Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2019-februaro-01 21:37:18

rapn21:Kial vi varbas al esperantistoj pri Esperanto? Ni jam estas konvinkitaj, ne malŝparu tempon.
La kono de la movado Esperanto ne estas la sama por ĉiuj legantoj de Lernu.net. Multaj estas komencantoj.

Se vi konas bonajn argumentojn en Esperanto, vi povas traduki ilin en la alia(j) lingvo(j) kiujn vi scias.
Esperanto estas ponto'lingvo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-02 11:24:08

Pri la kono de la movado, mi konsilas al niaj samideanoj la legadon de la libro "Bridge of Words" (Ponto el Vortoj) de Esther Schor. Ĝi estas anglalingva, sed mi esperas, ke ĝi baldaŭ estos tradukita esperanten kaj en aliajn lingvojn. Ĝi enhavas multajn interesajn detalojn (ne nur!) pri la historio de la lingvo, pri Zamenhof kaj pri nia movado.

Disponeblas multaj argumentoj pri Esperanto, kaj multaj dokumentoj pri ili verkitaj de kleraj homoj (Claude Piron, François Grin...). Kio mankas estas la eblecoj prezenti ilin kaj debati pri lingvoj. Eble ne estas poranglalingva "konspiro", sed ĉu vi (legantoj de tiu forumo) povas diri kiam vi lastfoje spektis TV-debaton en via lando pro lingva problemo?

morico (Montri la profilon) 2019-februaro-03 09:50:48

Necesas por E.U. helpan facilan, neŭtran internacian lingvon.
Tio estas tre interesa legi la leĝproponon kiu proponas ke Esperanto iĝas la 25-a oficiala labor'lingvo de E.U.
Kiu scias ĉu estas alia antaŭa leĝpropono pri la sama afero?


: https://www.ens.fr/sites/default/files/2019-01/ens-c-2019-01-31.pdf[/url (franca lingvo)

Berkor (Montri la profilon) 2020-marto-14 15:40:32

Ĉu la Eŭropanoj de EU devas resti post la Brit-eliro, pro la nur-angla, civitanioj de dua klaso?

La Eŭropa Unio estas rompiĝema ĉar la granda plimulto de la civitanoj ne povas komuniki ekzemple kun la komisaroj de E.U. kiuj parolas nur-angle sur iliaj TTT-ejoj. La angla lingvo estas kaj estos nur por la granda plimulto neparolata aŭ misparolata lingvo, ĉar ĉi tiu nacia lingvo estas tro kompleksa kun centoj da miloj da esceptoj: prononco, skribo, akcento, malregulaj verboj, homonimoj, idiotismoj ktp.

La solvo estas konata. Esperanto estas meze proksimume ok ĝis dekfoje pli facila (Inazo Nitobe) ; ĝi estas bona pivota lingvo ktp ; ĝi permesas labori en ŝia -lia nacia aŭ elektita lingvo, defendi ŝian -lian lingvon kaj rapide komuniki kun aliaj Eŭropanoj aŭ mond-civitanoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-18 11:00:20

Saluton, Spamisto, kaj ĝis la moderado! -> (bv legi: ) ĝis, Spamisto, kaj dankon al la moderantaro! ridulo.gif

Saluton Berkor kaj Morico!

Mi opinias, ke ni devas unue proponi provizoran adopton de la poemo de Brocatelli kiel paroloj de la himno, atendante, ke la lingva demando estos oficiale solvita. Tiel la eŭropanoj intertempe povos juĝi pri la ecoj de nia lingvo, kaj konscie decidi pri a solvo la plej taŭga.

Ĉar mi supozas, ke ili tiel fidas pri la plibonecon de la angla (aŭ de alia), ili ne vidos obĵeton fari tion, ĉar eŭropanoj alkutimiĝus kanti kune, kaj sufiĉus poste ekadopti alian lingvon por la kanti en lingvo, kiu tiam estigus interkonsenton.

Sed tamen, post Briteliro, mi havas dubeton pri oportuneco de la anglalingvaj paroloj:
Europe is united now and united it will remain...

Berkor (Montri la profilon) 2020-marto-20 06:24:55

Kial ESPERANTO en Eŭropo kaj en la Mondo?

E Ekonomie: dek foje pli facila;
S Socie: de ĉiuj lernebla;
P Politike: la pacon faciligas;
E Ekologie: solidareco pli forta;
R Racie: plibonigas la sciencon;
A Akcelilo de Multlingvismo;
N Neŭtra: ne imperialista;
T Traduke: bona ilo sen esceptoj;
O Optimuma por la internacieco.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-20 09:43:30

Kiel esperanto povas helpi en la nuna krizo? Kiel ĝi helpus se EU estus jam adoptinta ĝin?

Berkor (Montri la profilon) 2020-marto-20 22:46:58

Altebrilas:Kiel esperanto povas helpi en la nuna krizo? Kiel ĝi helpus se EU estus jam adoptinta ĝin?
La financega Eŭropo estas en krizo.
La ĉefa logiko hodiaŭ estas :
la financego, precipe usona, kontrolas la plimulton de la amas-komunikiloj;
la amas-komunikiloj influas forte la civitanojn kaj la politikistojn;
Eŭropo kaj mondo iĝas pli kaj pli malegalecaj;
Estas malbonaj decidoj en strategiaj sektoroj: financo, sano, eduko, nutraĵo, ekologio ktp
Kial Sud-Koreio sukcesis relative bone kontraŭ kron-viruso kaj nek Eŭropo, nek Usono?
Koreio havis san-maskojn, testojn, korektan san-sistemon ktp.
La grandaj kapitalistoj de Eŭropo kaj Usono lokalizis ekstere la fabrikojn de medikamentoj de san-maskoj, de partoj de testoj en Ĉinio kaj Azio por pligrandigi la profitojn.
La registaroj malkreskigis la buĝetojn de la hospitaloj , de la san-esplorado, ĉefe pri la virusoj en Francujo !
Miloj da civitanoj mortos pro tiu stulta politiko.
Esperanto permesus pli bone kunlabori , kaj havi strategiajn fabrikojn en Eŭropo.
Estas la intereso de la plimulto de la Eŭropanoj, kaj ankaŭ de la aliaj sub-kontinentoj. Ĉiu devus havi siajn strategiajn produktojn kaj kunlabori pli bone kaj pli juste en la mondo kun Esperanto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-20 23:12:58

la financego, precipe usona, kontrolas la plimulton de la amas-komunikiloj
Ĉu vi povus doni francujajn ekzemplojn? Ĉar ekzemple la franca BFMTV, kiu ne estas alt-kvalita amaskomunikilo, ne apartenas al iu usonaĵo, sed al la jena firmao: https://fr.m.wikipedia.org/wiki/NextRadioTV

Same, la ĉi-foje kvalita amaskomunikilo Le Monde apartenas al pluraj uloj, interalie francaj riĉuloj kaj ĉeĥa riĉulego, kaj legantara societo.

Reen al la supro