Al la enhavo

dua vivo - second life

de Matilda 69, 2007-junio-04

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

José Carlos Valim (Montri la profilon) 2007-junio-22 00:49:26

Matilda[/quote]
Kara Valim,
mi certe ne estas konfuza, nur mi ne miksas Dion kun teknologio...
Dio estas la Ĉiopova Kreanto, la Patro de la homaro, kaj la Persono kiu pli multe amas min kaj vin, kaj kredas firme ke se esperanto ankoraŭ mistere vivas, estas danke al Li.
Sed, eble, homoj devas fari propran parton: ĉu teknologio estas bona afero por esperanto? mi jesas kaj mi konvinkas ke dua vivo estas tre bona afero por esperanto. Jen mia komenca demando. Certe, se Dio volas. Sed mi pensas koni Dion sufice por diri ke Li amas esperanton kiel ĉion kio estas pacema kaj fratecema.
Matilda
[/quote]Kara Matilda

Mi pardonpetas vin. Nur nun mi komprenas sur kio vi parolas, tamen mi ankoraŭ ne bone scias kio estas tiu moderna programo "dua vivo". Krome "dua vivo" havas aliajn signifojn, pro tio mi konfuzis min.

Aliflanke mi devas diri ke ankaŭ mi sincere pensas ke alta teknologio povas multe helpi, ne nur la Esperanton, sed ankaŭ la tutan homaron, ĉu ne?

Ĝis

Valim

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-junio-22 14:02:03

Larmel:Virtuala renkontig'o
Okazos en Dua Vivo du-hora renkontig’o de esperantistoj.
Dato: sabato 7 julio (Ameriko, Eu’ropo, Afriko), dimanc’o 8 julio(Azio, Au’stralio).
Loko: Colonia Nova, en la Forumo.
Horo:
Los-ang’eleso: 13.00-15.00 (sabate)
Nov-Jorko: 16.00-18.00
Braziljo: 17.00-19.00
Londono, Lagoso: 21.00-23.00
Amsterdamo: 22.00-24.00
Delhio: 01.30-03.30 (dimanc’e)
Pekino: 04.00-06.00
Tokio: 05.00-07.00
Melburno: 06.00-08.00
Karega samideano,
oni devas disvastigi tian novaĵon, ĉu ne?
Mi proponas disvastigi vian mesaĝon tra miaj lernuaj geamikoj. Bonvolu fari same, mi petas.

Reen al la supro