Al la enhavo

la prova versio de la optimuma aro da morfemoj

de SEN7759, 2014-novembro-22

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

ĉevino (Montri la profilon) 2014-novembro-24 02:23:06

vidas vandenis:Estas mirinde. Nur por kio? Jes, mi estus kontenta pri semajnaj tagoj. Nun tre komplike estas rememori kia tago estas ĵaŭdo, vendredo, mundo, lundo ktp, krome sabato.
lundo estas понедельник
mardo estas вторник
merkredo estas средa
jaŭdo estas четверг
vendredo estas пятницa
sabato estas субботa
dimanĉo estas воскресенье

SEN7759 (Montri la profilon) 2014-novembro-24 09:00:57

Altebrilas, Dankon!

Tio estas por KONCIZA BAZA lernolibro kaj sercho de normo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-novembro-30 17:46:41

Mi multe pripensis tiun problemon: Kiom da morfemoj lingvo bezonas? Kio okazas, se oni forigas unu plian morfemon, ĉu oni povas anstataŭigi ĝin per kunmetaĵo aŭ frazeto? Kiom da eblas forigi?

Bedaŭrinde la respondo ne estas matematika. La frazoj iĝos pli longaj kaj malpli bone kompreneblaj, sed oni ne povas paroli pri minimuma kvanto da morfemoj.

Mi konstatis, ke preskaŭ ĉiuj kreintoj de konstruitaj lingvoj komencis kun vortprovizon de ĉ. 1000 morfemoj, kaj poste la listo plilongiĝis. Mi supozas, ke 1000 estas optimala por la lernado, sed 2000 estus pli optimala por esprimi sin.

Sed lerni morfemojn ne sufiĉas: iuj kunmetaĵoj estas lernendaj kiel vortoj. Ekzemple "esperanto" estas plejofte lingvo, kaj malofte "iu, kiu esperas". "Vortaro" estas vorto-serĉilo, sed ne frazo. Tion oni devas parkere scii. Tamen la kunteksto povas helpi komprenon.

Mi imagis iun bazan esperanton, kiun ciu esperantisto devus lerni, por simple paroli al komencantoj. Sed pripensinte, mi konstatis ke tio devigus al la uzantoj enmemorigi unu plian econ de la radikoj: ĉu ili estas bazaj aŭ ne. Tial, tia solvo estas pli bona por skribaj tekstoj, kiam programoj povas aŭtomate averti nin pri malfacila vorto, kaj proponi pli simplajn anstataŭojn.

SEN7759 (Montri la profilon) 2014-novembro-30 18:45:18

Altebrilas:
Mi konstatis, ke preskaŭ ĉiuj kreintoj de konstruitaj lingvoj komencis kun vortprovizon de ĉ. 1000 morfemoj, kaj poste la listo plilongiĝis. Mi supozas, ke 1000 estas optimala por la lernado, sed 2000 estus pli optimala por esprimi sin.
Se la vortaro de Konciza Baza lernolibro estos 1000 morfemoj, do multe da lernantoj ne finos legi la lernolibron aŭ preferos la .

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-decembro-01 11:39:46

Ĉu pro la 850 vortoj? Eble la ĉefa signifo de tiuj vortoj estas rapide lernebla, sed mankas parolantoj kiuj konsentas limigi sin je tiu vortlisto.

Eĉ Churchill subtenis BE, sed ĝi tamen ne sukcesis.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Baza_Angla

amigueo (Montri la profilon) 2014-decembro-01 12:25:54

mi taksas tion tre utili por amuza ludo cela parafrazemigin partoprenantojn. supliga malrigidiga agemiga vortarlerten.

neniu abomenu esperante multsinoniman, oni lernu naĝi tian, plejtuje.

amigueo (Montri la profilon) 2014-decembro-01 14:42:49

"optimuma morfemlisto" povas utili al komencantoj kaj al progresantoj. dukiel? la unuaj sentos komprenatjoĝon post apenaŭaj horoj, dum dues lingvnivelo soros lude per forevito kelkcent listerojn. aŭtomata programo povus servi ambaŭ publikojn.

SEN7759 (Montri la profilon) 2014-decembro-01 17:13:15

Altebrilas:Ĉu pro la 850 vortoj? Eble la ĉefa signifo de tiuj vortoj estas rapide lernebla, sed mankas parolantoj kiuj konsentas limigi sin je tiu vortlisto.
La komencantoj scias malpli da morfemoj, ol 850 kaj
nombro da Esperantistoj estas nur 2 milionojn.

yugary (Montri la profilon) 2014-decembro-02 03:39:51

vidas vandenis:Estas mirinde. Nur por kio? Jes, mi estus kontenta pri semajnaj tagoj. Nun tre komplike estas rememori kia tago estas ĵaŭdo, vendredo, mundo, lundo ktp, krome sabato.
Nomi la semajntagojn per numeraloj estus problemo, ĉar la diversaj popoloj ne interkonsentas pri tio, kiu tago estas la unua de la semajno. En la donita listo, lundo estas rigardata kiel la unua tago, sed en multaj landoj (kaj en la Biblio), dimanĉo estas la unua tago. Kiam mi vidas kalendaron kiu montras lundon kiel la unuan tagon, mi trovas tion stranga kaj konfuziga.

nornen (Montri la profilon) 2014-decembro-02 04:28:38

SEN7759:vintro ~ malsomero (malvarmopartjaro)
Ne ĉie la somero estas varma kaj la vintro estas malvarma. La tero havas du duonglobojn. Kaj ankaŭ sur la norda duonglobo la simpla ekvacio "somero=varma; vintro=malvarma" ne ĉiam ĝustas, ekzemple inter la tropikoj.
En Gvatemalo la vintro (nov-apr) kaj la somero (maj-okt) havas la saman varmecon, tamen la vintro estas seka kaj la somero malseka.

Krom tio, via morfemaro ŝajnas al mi bonega laboro.

Reen al la supro