Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

de LiamBeaman, 2016-majo-23

Mesaĝoj: 664

Lingvo: Esperanto

LiamBeaman (Montri la profilon) 2016-majo-23 04:49:29

Jen eta ludo kiun mi kreis. La ludo estas simpla.

Iu pensas de loko (urbo) ie en la mondo.

Tiu homo donas kelkajn aludojn al la respondantoj.

La respondantoj provas diveni kiu urbo ĝi estas, per "Jes aŭ ne" demandoj (demandoj kiuj facile respondeblas per nur la vortoj jes kaj ne).

La ulo kiu finfine divenas la urbon ĝuste, pensas de nova urbo kaj la ludo ripetas.

Jen ekzemplo:

La aludoj: "Mi pensas de urbo.
Ĝi estas en la orienta hemisfero.
Ĝi estas en lando kiu parolas tonan lingvon.
Ĝi havas marbordon."

Respondanto: "Ĉu la urbo estas Ŝanhajo?"
"Ne."
"Ĉu ĝi estas en Ĉinio?"
"Jes."
"Ĉu Pekino?"
"Jes! Vi pravas! Nun via vico!"

Jen la unua vico:

Mi pensas de urbo...
Ĝi estas en la Okcidenta Hemisfero.
Ĝi ne estas en Usono. Ĝi ne estas en Nord-Ameriko.
Ĝi estas la ĉefurbo de sia lando.

Kio ĝi estas?

Rachaelz (Montri la profilon) 2016-majo-23 05:23:22

Ĉu ĝi estas en Sud-Ameriko?

Серёга (Montri la profilon) 2016-majo-23 08:01:06

Braziljo? (ĉefurbo)

LiamBeaman (Montri la profilon) 2016-majo-23 15:17:48

Rachaelz:Ĉu ĝi estas en Sud-Ameriko?
Jes, ĝi estas en Sud-Ameriko.

Серёга, ne, la urbo ne estas en Brasilo.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-majo-23 16:04:07

Bonaero (Argentino)

Серёга (Montri la profilon) 2016-majo-23 18:07:10

Santiago de Chile

LiamBeaman (Montri la profilon) 2016-majo-23 18:40:42

Vinisus kaj Серёга, ne kaj ne. Ambaŭ tro sude.

Серёга (Montri la profilon) 2016-majo-23 19:30:19

Karakaso

dobri (Montri la profilon) 2016-majo-24 08:19:10

Ĉu ĝi troviĝas ankaŭ en suda hemisfero?
Parenteze Pekino ne troviĝas sur marbordo.

LiamBeaman (Montri la profilon) 2016-majo-24 18:45:56

dobri:Ĉu ĝi troviĝas ankaŭ en suda hemisfero?
Parenteze Pekino ne troviĝas sur marbordo.
Pekino estas en la norda hemisfero, sed ankaux la orienta hemisfero... mia urbo estas en la okcidenta hemisfero kaj la suda hemisfero...

Серёга, ne, tro norde... Ankaux Karakaso estas en la norda hemisfero.

Reen al la supro