Al la enhavo

2 kaj 3, pli

de Miland, 2008-marto-19

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-19 14:46:34

Metu nenumeran matematikan simbolon aŭ simbolojn (ne pli ol du, kaj strikte vi bezonas nur unu) inter 2 kaj 3, por ke la rezulto estu

(a) inter 3 kaj 4.

(b) inter 4 kaj 5.

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-19 15:21:04

Miland:Metu matematikan nenumeran simbolon aŭ simbolojn inter nombroj 2 kaj 3, por ke la rezulto estu
(a) inter 3 kaj 4.
"+e^," => 2 + e ^ ,3 proksimume egalas 3,3498588
Simile:
"+π^," => 2 + π ^ ,3 proksimume egalas 3,409759279

Mi akordas, ke ambaŭ estas lamaj, kaj ke uzante kvar simbolojn (strikte tri simbolojn, ĉar "^" mi nur uzis pro tio, ke malfacilas ĉiforume superigi ciferon por indiki ties potenceco), uzante tri aŭ kvar simbolojn, mi do diris, ambaŭ miaj solvoj ankaŭ pekas per trolongeco. Mi ĝoje vidos aliajn forumanojn submeti pli bonajn kaj taŭgajn solvojn.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-19 15:31:02

Filu:Mi akordas, ke ambaŭ estas lamaj, kaj ke uzante kvar simbolojn ..
Tamen vi trovis solvon, do mi gratulas vin.

Nun .. provu la problemon uzante nur unu, maksimume (se necese) du simbolojn! Mi ĵus reviziis la problemon.

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-19 15:51:37

Miland:Metu nenumeran matematikan simbolon aŭ simbolojn (ne pli ol du, kaj strikte vi bezonas nur unu) inter 2 kaj 3, por ke la rezulto estu
(a) inter 3 kaj 4.
^√ => 2^√3 proksimume egalas 3,32

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-19 15:57:39

Filu:^√ => 2^√3 proksimume egalas 3,32
Vi trovis eblan solvon por (a), do gratulon! Tamen estas eĉ pli simpla metodo, aplikebla ankaŭ al parto (b).

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-24 14:31:38

Miland:Metu nenumeran matematikan simbolon aŭ simbolojn (ne pli ol du, kaj strikte vi bezonas nur unu) inter 2 kaj 3,
(b) inter 4 kaj 5.
Ĵus denove leginte la alian fadenon pri 2 kaj 3, mi vidis mesaĝon el... ja VI! , en kiu la skribanto interŝanĝas la du ciferojn, argumente ke nenie estis menciita, ke devis ili esti laŭ la proponita ordo.

Ankaŭ mi tiel ludu lango.gif

(b) 3√2≈4,24

Permuse elektu la flavan tekston por ĝin facile legi.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-24 16:19:37

Filu:
(b) 3√2≈4,24
Gratulon! Kaj sendube vi jam scias ke
2√3 = 3.46, la respondo al (a).

(Parenteze blua estas pli legebla ol flava)

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-24 17:55:41

Miland:(Parenteze blua estas pli legebla ol flava)
Pro tio mi elektis flavan (tiamaniere aliaj povos pripensi pri la problemo kaj memdecidi, ĉu ili deziras tuj scii la respondon aŭ trovi ĝin antaŭ ol kompari siajn kun la miajn...)

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-24 19:40:14

Aldoninte operaciilojn kaj matematikajn simbolojn inter 2 kaj 3 (konstantoj ne estas akcepteblaj ĉilude, tial pion kaj similaĵojn oni ne uzu), faru tiel, ke via respondo estas tiel malgranda, kiel eblas, sed samtempe pli granda ol 1.
(a) 23-orde
(b) 32-orde

Ekzemploj:
(a) 2 x √,3 ≈ 1,0954
(b) 3 E 2 = 300 —> mi ne por ambaŭ ekzemploj rompu mian kapon lango.gif Facile malpliigeblan valoron mi proponas senrimorse.

Reen al la supro