Al la enhavo

la prova versio de la optimuma aro da morfemoj

de SEN7759, 2014-novembro-22

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

Luib (Montri la profilon) 2015-junio-20 18:29:48

SEN7759:kaŭzo=kialo
Mi plie ŝatus:
kaŭzo = proo
kial = pro kio (tial = pro tio ; ktp)

Krome, la via ideo bonegas!
Sed eble ĝi estas troigita. Ekzemple la nombrigo de la tagoj kaj de la monatoj estas laŭ mi troe de-malproksime-prenita.

SEN7759 (Montri la profilon) 2015-junio-21 06:31:49

Luib: "Ekzemple la nombrigo de la tagoj kaj de la monatoj estas laŭ mi troe de-malproksime-prenita."

Vi verŝajne pravas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-junio-22 13:02:12

Estus prefere fari tiajn provojn pri realaj tekstoj (ekz. provante traduki ilin per bazaj radikoj) ol pri vortlistoj. Tiamaniere oni konscias pri komunikaj problemoj kiuj ne estas aperantaj kiam temas nur pri vortlistoj.

Ekzemple anstataŭante vortojn per sinonimoj, la frazo povas signifi ion tute alian.

La vino estas acida =?= la vino estas citrongusta (vidu la liston de anstataŭaĵoj)

Ju pli longa la teksto, des pli trafaj la tradukoj de la vortoj

SEN7759 (Montri la profilon) 2015-junio-22 14:20:27

Altebrilas:Estus prefere fari tiajn provojn pri realaj tekstoj (ekz. provante traduki ilin per bazaj radikoj) ol pri vortlistoj. Tiamaniere oni konscias pri komunikaj problemoj kiuj ne estas aperantaj kiam temas nur pri vortlistoj.

Ekzemple anstataŭante vortojn per sinonimoj, la frazo povas signifi ion tute alian.

La vino estas acida =?= la vino estas citrongusta (vidu la liston de anstataŭaĵoj)

Ju pli longa la teksto, des pli trafaj la tradukoj de la vortoj
1. Dankon. Ekzemple: vino ~ fruktalkoholo.
2. Tio estas por baza lernolibro!
3. Eksperimentoj jam estis. Ekzemple: A. Kerbel Esperanto per
209, 301 k 501 vortoj; Stano Marchek (la lernolibro havas 740 morfemojn); kaj multaj aliaj.

#EsperantoLives

SEN7759 (Montri la profilon) 2016-marto-11 11:29:09

Bone!

flanke (Montri la profilon) 2020-aprilo-26 06:52:32

La radikoj de ses unuaj grupoj de BRO estas sufiĉaj--nek multe,nek malmulte.Ankaŭ AdE rekomendas instrui la ses unuajn grupojn.Tute estas 900+ radikoj.

SEN7759 (Montri la profilon) 2020-aprilo-26 09:23:38

Tute estas 900 + 47 = 947 morfemoj.

flanke (Montri la profilon) 2020-aprilo-26 10:00:03

SEN7759:Tute estas 900 + 47 = 947 morfemoj.
Jes

SEN7759 (Montri la profilon) 2020-aprilo-26 11:03:51

***

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aprilo-27 10:23:34

Mi trarigardis unu el ili. Miaj impresoj: Estas impona laboro. Sed vi devos obteni konsenton de plejmulto de niaj samideanoj se vi deziras, ke ĝi iĝu iu oficiala lernolibro. Iuj bildoj povas igi ĝin maltaŭga por infanoj (kun sango, armiloj, ktp), aŭ kontraŭi iujn lokajn leĝojn. Due ĝi povas ŝajni ne politike neŭtrala. Kaj trie pri la lingvo mem, vi devas certiĝi, ke nenio estas kontraŭfundamenta, kaj ke la kunmetaĵoj, kiujn vi proponas, estas bone komprenataj. Oni vidas tion el la kroma vortlisto en la fino de la libro.
aboni - mendi; afabla - helpema : Ĉu vere sinonimoj?
adori - altepensegi: Ĉu tuj komprenebla, se vi aŭdas tiun kunmetaĵon?
beko - birdmanĝilo: Ĉu ne risko de konfuzo kun la ujeto por la grajnoj?

Reen al la supro