Al la enhavo

Domo aŭ domon

de StephaSport, 2007-novembro-06

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

StephaSport (Montri la profilon) 2007-novembro-06 19:19:06

Casa en la itala signifas Domo



Casa en la itala signifas Domon

kiu estas la plej korekta? demando.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2007-novembro-06 19:31:29

Miaopinie, la unua frazo estas korekta.
Vi ankaŭ povas uzi citilojn, se estas pli klara por vi: “Casa en la itala signifas ‘domo’.”

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-06 19:52:33

Kion en la itala signifas la vorto "casa"?
En la itala la vorto "casa" signifas domon.
La signifo de la itala vorto "casa" estas "domo".
Ĉu ne kaso? lango.gif

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-06 20:24:09

Terurĉjo:Ĉu ne kaso? lango.gif
Tio estus "cassa".

Kaj ni ne esploru aliajn vortojn kiuj komenciĝas per "ka-" kaj finiĝas per "-o", ĉu bone? ridulo.gif

Responde al la origina demando, mi ja diras:

'casa' en la itala signifas 'domo'

ĉar laŭ mi estas subkomprenita vorto "vorton" (pardonu la vorto!ludon)

t.e. mi legas ĝin kiel,

'casa' en la itala signifas vorton 'domo'.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-06 21:15:07

mnlg:Kaj ni ne esploru ...
+5

StephaSport (Montri la profilon) 2007-novembro-07 16:42:53

Do, konsiderante "vorton" subkomprenita, la plej korekta formo estas "Casa" en la itala signifas domo .... ĉu ne?

Ne konsideru citilojn ĉar mi prononcis tiun frazon dum voĉa parolado

Eble esperanto estas malpli facila ol iu diras... okulumo.gif

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-07 17:09:33

Tiu ja estas mia kompreno, sed vi ne prenu ĝin kiel veran, povas esti ke mi eraras, kaj estas bone ke vi prezentas viajn demandojn.

La gramatiko de esperanto estas malpli komplika ol tiu de pluraj aliaj lingvoj, sed pri facileco ĉiu havas siajn komparojn.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-07 18:18:30

Terurĉjo:Kion en la itala signifas la vorto "casa"?
En la itala la vorto "casa" signifas domon.
La signifo de la itala vorto "casa" estas "domo".
Ĉu ne kaso? lango.gif
Kion en la itala signifas la vorto "casa"?
En la itala la vorto "casa" signifas la vorton "domo".

Mi devas konfesi, ke MNLG, kiel kutime, pravas.
Sed mia respondo ankaŭ ne estas malĝusta.
Nur nuancoj de ambaŭ frazoj estas iomete malsamaj.

Reen al la supro