron)

Ambaŭ: Li mortis.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-25 17:07:26

Tri pli:

(el la angla)
Tio ne estas mia teotaso

(el la germana)
Li ne havas ĉiujn tasojn en la ŝranko

(el la itala)
Ni tondu la ŝnuron!

rideto.gifrideto.gif

Rogir? Kion vi pensas?

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-25 19:00:43

That is not my cup of tea.
Tio ne estas mia ŝataĵo.

Espi (Montri la profilon) 2009-novembro-27 23:41:41

Rogir:
*Er musste seinen Hut nehmen
Li devis konigi sian respekton
Saluton Rogir,

tiu metaforo signifas: demisii.

Do: Li devis demisii de sia ofico.
Aŭ: Li devis demeti sian oficon.

Amike
Espi

Reen al la supro