Al la enhavo

100a UK - Fari Esperanton tute universala

de vicentesales, 2015-julio-11

Mesaĝoj: 83

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2015-julio-16 09:19:30

Tangi:
novatago:MALBELEGAĴO!!
Popoloj gxermanaj kaj slavaj uzas J por sono de Y cxar ili havas la fonemojn por tio litero; sed Esperanto havas nur 5 vokalojn: do ni ne devas uzi la monstran literon J por la sono kio estas tiel ofta en nia lingvo.
Unue, mi rajtas opinii ion kiel malbelan eĉ se estus mi la sola en la mondo, kiu opinias tiel ĉar beleco estas afero de vidpunkto. Due, tial via ekspliko havas nenian sencon.

Ĝis, Novatago.

Tangi (Montri la profilon) 2015-julio-16 09:20:36

novatago:h-sistemo kaj x-sistemo.
Tiuj sistemoj estas --- solvo de l' problemo fundamenta. La lingvo devastated havi nur unu alfabeton, oportunan kaj universalan.

Admin: fivortoj ne estas permesitaj en la forumoj

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-16 09:39:09

Tangi:
novatago:h-sistemo kaj x-sistemo.
Tiuj sistemoj estas feka solvo de l' problemo fundamenta. La lingvo devas havi nur unu alfabeton, oportunan kaj universalan.
Tiu ĉi rekomendo taŭgos post kiam sur la Tero restos unu lingvo.

novatago (Montri la profilon) 2015-julio-16 09:49:12

Lakiro:
Tangi:
novatago:h-sistemo kaj x-sistemo.
Tiuj sistemoj estas feka solvo de l' problemo fundamenta. La lingvo devas havi nur unu alfabeton, oportunan kaj universalan.
Tiu ĉi rekomendo taŭgos post kiam sur la Tero restos unu lingvo.
Fakte, eĉ tiam kaj jam akceptita alfabeto tia, estos homoj, kiuj plendos pri tiu alfabeto.

Ĝis, Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2015-julio-16 09:51:07

externalImage.png

novatago (Montri la profilon) 2015-julio-16 09:53:33

Tangi:
novatago:h-sistemo kaj x-sistemo.
Tiuj sistemoj estas feka solvo de l' problemo fundamenta. La lingvo devas havi nur unu alfabeton, oportunan kaj universalan.
La angla lingvo mem kaj ĉiu alia lingvo pruvas, ke tia alfabeto ne estas la angla alfabeto.

Ĝis, Novatago.

Tangi (Montri la profilon) 2015-julio-16 10:23:11

Lakiro:Tiu ĉi rekomendo taŭgos post kiam sur la Tero restos unu lingvo.
Esperanto igxas esti la komuna lingvo, ne lingvo fremda al cxiuj. La alfabeto latina estas nia komuna scribo, la plej tauga al cxiuj.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-julio-16 12:56:29

Tangi:
Kirilo81:ĉu la aldonaj literoj de la franca, germana, slavaj lingvoj ktp. estas malpli "idiotaj" ol la Esperantaj?
Ci tiuj nacioj havas populojn kaj registarojn por subteni tiujn literojn. Esperanto havas nenian. Adaptigxi al modernaj kulturaj kaj teknikaj realajxoj estas certe malpli idiote ol postuli la mondon fari tion.
Sed kial oni adaptu? Mi senprobleme tajpas la aldonajn literojn, pli facile ol la polajn, tute sen ia registara subteno. Mi bone memoras Interreton antaŭ 15 jaroj, la teĥnikaj problemoj pro la supersignoj efektive malaperas anstataŭ pligrandiĝi.

Tangi:
uzi nur tiujn 26 literojn, kvankam oni havas 44 fonemojn?!
Esperanto ne havas 44 fonemoj, do ne cxeestas ian kauzon uzi kiom ajn pli multe leterojn ol 26 normaj.
La angla havas 44 fonemojn kaj nur 26 literojn; Esperanto havas 28 fonemojn kaj 28 literojn. Demandu ajnan lingviston, kiu sistemo estas preferinda.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-16 16:08:16

Tangi:
Lakiro:Tiu ĉi rekomendo taŭgos post kiam sur la Tero restos unu lingvo.
Esperanto igxas esti la komuna lingvo, ne lingvo fremda al cxiuj. La alfabeto latina estas nia komuna scribo, la plej tauga al cxiuj.
Esperanto uzas simplan principon: unu fonemo - unu litero.
Dum senkomputila periodo de nia vivo multaj tipografiaj presejoj eldonadis multajn e-librojn, ni senprobleme skribis e-leterojn kaj ĉiuj estis kontentaj. ridulo.gif
Sed venis la tempo de la komputiloj...
Aperis grandega klavara problemo kaj problemaj homoj kiuj ne povas uzi komputilon. Latina alfabeto... Bonega alfabeto...
Kial ne cirila alfabeto, kiu preskaŭ koincidas kun la esperanta? Kiu decidis nomi latinan alfabeton normo? Ĉu vin kontentigas fonemoj sh, ch, ts, dj?
En rusa lingvo estas 33 literoj, kies alfabeto estas pli plena, ol la latina. Proponu uzi rusan alfabeton. ridulo.gif
En la rusa estas literoj Ĉ-Ч, Ŝ-Ш, Ĥ-Х, Ĵ-Ж. ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-julio-16 16:52:19

Kirilo81:
La angla havas 44 fonemojn kaj nur 26 literojn; Esperanto havas 28 fonemojn kaj 28 literojn. Demandu ajnan lingviston, kiu sistemo estas preferinda.
Cetere, George Bernard Shaw proponis reformalfabeton de la angla. Vidu:
https://en.wikipedia.org/wiki/Shavian_alphabet
https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cava_alfabeto

Reen al la supro