Al la enhavo

100a UK - Fari Esperanton tute universala

de vicentesales, 2015-julio-11

Mesaĝoj: 83

Lingvo: Esperanto

akueck (Montri la profilon) 2015-julio-13 14:11:22

robbkvasnak:
Fakte kaj finfine, neniu plu "reĝas" aŭ "regas" aŭ "reguligas" Esperanton. Esperanto estas la lingvo de siaj parolantoj kaj ili uzas ĝin laŭplaĉe.
Se estus tiel, mi ne spertus chiam denove demandojn pri tio, chu {iu lingva afero} estas ghusta au malghusta. La aperado de tiaj demandoj evidentigas, ke estas iu pli-malpli ghenerale interkonsentita normo pri Esperanto.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-julio-13 14:28:31

Sed la respekto al la decidoj dependas de la unuopaj Esperantistoj. Mi kredas ke iam iu proponis "komputero" sed plej ofte oni uzas la vorton "komputilo".
Mi ne volas batali. Mi nur observas kion okazas.

akueck (Montri la profilon) 2015-julio-13 14:29:54

vicentesales:
Ĉiutage, dum la lastaj du jaroj kiun mi esperantiĝis, mi legas senmodelajn tekstojn: kelkfoje kun X kelkfoje kun H. Tiuj skribantoj tute defendas la ĉapelitajn literojn, sed ne uzas ilin. Tio estas sensencaĵo.
Esperanto ne ŝanĝos, nur ĝia grafika reprezentado.
Tio, ke iu uzas la Fundamentan anstatauan skribsistemon (ch, gh, hh, jh, sh, u), devas esti launorme komprenata de la leganto, nome jene: La skribinto prezentas la tekston tiel, kiel ghi povas esti senpere signon post signo esti presata de presejo sen la kromsignaj literoj konforme al la Fundamentaj specifoj. La lingvaj reguloj per si mem ne malpermesas prezenti tekston tiel. Iom analoge statas pri tio, prezenti la Esperanto-tekston per ikskodo, stenografio, morso, brajlo k. s. Mi ankorau ne komprenis, kian problemon vi havas au vidas tiurilate.

akueck (Montri la profilon) 2015-julio-13 14:43:29

robbkvasnak:Sed la respekto al la decidoj dependas de la unuopaj Esperantistoj. Mi kredas ke iam iu proponis "komputero" sed plej ofte oni uzas la vorton "komputilo".
Se oni posedas la normon, tiu afero estas facile klarigebla kaj rezultigos al oni, ke ambau esprimoj estas ghusta Esperanto:

"Komput'i" estas oficialigita radiko:
"Plenumi algoritmon au programon, precipe per automata rimedo (komputilo). (La gramatika objekto, se ghi cheestas, indikas celatan rezulton: komputi la paskodatojn.) komput/il/o. Mashino por automata komputado ..." (fonto).

"Komputer'" en la signifo de "komput'il'" ne estas formo nova al iu Fundamenta/oficialigita unuradikajho, sed internacia vorto uzebla lau Regulo 15.

Precipe se oni diskutas pri ghusta au malghusta Esperanto, estas ege oportune, posedi ghian normon. Ekzemple mi tute ne diskutas pri basbalo, char mi konas neniom pri ghiaj reguloj.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-13 17:10:44

vicentesales:Lakiro,
Ĉiutage, dum la lastaj du jaroj kiun mi esperantiĝis, mi legas senmodelajn tekstojn: kelkfoje kun X kelkfoje kun H. Tiuj skribantoj tute defendas la ĉapelitajn literojn, sed ne uzas ilin. Tio estas sensencaĵo.
Mi uzas tekkomputilon (faldkomputilon) kaj ĝian kutiman latinan klavaron kun Esperantaj signoj - Q-Ŝ, W-Ĝ, X-Ĉ, {-Ĵ, }-Ĥ, Y-Ŭ.
Se vi povas trovi agordojn de la operaciumo, do facile elektos Esperanto-klavaron, aŭ trovos en interreto eksteran programon. Al tiuj anstataŭaj butonoj mi kutimiĝis tuj.

En tabulkomputiloj kaj android-poŝtelefonoj la problemo forestas tute.

Nur pigruloj aldonas H kaj X. ridulo.gif

akueck (Montri la profilon) 2015-julio-13 19:20:41

Lakiro:
Nur pigruloj aldonas H kaj X. ridulo.gif
Ne chiuj kapablas au emas agordi aparatojn lau tio, ke la uzado je kromsignaj literoj estas senproblema. Iu diris al mi, ke lia leg-aparato por bitlibroj ech ne subtenas la entajpadon je la kromsignaj literoj de Esperanto. Do ne chiam temas pri "pigruloj".

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-julio-13 19:42:13

Mi uzis la vorton "komputilo" nur kiel ekzemplon. Certe oni povas trovi aliajn ekzemplojn. La Esperantistaro parolos/skribos kiel ĝi volas. Same la fancoj daŭre uzos la vortojn kiojn ili volas eĉ se la "Akademio de la Franca Lingvo" proponas aliajn vortojn. En la angla oni daŭre diras al ni ne meti adverbon en infinativojn sed tio fariĝas. Vere pridiskuti ŝanĝojn al Esperanto estas malŝparo de tempo ĉar la aro de parolantoj/skribantoj faros laŭplaĉe. Alia ekzemplo estas la landnomoj kun -ujo kaj -io. UEA nur uzas -ujo sed multaj homoj skribas -io. Kaj - ĉu Esperanto mortis por tio? Ne. Ĝi ankoraŭ ekzistas. La litero "ĥ" uziĝas aŭ ne uziĝas - "ĥoro' kaj "koruso". Uf! Vere....

akueck (Montri la profilon) 2015-julio-13 20:06:44

robbkvasnak:La Esperantistaro parolos/skribos kiel ĝi volas.
Chu? Multaj demandas, chu tiu au alia vorto estas ghusta. Vidu la demandojn en la Konsultejo.

robbkvasnak:Same la fancoj daŭre uzos la vortojn kiojn ili volas eĉ se la "Akademio de la Franca Lingvo" proponas aliajn vortojn. En la angla oni daŭre diras al ni ne meti adverbon en infinativojn sed tio fariĝas.
La franca kaj angla ne estas planlingvoj. En ne-planlingvoj decidas "la uzo" pri ghusteco au malghusteco. En planlingvo, kiel Esperanto, decidas interkonsentita normo.

robbkvasnak:Alia ekzemplo estas la landnomoj kun -ujo kaj -io. UEA nur uzas -ujo ...
Ne. En la jarlibroj de UEA ekde almenau 2003 estas uzata nur "-i'" en okazoj, en kiuj "-uj'" eblas.

robbkvasnak:sed multaj homoj skribas -io. Kaj - ĉu Esperanto mortis por tio? Ne.
Via ekzemplo ne taugas, char landnoma "-i'" anstatau "-uj'" estas sankciita, do ghusta Esperanto. Vi do kontrastigas ghustan Esperanton al ghusta Esperanto.

robbkvasnak:La litero "ĥ" uziĝas aŭ ne uziĝas - "ĥoro' kaj "koruso"
Nu, "korus'" sinonima al "hhor'" estas formo nova kaj postulas oficialan aprobon. Ghis tiam temas pri malghusta Esperanto.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-13 20:26:24

Provu, ekzemple tiun ĉi virtualan klavaron por multaj lingvoj kaj Esperanto

Skribu, kopiu tekston kaj insertu ĝin en retejajn mesaĝojn. ridulo.gif Klaku dekomence la butonon "Клавиатура ПК".

Rujo (Montri la profilon) 2015-julio-13 21:00:37

robbkvasnak:Sed la respekto al la decidoj dependas de la unuopaj Esperantistoj. Mi kredas ke iam iu proponis "komputero" sed plej ofte oni uzas la vorton "komputilo".
Mi ne volas batali. Mi nur observas kion okazas.
Eble pro du kialoj la vorto "komputero" ne prosperis: Unue, ĝi estas pura anglismo; due, la finaĵo "er" ŝajnigas la sufikson "er".

Reen al la supro