Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 2010-januaro-03

Mesaĝoj: 750

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-08 22:24:40

Miland:
Eddycgn:
Miland:
Kiu diris:
"Ĉiuj igitaj aĵoj estas portempaj. Klopodu diligente!"
Heraklitos ?
Ne li, sed vi trafis la ĝustan tempepokon!
Malfacile! Vi min devigas legi ĉiujn denove, poste kvardek jaroj!
La filozofo de la eterna fluo kaj ŝanĝo estis Heraklitos, tamen alia povas estis dirinda ion similan.
Filozofo aŭ poeto?

Mi diras nun Demokritos, kvankam li naskiĝis 70 jaroj pli malfrue.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-09 14:36:43

Eddycgn:
Miland:
Eddycgn:
Miland:
Kiu diris:
"Ĉiuj igitaj aĵoj estas portempaj. Klopodu diligente!"
Heraklitos ?
Ne li, sed vi trafis la ĝustan tempepokon!
Malfacile! ...
Filozofo aŭ poeto?

Mi diras nun Demokritos, kvankam li naskiĝis 70 jaroj pli malfrue.
Demokritos naskiĝis post la forpaso de la saĝulo al kiu mi aludis.

Li estis nek poeto, nek filozofo, almenaŭ en akademia senco. Li naskiĝis kiel princo kaj kreskiĝis ĉirkaŭita de lukso, sed poste forlasis ĉion kaj starigis komunumon de monaĥoj.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-januaro-09 14:52:46

Saluton!
Miland:
Eddycgn:
Miland:
Eddycgn:
Miland:
Kiu diris:
"Ĉiuj igitaj aĵoj estas portempaj. Klopodu diligente!"
Heraklitos ?
Ne li, sed vi trafis la ĝustan tempepokon!
Malfacile! ...
Filozofo aŭ poeto?

Mi diras nun Demokritos, kvankam li naskiĝis 70 jaroj pli malfrue.
Demokritos naskiĝis post la forpaso de la saĝulo al kiu mi aludis.

Li estis nek poeto, nek filozofo, almenaŭ en akademia senco. Li naskiĝis kiel princo kaj kreskiĝis ĉirkaŭita de lukso, sed poste forlasis ĉion kaj starigis komunumon de monaĥoj.
Do temas pri Sidarto GOTAMO, la fondinto de budaismo, ĉu ne?

Nova demando: Kies lasta dumviva frazo estis Pli da lumo! ?

Kolonjano

Hauxkins (Montri la profilon) 2010-januaro-09 15:00:30

Ĉu vi temas pri Buddha? Nu, li estiĝis Buddha. Devis skribi la unuan Buddha..

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-09 15:26:39

KoLonJaNo:Do temas pri Sidarto GOTAMO, la fondinto de budaismo, ĉu ne?
Haŭkins:Ĉu vi temas pri Buddha?
Gratulon! Jes, mi citis la lastajn vortojn de la Budho.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-09 15:34:39

KoLonJaNo:Kies lasta dumviva frazo estis Pli da lumo!?
Goethe?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-09 19:10:37

@Hau'xkins

@Miland

Bonvolu proponi novan frazon!

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-10 12:23:20

Nu, kiu diris: En la mondo de scio, la ideo de la bono aperas nur ĉe la fino kaj vidiĝas malfacile. ?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-10 14:57:07

Hegel?

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-10 15:30:51

Eddycgn:Hegel?
Ne. Ĉu vere Hegel asertis aŭ sugestis ke li spertis tian ideon de la bono kiel la finan celon de filozofio?

Reen al la supro