Al la enhavo

La litero "ĥ"

de guyjohnston, 2007-decembro-24

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

guyjohnston (Montri la profilon) 2007-decembro-24 19:00:45

Saluton, mi legis ke la litero "ĥ" uziĝas malpli ofte nun ol pasint-tempe, kaj oni ofte anstataŭigas ĝin per "k" en kelkaj vortoj. Kial tio okazas? Ĉu estas pro influado de kelka(j) lingvo(j) kiu(j) ne enhavas tiun sonon, ekzemple la angla?

BeRReGoN (Montri la profilon) 2007-decembro-26 07:12:29

guyjohnston:Saluton, mi legis ke la litero "ĥ" uziĝas malpli ofte nun ol pasint-tempe, kaj oni ofte anstataŭigas ĝin per "k" en kelkaj vortoj. Kial tio okazas? Ĉu estas pro influado de kelka(j) lingvo(j) kiu(j) ne enhavas tiun sonon, ekzemple la angla?
En franca, ni ne havas tiun sonon. Ankaŭ, ni prononcas la leteron "r" sen "Rrrr" tiel en hispana.

Mi ne estas certa sed mi ankaŭ pensas ĥ ne estas facila letero por azianinoj.

Matthieu (Montri la profilon) 2007-decembro-26 09:48:37

La sono “ĥ” ekzistas en la ĉina.

Sed verŝajne, ĉi tiu sono estas malofta en aliaj lingvoj, do ĝi malaperas.

sergejm (Montri la profilon) 2007-decembro-26 13:00:52

En rusa lingvo ni havas ĥ kaj ne havas h

TED110 (Montri la profilon) 2008-januaro-04 14:02:00

Germane ĥ certe ja estas ch, sed normale ĝi ne estas tre forte aŭ ni diras vere ofte "k" aŭ "ŝ"
Ekzemple Ĉinio germane signifas "China" kaj la prononco estas "Ĥina" (plej bona, sed oni verdire povas disputi), "Kina" aŭ "Ŝina".

Sed multaj da lingvoj uzas la sono "Ĥ" ankaŭ.

Tial kelkaj da germanoj uzas "Kemio" anstataŭ "Ĥemio" ...ktp. Ambaŭ estas korekta esperanto.

Lanctupo (Montri la profilon) 2008-januaro-04 15:40:06

TED110:ni diras vere ofte "k" aŭ "ŝ"
Ĉu efektive?
Ne forgesu la multegajn germanajn vortojn kun "ch", ne rigardu nur la fremdajn vortojn.
La "ch" en germanaj vortoj sonas preskaŭ senescepte kiel "ĥ".

TED110 (Montri la profilon) 2008-januaro-04 17:02:35

Lanctupo:
TED110:ni diras vere ofte "k" aŭ "ŝ"
Ĉu efektive?
Ne forgesu la multegajn germanajn vortojn kun "ch", ne rigardu nur la fremdajn vortojn.
La "ch" en germanaj vortoj sonas preskaŭ senescepte kiel "ĥ".
Ne... kie en Germanlando vi loĝas? rideto.gif

Ĉi tie en Oberpfalz la homoj ridas preskaŭ, se vi prononcas "Chemie" tiel "Ĥemi"... vi preskaŭ DEVAS diri "Kemi".
Normale mi ĉiam diras "Ĥemie" kaj tiam ĉiuj asertas ke mi estus aroganta!
Ĉi tie ekzistas tiu ĉi ŝerco:
"Oh, mein Sohn hat Chemie am Gymnasium"
Prononcu: "O, main Son hat Ĥemi am Ŝimnasium"
(O, mia filo havas kemion en la gimnazio)

Ĝi signifas ke oni estus tre aroganta. Kaj tiam vi volas diri, ke vi estus normala ĉiam, ke ch = ĥ ? rideto.gif

La sono "ĥ" germane devenas post la konsonantŝoviĝon... oni povas vidi pri la Nederlanda lingvo:
maken (nl) = machen
rijk = reich
...
sed en dialektoj ĝi ankoraŭ ekzistas.
SED:
König (reĝo) oni elparolas KOENIĤ (oficiala)

Ich en Berlino = Ik
Sachsen = [Saksen]
Chromatik = [Kromatik] (Neologismo)

Nur dialekto? Certe ja! Sed atentu: Ne ekzistas "LA ALTGERMANA LINGVO". "Altgermana lingvo" estas tiel inventaĵo kiel Esperanto mem rido.gif .

Lanctupo (Montri la profilon) 2008-januaro-04 20:22:01

TED110:kie en Germanlando vi logas?
En Bavario, kiel vi mem.
TED110:vi volas diri, ke vi estus normala
Jes. lango.gif
TED110:ĉiam, ke ch = ĥ?
Mi diris: "preskaŭ senescepte". Kaj mi diris pri germanaj vortoj, ne fremdvortoj kiel "Chemie", "Chromatik", kaj aliaj helenaj plu.

Vi pravas, antaŭ de "s", la "ch" sonas kiel "k". Jen la menciita escepto.

Nun afable diru al mi, kiamaniere ni elparolu la sekvajn kutimajn germanajn vortojn:

machen, reich (ambaŭ via vortoj), Sache, lachen, riechen, fluchen, hoch, Loch, Dach, wach, kichern, Rache, Fach, Tuch, Schicht, Schacht, schmachten, Nacht, Krach, schlecht, Recht, Knecht, Specht, Flucht, Fracht, nicht, Wicht, Dichter, Trichter, Wachtel, Becher, Zecher, Rauch, tauchen, Schlauch ... ...

Povas ni paroli ilin laŭ nia deziro, ekz. "Raŭĥ", "Raŭŝ" aŭ "Raŭk"?
Certe ne.

TED110:Ne ekzistas "LA ALTGERMANA LINGVO".
Nu certe ĝi ekzistas (eĉ Esperanto ekzistas! senkulpa.gif ). Milionoj da homoj ĝin parolas. sal.gif

TED110 (Montri la profilon) 2008-januaro-05 16:38:37

La fonetiko germane estas tiel malfacile kiel ekzemple norvege. Ĝi ekzistas tiel multaj da dialektoj, ĉar ĝi ekzistas multaj da germanparolantaj landoj, ekzemple Bayern, Preussen, Oesterreich, Sachsen kaj tiel plu. La altgermana lingvo oni kreis por kunigi la dialektoj, speciale la ortografio.

Tiam, en la 17a kaj 18a jarcentoj oni estis konvinkata, ke la saksa dialekto estus la sola, vera altgermana dialekto. Hodiaŭ ni estas ĝojega, ke ĝi ne estas realaĵo. rideto.gif Ei verbibsch noamal rido.gif

Jes ja, ĝi ekzistas ankaŭ en Germanujo la personoj, kiu vere kredas, ke ili parolas altgermane. Sed ĝi ĉiam estas "ilia persona altgermana lingvo", sed normale ne tre vera.

Normprononco signifas, ke ch = ĥ. Tiel, la eksterlandanoj lernas. Kiam ĝi estas vera, dependas, kiu oni si trovas.

ora knabo (Montri la profilon) 2008-januaro-07 18:17:12

Ĉi tio estas skribita pri la litero "ĥ" en mia libro:

... La Esperantaj konsonantoj ne prezentas specialajn malfacilaĵojn al plej multaj esperantistoj. Tamen, iom nekutima kaj malfacila por multaj estas la konsonanto Ĥ, kaj pro tio, en la moderna lingvo, oni ĝin anstataŭigas ofte per K. Tiel oni diras: teKniko, arKivo, arKeologio anstataŭ: teĤniko, arĤivo kaj arĤeologio. Kie tia procedo kreus konfuzon, oni enkondukas novan radikon: ĈINO, KORUSO anstataŭ ĤINO, ĤORO (per simpla anstataŭigo de la Ĥ per K oni ricevus KINO kaj KORO, kiuj vortoj havas alian signifon).

Reen al la supro