Al la enhavo

Ĉu ekzistas pli bona vorto anstataŭ "OK/Okej"?

de Andybolg, 2007-majo-16

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-16 20:39:30

Mi ne volas uzi tiel anglan vorton lango.gif
Mi volas uzi propran Esperantan vorton!

mnlg (Montri la profilon) 2007-majo-16 21:09:05

Mi uzas "bone". Simpla sed efika. ridulo.gif

taneli (Montri la profilon) 2007-majo-16 23:57:57

Andybolg:Mi ne volas uzi tiel anglan vorton lango.gif
Mi volas uzi propran Esperantan vorton!
Mi diras "En ordo!"

licx (Montri la profilon) 2007-majo-17 10:19:25

ankaŭ "konsentite"!

Masacroso (Montri la profilon) 2007-majo-17 10:29:19

Mi trovas la esprimon "konsentite" pli klara ol "bone".

Ĝis!

mnlg (Montri la profilon) 2007-majo-17 10:48:14

Masacroso:Mi trovas la esprimon "konsentite" pli klara ol "bone".
Mi ne. "konsentite" montras ke estas konsento, sed ne nepre tiu estas ĉiam la kazo.

Ekz se amiko diras "mi iros nun.", mia respondo per "konsentite" montrus ke mi konsentas al tio, kvankam mi ne havas ajnan rajton por decidi pri ties vivo.

"bone" estas laŭ mi multe pli universala. "en ordo" mi ankaŭ povus akcepti.

Masacroso (Montri la profilon) 2007-majo-17 11:56:58

Mmmm, mi uzas la esprimon "konsentite" kiel sinonimaj esprimoj de "d'accord" kaj " de acuerdo" kaj "ok", kiuj ĉiam esprimas mian opinion. Jes, "bone" estas esprimo kiu ne esprimas konsenton. "Bone" estas pli nedefinita ol "konsentite", "bone" estas malpli persona ol "konsentite".

Bone -> la situacio estas ordenata, ĝi estas bone, la opinio aŭ la ideo estas bone.

Konsentite -> mi havas interkonsenton pri tiu temo, ni havas la sama ideo pri io, ĝi ekzistas unu definita samopinio pri io

Mi ĉiam uzas ĉi tiun signifon, samideo aŭ samopinio. Mi esprimas forta unio inter du aŭ pli personoj (ideoj), ĉar ĝi ĉiam estas multe pripensita io.

Ĝis

mnlg (Montri la profilon) 2007-majo-17 12:41:21

Mia respondo estas "tio kion mi aŭdas sonas bone laŭ mi". Tial, mi diras "bone". Ne nepre mi devas konsenti, ne nepre devas esti interkonsento, ne nepre mi apogas, sed sonas bone. Se oni petas mian konsenton oni kutime komencas la frazon per "ĉu", kaj tiam mi, espereble por la demandanto, respondos per "jes". ridulo.gif

Masacroso (Montri la profilon) 2007-majo-17 13:08:23

mnlg:Mia respondo estas "tio kion mi aŭdas sonas bone laŭ mi". Tial, mi diras "bone". Ne nepre mi devas konsenti, ne nepre devas esti interkonsento, ne nepre mi apogas, sed sonas bone. Se oni petas mian konsenton oni kutime komencas la frazon per "ĉu", kaj tiam mi, espereble por la demandanto, respondos per "jes". ridulo.gif
Jes, mi komprenas tre bone. Ĝi estas simila al alia vortoj en la hispanujo. Ĝi estas tio kion ŝatas al mi pri la Esperanto. Oni povas esprimi multajn precizaj aĵojn. Laŭ la okazo oni uzaros tiun kiu estu pli ekzakta.

Ĝis sal.gif

mccambjd (Montri la profilon) 2007-majo-17 20:52:33

Se vi deziras la similajn sentojn kiel la angla OK, mi opinias ke vi devas uzi "bone", "bonege", "ĉu ne", "konsentite", "jes", "en ordo", ktp. Tio dependas je nuancon kaj situacion...

Reen al la supro