Al la enhavo

Diplomo ne ricevebla !

de cedro, 2007-novembro-08

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

cedro (Montri la profilon) 2007-novembro-08 02:41:52

Mi provis ricevi mian diplomon de la paĝo:
http://eo.lernu.net/mia_lernu/ekzamenoj/diplomoj.p...
tamen aperis jenan mesaĝon:

Warning: fopen(pdfoj/42736_lingva.pdf) [function.fopen]: failed to open stream: Permission denied in /home/lernu/www.lernu.net/mia_lernu/ekzamenoj/lib/fpdf.php on line 1027
FPDF error: Unable to create output file: pdfoj/42736_lingva.pdf

Kiam oni povas solvi la problemon?

lagwagon555 (Montri la profilon) 2007-novembro-08 06:29:42

Ankaŭ ozakas por mi. Verŝajne portempas!

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-08 14:18:35

Provu denove. Dankon pro la atentigo.

mvk20 (Montri la profilon) 2007-novembro-08 17:33:26

Jev:Provu denove. Dankon pro la atentigo.
Dankon! Nun funkcias! Sed la dato en la diplomo estas de hodiaŭ anstataŭ la dato de mia sukceso. Tio estas norma?

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-08 18:18:23

mvk20:Dankon! Nun funkcias! Sed la dato en la diplomo estas de hodiaŭ anstataŭ la dato de mia sukceso. Tio estas norma?
Jes, tiel estas farite. Ni pripensos, ĉu indas tion ŝanĝi.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-08 18:29:36

Ankaŭ mi volas ricevi iun diplomon. Kion mi devas fari por fariĝi diplom-posedanto?

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-08 18:44:21

Terurĉjo:Ankaŭ mi volas ricevi iun diplomon. Kion mi devas fari por fariĝi diplom-posedanto?
Vi devas fari ekzamenon ĉe lernu! okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-08 19:08:29

Kiom da ekzamenoj mi devas sukcese fari por ke mi ricevu tian malgraaaaaaaaandan diplomon kun miaj ĉarmaj vizaĝeto kaj nomo surface?
Kiam mi rigardas al "mia angulo", mi vidas inter linioj de tiu la skribaĵon "Sukcesaj ekzamenoj (1)". Sed mi entute ne memoras, kiam aperis tiu skribaĵo. Ĉu ekzamenoj fariĝas aŭtomate post certa kvanto da mesaĝoj aŭ mi devas-tamen "sukcesiĝi"?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-08 19:12:51

Mi trovis, kiam mi faris la unuan ekzamenon. Ĝi estis la 27-an de majo. Sed inter lingvoj de diplomoj mi ne trovis la mian.
Jev?

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-08 19:20:09

Terurĉjo:Mi trovis, kiam mi faris la unuan ekzamenon. Ĝi estis la 27-an de majo. Sed inter lingvoj de diplomoj mi ne trovis la mian.
Jev?
Verŝajne simple mankas tradukoj al via lingvo.

Reen al la supro