Al la enhavo

adjektivo aŭ adverbo?

de qtl, 2017-aprilo-26

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

qtl (Montri la profilon) 2017-aprilo-26 10:01:46

Saluton al samlingvanoj!

1. Multe da vortoj estas necesa por klarigo pri tio.
2. Multe da vortoj estas necesaj por klarigo pri tio.
2. Multe da vortoj estas necese por klarigo pri tio.

Kiu el tri estas ĝusta? Aŭ alia?

Antaŭdankon

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-26 11:38:11

qtl:Saluton al samlingvanoj!

1. Multe da vortoj estas necesa por klarigo pri tio.
2. Multe da vortoj estas necesaj por klarigo pri tio.
2. Multe da vortoj estas necese por klarigo pri tio.

Kiu el tri estas ĝusta? Aŭ alia?

Antaŭdankon
Mi opinias ke tio ne estas importanta, sed mi uzas la unuaĵon.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-aprilo-26 12:03:08

En la Plena Manlibro de Gramatiko de Bertil Wennergren vi trovas rilatan kontribuon (kiu montras, ke kelkfoje la elekto de la plej bona gramatika formo estas ne simpla afero):

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/kvantaj_vortoj/...

"
A-vorta priskribo de kvanta E-vorto

Kiam kvanta E-vorto + da-esprimo havas priskribon, oni normale rilatigas la priskribon al la da-esprimo, kvankam ĝi ne estas ĉefvorto:

Multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi [= la birdo].

Multe estas ĉefvorto de la frazparto multe da larmoj. Gramatike do ploritaj rilatas al multe, kaj devus teorie fariĝi E-vorto: plorite. Sed laŭsence ĝi rilatas al larmoj, kaj tial fariĝas A-vorto.

Multe da akvo estis verŝita sur ĝin.

Ĉi tie verŝita sekvas akvo laŭ la senco, anstataŭ multe laŭ la gramatiko.

Ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj.

Iaj devus rilati al la ĉefvorto kelke, sed oni tamen rilatigas ĝin al semajnoj.

Multe da arto kaj penoj estis eluzita.

Eluzita estas eble ia kompromisa formo, kiu havas A-finaĵon pro arto kaj penoj, sed kiu ne havas J-finaĵon pro multe (kiu estas iel unu-nombra, = multo).

Se mankas da-esprimo, oni povas rilatigi la priskribon nur al la E-vorto, kaj konsekvence oni devas uzi E-formon: Multe estis plorite. Multe estis verŝite. (Kompreneble oni ankaŭ povas diri: Multo estis plorita. Multo estis verŝita.)
"

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-26 15:40:05

thyrolf:En la Plena Manlibro de Gramatiko de Bertil Wennergren vi trovas rilatan kontribuon (kiu montras, ke kelkfoje la elekto de la plej bona gramatika formo estas ne simpla afero):

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/kvantaj_vortoj/...

"
A-vorta priskribo de kvanta E-vorto

Kiam kvanta E-vorto + da-esprimo havas priskribon, oni normale rilatigas la priskribon al la da-esprimo, kvankam ĝi ne estas ĉefvorto:

Multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi [= la birdo].

Multe estas ĉefvorto de la frazparto multe da larmoj. Gramatike do ploritaj rilatas al multe, kaj devus teorie fariĝi E-vorto: plorite. Sed laŭsence ĝi rilatas al larmoj, kaj tial fariĝas A-vorto.

Multe da akvo estis verŝita sur ĝin.

Ĉi tie verŝita sekvas akvo laŭ la senco, anstataŭ multe laŭ la gramatiko.

Ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj.

Iaj devus rilati al la ĉefvorto kelke, sed oni tamen rilatigas ĝin al semajnoj.

Multe da arto kaj penoj estis eluzita.

Eluzita estas eble ia kompromisa formo, kiu havas A-finaĵon pro arto kaj penoj, sed kiu ne havas J-finaĵon pro multe (kiu estas iel unu-nombra, = multo).

Se mankas da-esprimo, oni povas rilatigi la priskribon nur al la E-vorto, kaj konsekvence oni devas uzi E-formon: Multe estis plorite. Multe estis verŝite. (Kompreneble oni ankaŭ povas diri: Multo estis plorita. Multo estis verŝita.)
"
Bertilo. Anstataŭ Bertil.

qtl (Montri la profilon) 2017-aprilo-26 23:55:57

thyrolf:A-vorta priskribo de kvanta E-vorto

Kiam kvanta E-vorto + da-esprimo havas priskribon, oni normale rilatigas la priskribon al la da-esprimo, kvankam ĝi ne estas ĉefvorto:

Multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi [= la birdo].
Dankon al thyrolf

Se temas pri mia demando, "2. Multe da vortoj estas necesaj por klarigo pri tio." estas taŭga, ĉu ne? Danke al vi mi ekkomprenis tion, ke kvankam 'multe' estas ĉefvorto laŭ teorio sed laŭsence 'necesaj' rilatas al 'voroj'.

Sed al mi ŝajnas iom strange ke ne multe sed kelke da eksterteoriaj esprimoj estas ankoraŭ uzataj aŭdaceme. Ha ha!

Dankon!

qtl (Montri la profilon) 2017-aprilo-27 00:29:22

Al Grown

Grown:Mi opinias ke tio ne estas importanta, sed mi uzas la unuaĵon.
Mi tute ne povas kompreni vian opinion.

importanta: kion importi?; importi = Venigi, enporti en landon komercaĵojn aŭ aliajn aĵojn el eksterlando
unuaĵo: kio estas tio?; unuaĵo = Io, konsistanta el nur unu peco

Grown:Bertilo. Anstataŭ Bertil.
Mi jam de antaŭe konas PMEG. Ne temas pri nomo de aŭtoro de PMEG.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-aprilo-28 09:11:57

https://eo.wikipedia.org/wiki/Bertilo_Wennergren

Li estas la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li verkis ankaŭ lernolibrojn de Esperanto por svedoj.

qtl (Montri la profilon) 2017-aprilo-28 09:50:06

thyrolf:https://eo.wikipedia.org/wiki/Bertilo_Wennergren

Li estas la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li verkis ankaŭ lernolibrojn de Esperanto por svedoj.
Dankon pro via sciigo pri PMEG kaj la aŭtoro. De tempo al tempo mi serĉas rilataĵn artikolojn al mia demando en retpaĝaro de PMEG sed ĉi okaze bedaŭrinde mi ne trovis ĝustan artikolon.

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-28 11:45:44

qtl:Al Grown

Grown:Mi opinias ke tio ne estas importanta, sed mi uzas la unuaĵon.
Mi tute ne povas kompreni vian opinion.

importanta: kion importi?; importi = Venigi, enporti en landon komercaĵojn aŭ aliajn aĵojn el eksterlando
unuaĵo: kio estas tio?; unuaĵo = Io, konsistanta el nur unu peco

Grown:Bertilo. Anstataŭ Bertil.
Mi jam de antaŭe konas PMEG. Ne temas pri nomo de aŭtoro de PMEG.
Prave. Mi devis diri "grava", sed mi uzis "importanta" ĉar "grava" ankaŭ signifas "diskutinda".

sergejm (Montri la profilon) 2017-aprilo-28 17:54:26

Grown:Prave. Mi devis diri "grava", sed mi uzis "importanta" ĉar "grava" ankaŭ signifas "diskutinda".
Fakte vi simple aldonis -a al angla "important", pensante nek pri tio ke vi ricevas patricipon de verbo "importi", nek pri signifoj de "grava", kies dua signifo laŭ PIV estas "serioza", pri "diskutinda" ne temas.
Anstataŭ "unuaĵo" vi devus uzi "unuAaĵo". Komparu "unuvice" kaj "unuavice".

Reen al la supro