Al la enhavo

Uzado de verboj en la Kurso

de kachumator, 2017-septembro-27

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

kachumator (Montri la profilon) 2017-septembro-27 23:13:38

En la Kurso oni uzas "ŝati" por tia frazoj, kiel "Filipo ŝatus manĝi morgaŭ", "Ĉu vi ŝatas iri tien?" kaj tiel plu. Sed ĉu tiu estas vere? Ĉu uzi verbon "voli" ne estas pli vere?
Tia uzado de "ŝati" (like) estas vera nur en angla lingvo, ĉu ne?

kachumator (Montri la profilon) 2017-septembro-27 23:24:08

La mesaĝo estas kaŝita.

Metsis (Montri la profilon) 2017-novembro-21 11:03:27

Ambaŭ konvenas, sed ili havas iomete malsimilan nuancon.

Ŝati + infinitivo signifas, ke iu "volonte, plezure faras ion". "Filipo ŝatus manĝi morgaŭ" ≈ Filipo havas plezuron manĝi morgaŭ.

Voli temas plie pri ideo, ke iu devas efektiviĝi. "Filipo volus manĝi morgaŭ" ≈ Filipo esperas manĝi morgaŭ.

sergejm (Montri la profilon) 2017-novembro-28 04:35:22

Pli proksiman signifon al 'voli' havas verbo 'deziri' aŭ 'havi deziron'. 'Esperi' havas iom alian signifon.
Signifon similan al 'ŝati' havas 'plaĉi' kaj 'ami'. Uzado de 'plaĉi':
'Al Filipo plaĉas manĝi morgaŭ.'

Metsis (Montri la profilon) 2017-novembro-29 10:45:44

Parenteze al mi estas iomete stranga la uzo de esprimo "plaĉas al Filipo..." anstataŭ "Plaĉas Filipon...", Jes, mi legis unu fadenon pri ĝi, eble estas pluraj diskutoj pri tio. Ĉi tiel mi ne uzas verbon "plaĉi" sed "ŝati", "voli" ks.

nawzandiq (Montri la profilon) 2018-majo-05 17:01:02

Laŭ mi, oni konsideru la nacian lingvon de l'aŭtoro(j) de la kurso; ĉar ĉiuj Esperantistoj parolas Esperanton laŭ sia nacia lingva-sistemo. Ekde tiam kiam mi lernis Esperanton, trovis multajn ekzemplojn ke Esperantisto unue pripensas sian diraĵon per sia nacilingvo, poste tradukas tion al Esperanto kaj finfine parolas/skribas tion en Esperanto.
Eble en la nacilingvo de l'aŭtoro(j), oni kutime uzas la verbon "ŝati" anstataŭ "voli".


kachumator:En la Kurso oni uzas "ŝati" por tia frazoj, kiel "Filipo ŝatus manĝi morgaŭ", "Ĉu vi ŝatas iri tien?" kaj tiel plu. Sed ĉu tiu estas vere? Ĉu uzi verbon "voli" ne estas pli vere?
Tia uzado de "ŝati" (like) estas vera nur en angla lingvo, ĉu ne?

Reen al la supro