Al la enhavo

kiel oni diras la anglan frazon 'database-driven website' esperante?

de bluephoenix, 2008-februaro-10

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

leonarde (Montri la profilon) 2008-februaro-13 16:44:51

so9q:
Mi dirus:
Datumbazpovigita retejo.
aŭ: Retejo funkciigita per datumbazo.
Kio estas la problemo kun "datumbase pelata retejo"?

horsto (Montri la profilon) 2008-februaro-13 16:47:08

leonarde:
La fonto, kiuj vi citis, ŝajnas aporti la uzon de la dividstreko. Ĝi ne aportas vian argumenton. Kial vi poŝtis la fonton?
Mi ne konas la vorton aporti, ĉu vi volis diri apogi? Se estas tiel tiam vi pravas. Krome datumbazpovigita estas terura vorto, laŭ mia opinio. Al mi plej plaĉas la propono de sergejm: Retejo funkciigata de datumbazo.

leonarde (Montri la profilon) 2008-februaro-13 17:20:19

horsto:
Mi ne konas la vorton aporti, ĉu vi volis diri apogi? Se estas tiel tiam vi pravas. Krome datumbazpovigita estas terura vorto, laŭ mia opinio. Al mi plej plaĉas la propono de sergejm: Retejo funkciigata de datumbazo.
Jes, mi volis diri "apogi." Bonan korektadon.

leonarde (Montri la profilon) 2008-februaro-13 20:56:56

so9q:
Retejo funkciigita per datumbazo.
Mi preferas ĉi tiun.

mnlg (Montri la profilon) 2008-februaro-13 23:08:26

En la itala oni fakte foje parolas pri "retejo apogita al datumbazo". Datumbazo ne donas povon, nek pelon, sed rimedojn.

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-14 05:37:39

Retejo apogata per datumbazo.

"apogita" signifus ke oni uzis datumbazon por krei la retejon, kaj nun ĝi enhavas neŝanĝatajn paĝojn. La prepozicio devas esti "per", ne "al" kaj ne "de". Datumbazo ne estas viva.

mnlg (Montri la profilon) 2008-februaro-14 09:20:02

Mi sincere ne komprenas vian rimarkon.

Se mi estas apogita al muro, muro ne vivas ridulo.gif

Uzo de vorto "apogita" signifas ke iu apogis ion. (pasiva formo). Tio estas ĉio. Mi ne vidas informon pri kiu kreis kiun.

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-14 09:45:00

mnlg:Mi sincere ne komprenas vian rimarkon.

Se mi estas apogita al muro, muro ne vivas ridulo.gif

Uzo de vorto "apogita" signifas ke iu apogis ion. (pasiva formo). Tio estas ĉio. Mi ne vidas informon pri kiu kreis kiun.
Vi mem apogis vin al la muro, kaj la muro ne estas ilo.
La retejon apogis programisto PER la datumbazo. La datumbazo ne estas muro, eĉ se la komputilo kun la retejo estas apogita al la komputilo kun la datumbazo, tio estas alia apogo.
Nu, se oni ne plu bezonas apogon de la programisto, oni povas uzi vorton "apogita".

Ankoraŭ oni povas diri:
Retejo ligita kun datumbazo.

mnlg (Montri la profilon) 2008-februaro-14 10:43:00

sergejm:La retejon apogis programisto PER la datumbazo.
"apogi" signifas "subteni" aŭ "surmeti". Oni apogas libron sur la tablo; oni apogas vian tezon. Tiusence, oni povus diri ke retejo apogiĝas al datumbazo, t.e. ĝi "uzas" ĝin kiel rimedon kaj subtenon. Tamen, mi konsideras ĝin italismo kaj mi certe favorus aliajn esprimojn. Mi simple volis montri kroman.

so9q (Montri la profilon) 2008-februaro-15 11:16:34

sergejm:Retejo apogata per datumbazo.

"apogita" signifus ke oni uzis datumbazon por krei la retejon, kaj nun ĝi enhavas neŝanĝatajn paĝojn. La prepozicio devas esti "per", ne "al" kaj ne "de". Datumbazo ne estas viva.
Kio estas la fonto de tiu konstato?

Reen al la supro