Al la enhavo

La 33a PSI 10-a de aprilo 2017 ĝis 17-a de aprilo 2017 Essen

de Tram_Amiko, 2016-novembro-21

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2016-novembro-21 21:44:00

Cu vi konas la PSI?
La PSI estas la Printempa Semajno Internacia. Ĝi estas la granda internacia renkontiĝo por la tuta familio.
Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio.
2017 la Psi estos en Essen-Kettwig.
Essen-Kettwig estas urboparto de Essen en la Ruhr-Regiono.
Nian gastejo, la Jugendgästehaus St. Altfrid, estas moderna konstruaĵo kun komfortaj ĉambroj kaj helaj salonoj.
http://altfrid.de/
Vi trovas pli informadojn tie: https://psi.esperanto.de/2017/

La fotoj montras...
la enirejo-domon de la gastejo.
externalImage.png

la kapelon de la gastejo.
externalImage.png

la stacion de rapida fervojo (S-Bahn) Essen-Kettwig Stausee.
externalImage.png

la bushaltejon "Essen-Kettwig Laupendahler Höhe" proksime de la gastejo (5 minutoj piedvojo).
externalImage.png

la belan vidon sur piediro proksime al la domo.
externalImage.png

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-marto-11 23:39:28

Johnny M. venos al la PSI!

Johnny M. estas farma kantisto. Li cantas multe kantoj en esperanta lingvo!
https://www.youtube.com/watch?v=8oabK1iuGPg
La PSI estas la Printempa Semajno Internacia. Ĝi estas la granda internacia renkontiĝo por la tuta familio.
Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio.
2017 la Psi estos in Essen-Kettwig.
La 33a PSI estos de 10-a de aprilo 2017 ĝis 17-a de aprilo 2017

Ĉi tie vi povas aliĝi:
https://psi.esperanto.de/2017/

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-marto-23 20:34:57

Venu al PSI!
Ankoraŭ estas kelkaj malmultaj liberaj ĉambroj!

Ĉi tie vi povas aliĝi:
https://psi.esperanto.de/2017/

Kaj vidu ĉi tie du vidindajn aferojn de Essen:
externalImage.png

externalImage.png

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-25 05:08:13

Tram_Amiko:2017 la Psi estos in Essen-Kettwig.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-marto-27 19:56:46

Grown:
Tram_Amiko:2017 la Psi estos in Essen-Kettwig.
La PSI 2017 estos en Essen-Kettwig. Ĉu vi venos al la PSI?

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-28 07:19:40

Opiniante ke tio estas ia invito, dankon, Sinjoro. Nekunlabore, mi tiukaze ne diru kie mi estos. Mi ne volas amarigi vin, sed kiel vi scias, min minacis afiĉanto. Ekzemple, li diskutigis la koncepton pri boteti min tra la strato al ambaŭ direktoj en fadeno kiu ne aferkoncernis botetadon, la straton, nek ambaŭ direktojn. Li ankaŭ diris ke mi estu en prizono ĉar mi estis indiferenta.

Kaj vi, Sinjoro? Ĉu vi volas diri kie vi estos?

Tram_Amiko:
Grown:
Tram_Amiko:2017 la Psi estos in Essen-Kettwig.
La PSI 2017 estos en Essen-Kettwig. Ĉu vi venos al la PSI?

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-marto-28 22:55:12

Grown:
Kaj vi, Sinjoro? Ĉu vi volas diri kie vi estos?

Tram_Amiko:
Grown:
Tram_Amiko:2017 la Psi estos in Essen-Kettwig.
La PSI 2017 estos en Essen-Kettwig. Ĉu vi venos al la PSI?
Ĉu ne estas facile, deveni, kie mi estos?

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-29 04:59:43

Ne, ne estas facile deveni kie vi estos.

Jasmin_Veles (Montri la profilon) 2017-aprilo-12 08:20:33

Bonvenon! Dankon pro la informoj! Mi ŝatus iel ĉeesti tiun kunvenon.

Reen al la supro