Al la enhavo

Uzado akuzativo -n kun personoj.

de CraDieN, 2014-februaro-03

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Ondo (Montri la profilon) 2014-februaro-24 13:26:25

marcuscf:
akueck:En la Fundamenta Ekzercaro § 27 estas ekzemplo de akuzativ-objekto sen n-finajho:
"Anstatau 'la' oni povas ankau diri 'l’' ..."
Interesa ekzemplo
Jes, estas ekzemplo, sed ne pri tio, kion volas diri A. Kueck, kies formale jura interpreto de nia gramatiko estas tute aparta teatraĵo aŭ, ĉu mi diru, tute aparta juĝeja proceso, kie Kueck sola estas juĝisto en la Supera Kortumo.

Estas facile interpreti tiun ekzemplon simple kiel frazon kun citoj, kaj sufiĉe normale oni konsideras cititajn elementojn aparta kategorio de frazeroj. Maksimume oni povas diri, ke ĉi tie estas forlasita anoncvorto: oni povas ankaŭ diri la vorton “l’”.

Estas strange nomi citaĵojn, subfrazojn, ktp. "akuzativ-objektoj". Ekzemple, Li diris “serpento”, ne “serĝento” estas tute normala frazo, sed per tio ne eblas konkludi, ke oni povas diri ankaŭ “Li diris la vero”.

Cetere, en la Fundamento, la preciza formo de la citita frazparto ne estas "Anstatau 'la' oni povas ankau diri 'l’' ...", kiel volas kredigi A. Kueck. La ĝusta formo de la originalo, kun ĝustaj literoj kaj interpunkcio estas

Anstataŭ „la“ oni povas ankaŭ diri „l’“ ...

Rimarkinda estas ankaŭ tiu detalo, ke la ligilo donita de Kueck ne kondukas al paĝo de la aŭtentika Fundamento, sed al paĝo kiu montras la tekston en la surogata skribo kun ch, gh ktp. Tiu skribo ja estas klare permesita de la Fundamento, sed la Fundamento mem ne uzas ĝin. La Akademia retejo tamen donas la eblon vidi la tekston ankaŭ tiel koditan, ĉar iam estis malfacilaĵoj kun ĝustaj litertiparoj en komputiloj.

A. Kueck estas konata pro sia fiksideo uzi nur la surogatan skribon, eĉ en tekstoj kiujn li mem ne verkis. Tiel li povas kontrabandi la ideon ankaŭ al aliaj. La ĝusta ligilo al la aŭtentika Ekzercaro estas

http://akademio-de-esperanto.org/fundamento/ekzerc...

akueck (Montri la profilon) 2014-februaro-24 18:09:33

Ondo:Jes, estas ekzemplo, sed ne pri tio, kion volas diri A. Kueck, kies formale jura interpreto de nia gramatiko estas tute aparta teatraĵo aŭ, ĉu mi diru, tute aparta juĝeja proceso, kie Kueck sola estas juĝisto en la Supera Kortumo.
Nu, en la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto Zamenhof plurfoje esprimas per laua vorto-elekto, ke pri Esperanto li rigardas la ideojn kaj regulojn kiel leghon. Jen nur unu ekzemplo: "La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leghan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu chi verko kune kun sia antauparolo estos prezentita."

La nuna Akademio, kies membro vi, Harri Laine, estas, evidente rezignis pri tiu ghusta rigardmaniero - bedaurinde. Cetere: Via taugeco, por farighi membro, kredeble bazighas sur via mondskua ekkono de korolario al la Legho de Tonjo. Ke tio sufichas, estas kurioze, se oni legas la Akademian statuton § 10 pri la ordinare postulataj kvalifikoj ...

Ondo:Ekzemple, Li diris “serpento”, ne “serĝento” estas tute normala frazo, sed per tio ne eblas konkludi, ke oni povas diri ankaŭ “Li diris la vero”.[/url]
Ke chi tion oni povas diri, ankau ne estas konkludeble el la Fundamenta modelo kun la apostrofita artikolo. Se vi miskonkludis tiel, mi ne povas helpi vin.

Ondo:Cetere, en la Fundamento, la preciza formo de la citita frazparto ne estas "Anstatau 'la' oni povas ankau diri 'l’' ...", kiel volas kredigi A. Kueck. La ĝusta formo de la originalo, kun ĝustaj literoj kaj interpunkcio estas

Anstataŭ „la“ oni povas ankaŭ diri „l’“ ...
Se oni citas ene de citiloj, kiel mi faris, oni uzas aliformajn citilojn ene de la citajho. Cetere: Nek vi nek mi uzis tiajn literformojn, kiuj estas uzitaj en la originalo. Chu el chi tio vi konkludas ankau falsan citadon?

Ondo:La ĝusta ligilo al la aŭtentika Ekzercaro estas

http://akademio-de-esperanto.org/fundamento/ekzerc...
La "autentika" Ekzercaro ankau ne estas tiu, al kiu vi donas ligilon, char tie estas nur redono de la originala teksto en elektronika formo - cetere kun kelkaj fushajhoj, pri kiuj respondecas la Akademio.

Amike

Andreas

akueck (Montri la profilon) 2014-februaro-24 19:10:27

Ondo:
A. Kueck estas konata pro sia fiksideo uzi nur la surogatan skribon, eĉ en tekstoj kiujn li mem ne verkis.
Krome: Se vi volas diskriminacii homojn lau la de ili uzata skribsistemo, bonvole uzu alian forumon au prefere entute rezignu pri tia fi-agado.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Reen al la supro