Al la enhavo

Kiu ŝaltilo regas la ampolo?

de Miland, 2008-marto-05

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-05 11:41:31

Estas ampolo en superŝtupara ĉambro regita de unu el du (2) ŝaltiloj en subŝtupara ĉambro. Blindulo scivolas kiu ŝaltilo regas la ampolo, sed li povas viziti la ĉambron nur unufoje. Kion li devas fari? (Li ne pretas meti la fingron en la elektra ingo).

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-05 11:56:35

Li ŝaltas la unuan ŝaltilon, atendas 10 minutojn, vizitas la ĉambron kaj tuŝas la ampolon. Se ĝi varmas, la unua ŝaltilo estis la ĝusta.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-05 13:12:44

Gratulon! Evidente tio estis tro facila. Do, jen io malpli facila..

Supozu nun ke estas kvar (4) ŝaltiloj en la subŝtupara ĉambro, kaj vi (ne blinda, kompreneble) scivolas kiu ŝaltilo regas la ampolo, sed denove vi povas viziti la ĉambron nur unufoje. Sen vizito vi ne povas ekscii ion ajn pri la ĉambron. Kion fari nun? (Vi ankaŭ ne metos la fingron en la elektra ingo).

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-05 13:30:58

Mi ne tuŝas la unuan ŝaltilon.

Mi ŝaltas la duan kaj la trian, atendas dek minutojn, kaj elŝaltas la duan.

mi ŝaltas la kvaran.

Poste, mi iras al la ĉambro.

STATO DE AMPOLO == ĜUSTA ŜALTILO
luma/malvarma kvara
luma/varma tria
malluma/varma dua
malluma/malvarma unua

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-05 13:42:54

Gratulon! Precipe se vi ne vidis ion similan antaŭe. Ĉu?

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-05 13:44:15

Mi ja, sed antaŭ multaj jaroj. Mi devis rekonstrui la solvon.

Reen al la supro