Al la enhavo

Esperanta alfabeta ĉapelo

de Aaron94, 2013-aprilo-25

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 11:47:36

sudanglo:Pri alternativaj liternomoj oni devas konsideri jenon.

Literumado telfone aŭ en bruaj kondiĉoj. La facila prononco de akronimoj. Cetere kelkaj estas jam internaciaj kaj akcepteblaj laŭ regulo 15.

La uzo de alternativaj liternomoj ne implicas ke la tradiciaj estu anstataŭigitaj. La alternativoj estas aldonaj, por situacioj kie la tradiciaj nomoj malbone funkcias.
La alternativaj liternomoj ne solvus la problemon. Ili postulas ke ambaŭ personoj perfekte enmemorigis ĉiujn alternativojn Se la parolanto aŭ la aŭskultanto mismemorus, ekzemple kredas ke la nomoj estus "so" kaj "fe", la konfuzo estus eĉ plei aĉa.
Plej bona ideo tiuokaze estas uzi vortoj, kiuj estas facile kompreneblaj, distingeblaj kaj memorebaj, ekzemple: akvo, birdo, cifero, ĉambro, dormi, esperi, feliĉa, gazeto, hundo ...

novatago (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 13:03:10

sudanglo:Pri alternativaj liternomoj oni devas konsideri jenon.
Mi ne lernis Esperanton por konsideri malregulecon.

Rugxdoma:Plej bona ideo tiuokaze estas uzi vortoj, kiuj estas facile kompreneblaj, distingeblaj kaj memorebaj, ekzemple: akvo, birdo, cifero, ĉambro, dormi, esperi, feliĉa, gazeto, hundo
Mi konsentas.

Ĝis, Novatago.

Francestral (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 13:37:47

sudanglo:La facila prononco de akronimoj.
Kiaj akronimoj estas pli facile prononcataj per alternativaj liternomoj?

sudanglo (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 22:22:04

Eble mi devintus diri por la beligo/vortigo de akronimoj. Cetere ne temas nur pri akronimoj, sed ankau pri matematikaj/sciencaj formuloj.

Ĉu vi preferus Ko-so-o-kvar aŭ Ka-Es-o-kvar (KSO4)?

Notu bone, ke la proponoj pri alternativaj liternomoj venis de tre eminentaj Esperantistoj.

Se la tradiciaj nomoj taŭgus en ĉiuj cirkonstancoj, tiam neniu volus alternativojn.

Francestral (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 22:58:46

sudanglo:Eble mi devintus diri por la beligo/vortigo de akronimoj. Cetere ne temas nur pri akronimoj, sed ankau pri matematikaj/sciencaj formuloj.
Kiaj matematikaj formuloj estas pli facile prononcataj per alternativaj liternomoj?

sudanglo:Ĉu vi preferus Ko-so-o-kvar aŭ Ka-Es-o-kvar (KSO4)?
"so-o" estas malpli facile prononcata ol "es-o". En kemio, la problemo de la normalaj liternomoj estas la ofteco de la elemento oksigeno, kies simbolo estas O.

Sed kial krei malsimplegajn alternativajn liternomojn ĉi-tiel ?
a, be, ce, ĉe, de, e, ef, ge, ĝo, haĉ, ĥa, i, jot, ĵe, ka, el, em, en, o, pe, er, es, ŝa, te, u, ŭo, vi, zet
Oni povus krei alternativajn liternomojn pli simplajn. Ekz:
a, be, ce, ĉe, de, e, fe, ge, ĝe, he, ĥe, i, je, ĵe, ke, le, me, ne, o, pe, re, se, ŝe, te, u, ŭe, ve, ze
Tiam KSO4 estus "ke-se-o-kvar".

novatago (Montri la profilon) 2013-aprilo-28 08:35:15

sudanglo: Ĉu vi preferus Ko-so-o-kvar aŭ Ka-Es-o-kvar (KSO4)?
Sendube, Ko So O Kvar. Mi ne vidas problemon. Fakte, mi opinias tion belaĵo.

sudanglo:Notu bone, ke la proponoj pri alternativaj liternomoj venis de tre eminentaj Esperantistoj.
Mi ne volas ŝanĝojn nek reforomojn en Esperanto. Tamen, mi rajtas opinii kiel ĉiu alia rajtas. La plej eminenta Esperantisto certe estis Zamenhof. Tamen li ankaŭ, laŭ mi grave, eraris. Li elektis Esperantan fonetikon laŭ sia ŝato, laŭ li pro la beleco de tiu fonetiko. Tio estis gravega eraro, li devus elekti laŭ facileco, ĉar multaj vortoj estas malfacile prononceblaj. Ekzemple vortoj kiel knabo kaj scii estas frenezaj elektoj. Mi akceptas ilin ĉar mi volas paroli Esperanton, funkciantan lingvon, sed ne malfunkciigebla lingvo ĉiam ŝanĝanta laŭ ĉies ŝatoj.

Do, esti eminenta Esperantisto, pravigas neniun. Se la afero temas pri beleco anstataŭ facileco kaj reguleco, oni facile eraras.

sudanglo:Se la tradiciaj nomoj taŭgus en ĉiuj cirkonstancoj, tiam neniu volus alternativojn.
Vi parolas kvazaŭ ĵusalveninto. Alternativaj proponoj estas io ĉiutaga en Esperanto, sen gravi ĉu afero taŭgas aŭ ne.

Ĉi-kaze, kiel preskaŭ ĉiam, temas kiel vi jam rimarkigis, pri estetikaĵo. Do, pri sengravaĵo kaj sennecesa alternativo.

Ĝis, Novatago.

Francestral (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 00:08:42

Francestral:
sudanglo:Ĉu vi preferus Ko-so-o-kvar aŭ Ka-Es-o-kvar (KSO4)?
"so-o" estas malpli facile prononcata ol "es-o".
Fine, estas malfacila prononci [kosb]oo[/b]kvar], sed estas pli facila prononci [kosb]oɔ[/b]kvar] (kun du literoj "o" prononcataj malsimile).

sudanglo (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 08:43:42

Vi parolas kvazaŭ ĵusalveninto.
Ĉu vi legis la artikolon en Vikipedio? Mi citas:

Sed ankaŭ estis proponitaj novaj nomoj por la literoj. Gaston Waringhien proponis en 1951

Laŭ la Plena Analiza Gramatiko tiun ĉi sistemon uzadis doktoro Sirk ĉe siaj prelegoj en la Someraj Universitatoj sen ia ĝeno

Aliaj proponoj provas esti pli internaciaj, kiel tiu de doktoro Belinfante en Scienca Revuo en 1951:

Estis propono de Kalocsay Kálmán kiu estas kaj iomete internacia kaj faciligas la distingon:


Kiuj el tiuj S-roj vi taksus novbakito?

novatago (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 23:13:58

sudanglo:Kiuj el tiuj S-roj vi taksus novbakito?
Mi ne parolis pri tio sed pri:
sudanglo:Se la tradiciaj nomoj taŭgus en ĉiuj cirkonstancoj, tiam neniu volus alternativojn.
Tio, kion mi celas diri, ne temas pri liternomoj sed pri io ajn en Esperanto. Vi bone scias ke multaj senĉese opinias ion de Esperanto, netaŭga. Do, diri "si tio taŭgus, neniu volus alternativojn" estas paroli kvazaŭ ĵusalveninto.

Ĝis, Novatago.

sudanglo (Montri la profilon) 2013-aprilo-30 13:10:39

La fakto ke la proponoj por alternativaj liternomoj venas de seriozaj Esperantistoj parolas por si mem. La uzo de alternativaj nomoj en specifaj situacioj neniel tuŝas la komunan uzon de la tradiciaj nomoj.

Ĝenerale oni ignoras la reform-proponojn de novbakitoj - konsentite.

Reen al la supro