Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu iu volas ŝakludi?

de BoriQa, 2014-majo-28

Mesaĝoj: 930

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2014-junio-18 23:08:02

Chielano:Se vi ne volas malgajni je ŝako nenian ludu kun rusuloj!
Vi pravas, mi ne kuraĝus ludi kontraŭ ruso. Ili ŝajne suĉas ŝakon jam el la patrinaj mamoj.
Sed eble kanadano estas venkebla.
BoriQa:
Vi probable intencis: Ĉc6
Vi pravas!
Viaj peonoj estas tre atakemaj. Vi devigas min fari ĉi tiun movon:

1.Ĉf3 Ĉf6 2.d4 g6 3.c4 Kg7 4.Ĉc3 d6 5.Kg5 0-0 6.Kxf6 KxF6 7.e3 c5 8.Kd3 Ĉc6 9.d5 Ĉe5

BoriQa (Montri la profilon) 2014-junio-19 00:50:23

1.Ĉf3 Ĉf6 2.d4 g6 3.c4 Kg7 4.Ĉc3 d6 5.Kg5 0-0 6.Kxf6 KxF6 7.e3 c5 8.Kd3 Ĉc6 9.d5 Ĉe5 10.Ĉxe5 ???

horsto:Sed eble kanadano estas venkebla.
Mi loĝas en Kanado, sed mi naskiĝis en Porto-Riko. Mi lernas esperanton antaŭ naŭ monatoj.

horsto (Montri la profilon) 2014-junio-19 23:44:04

BoriQa:1.Ĉf3 Ĉf6 2.d4 g6 3.c4 Kg7 4.Ĉc3 d6 5.Kg5 0-0 6.Kxf6 KxF6 7.e3 c5 8.Kd3 Ĉc6 9.d5 Ĉe5 10.Ĉxe5 ???

horsto:Sed eble kanadano estas venkebla.
Mi loĝas en Kanado, sed mi naskiĝis en Porto-Riko. Mi lernas esperanton antaŭ naŭ monatoj.
Mi atendis ĉi tiun movon kaj denove mi ne havas alternativon, do:

1.Ĉf3 Ĉf6 2.d4 g6 3.c4 Kg7 4.Ĉc3 d6 5.Kg5 0-0 6.Kxf6 KxF6 7.e3 c5 8.Kd3 Ĉc6 9.d5 Ĉe5 10.Ĉxe5 Kxe5

BoriQa (Montri la profilon) 2014-junio-20 00:54:29

1.Ĉf3 Ĉf6 2.d4 g6 3.c4 Kg7 4.Ĉc3 d6 5.Kg5 0-0 6.Kxf6 KxF6 7.e3 c5 8.Kd3 Ĉc6 9.d5 Ĉe5 10.Ĉxe5 Kxe5 11.Dc2 ???

Ankaŭ mi ŝatas ludi aleatorŝakon (Chess960). Ĉu ĝin vi ludas?

horsto (Montri la profilon) 2014-junio-21 00:29:03

BoriQa:
Ankaŭ mi ŝatas ludi aleatorŝakon (Chess960). Ĉu ĝin vi ludas?
Ne, mi neniam ludis ĝin, sed mi jam aŭdis pri ĝi. Bobby Fischer inventis tion, sed ŝako jam estas sufiĉe komplika por mi, mi ne bezonas pliajn komplikaĵojn.

1.Ĉf3 Ĉf6 2.d4 g6 3.c4 Kg7 4.Ĉc3 d6 5.Kg5 0-0 6.Kxf6 KxF6 7.e3 c5 8.Kd3 Ĉc6 9.d5 Ĉe5 10.Ĉxe5 Kxe5 11.Dc2 a6

Plia rimarko: Anstataŭ skribi:
Ankaŭ mi ŝatas ludi aleatorŝakon
estas pli precize skribi:
Mi ŝatas ludi ankaŭ aleatorŝakon

Plie, kial vi nomas ĝin aleatorŝako?
Mi tute ne konis la vorton aleatora. La kutima vorto por tio estas: hazarda

BoriQa (Montri la profilon) 2014-junio-21 13:22:34

1.Ĉf3 Ĉf6 2.d4 g6 3.c4 Kg7 4.Ĉc3 d6 5.Kg5 0-0 6.Kxf6 KxF6 7.e3 c5 8.Kd3 Ĉc6 9.d5 Ĉe5 10.Ĉxe5 Kxe5 11.Dc2 a6 12.f4 ???

horsto:
BoriQa:
Ankaŭ mi ŝatas ludi aleatorŝakon (Chess960). Ĉu ĝin vi ludas?
Ne, mi neniam ludis ĝin, sed mi jam aŭdis pri ĝi. Bobby Fischer inventis tion, sed ŝako jam estas sufiĉe komplika por mi, mi ne bezonas pliajn komplikaĵojn.
Ja, Bobby Fischer inventis ĝin, kaj ĝi estas tre interesa!!! Mi havas iujn amikojn en Germanujo, kiuj ludas je Chess960. Mi renkontis ilin ĉe Chess Tigers.

horsto:Plia rimarko: Anstataŭ skribi:
Ankaŭ mi ŝatas ludi aleatorŝakon
estas pli precize skribi:
Mi ŝatas ludi ankaŭ aleatorŝakon
Dankon! Sed mi pensis ke la vortordo estas negrava en Esperanto.

horsto:Plie, kial vi nomas ĝin aleatorŝako?
Mi tute ne konis la vorton aleatora. La kutima vorto por tio estas: hazarda
Mi pensis, ke la internaciaĵo "aleatora" estas egalsenca de "hazarda". Ĝi ŝajnas laŭ Revo.

En la hispana, kiu estas mia denaska lingvo, oni diras je "aleatoria". Oni ankaŭ diras je "aléatoire" en la franca.

Ĝis!

horsto (Montri la profilon) 2014-junio-21 17:25:39

Ĉu vi nun ekatakas?

1.Ĉf3 Ĉf6 2.d4 g6 3.c4 Kg7 4.Ĉc3 d6 5.Kg5 0-0 6.Kxf6 KxF6 7.e3 c5 8.Kd3 Ĉc6 9.d5 Ĉe5 10.Ĉxe5 Kxe5 11.Dc2 a6 12.f4 Kg7

BoriQa:
Dankon! Sed mi pensis ke la vortordo estas negrava en Esperanto.
Tio estas malĝusta, la vortordo gravas. Nur la ordo de subjekto, predikato kaj objekto en frazo kutime ne gravas.

Se vi volas nei ion tiam la ne staras rekte antaŭ tio. La sama validas por ankaŭ.

Ankaŭ mi ŝatas ludi ŝakon - Tio signifas ke vi kaj aliaj ŝatas ludi ŝakon.
Mi ŝatas ludi ankaŭ ŝakon - Tio signifas ke vi ŝatas ludi ŝakon kaj ankaŭ aliajn ludojn.

BoriQa (Montri la profilon) 2014-junio-21 18:46:38

1.Ĉf3 Ĉf6 2.d4 g6 3.c4 Kg7 4.Ĉc3 d6 5.Kg5 0-0 6.Kxf6 KxF6 7.e3 c5 8.Kd3 Ĉc6 9.d5 Ĉe5 10.Ĉxe5 Kxe5 11.Dc2 a6 12.f4 Kg7 13.0-0-0 ???

horsto:Ĉu vi nun ekatakas?
Eble... okulumo.gif

horsto:Se vi volas nei ion tiam la ne staras rekte antaŭ tio. La sama validas por ankaŭ.
Tion mi ne scias.

horsto:Ankaŭ mi ŝatas ludi ŝakon - Tio signifas ke vi kaj aliaj ŝatas ludi ŝakon.
Mi ŝatas ludi ankaŭ ŝakon - Tio signifas ke vi ŝatas ludi ŝakon kaj ankaŭ aliajn ludojn.
Dankon! Nun mi komprenas bone!

horsto (Montri la profilon) 2014-junio-21 23:37:35

Tio estas tre agresema movo, mi provas kontraŭi:

1.Ĉf3 Ĉf6 2.d4 g6 3.c4 Kg7 4.Ĉc3 d6 5.Kg5 0-0 6.Kxf6 KxF6 7.e3 c5 8.Kd3 Ĉc6 9.d5 Ĉe5 10.Ĉxe5 Kxe5 11.Dc2 a6 12.f4 Kg7 13.0-0-0 b5

BoriQa (Montri la profilon) 2014-junio-22 00:56:29

1.Ĉf3 Ĉf6 2.d4 g6 3.c4 Kg7 4.Ĉc3 d6 5.Kg5 0-0 6.Kxf6 KxF6 7.e3 c5 8.Kd3 Ĉc6 9.d5 Ĉe5 10.Ĉxe5 Kxe5 11.Dc2 a6 12.f4 Kg7 13.0-0-0 b5 14.h4 ???

Ĉu vi laboras? Mi laboras en banko.

Reen al la supro