Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-18 08:55:29

En UE, oni decidas ne pli demokrate ol oni parolas esperante.

Ĉu tio estas pli klara?

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-18 09:01:09

Tamen , mi agnoskas, ke la decido kontraŭ la elektra fiŝkaptado (kaj ekstermo de ĉiuj ĉirkaŭaj bestoj) estas bona. Mi esperas, ke ili ne ŝanĝos sian opinion.

morico (Montri la profilon) 2018-januaro-19 07:27:28

Eŭropa Unuiĝo estas ĉefe kunordigado inter 28 kaj baldaŭ 27 landoj kaj registaroj (Briteliro). Tiu-ĉi kunordigado estas necesa en la periodo de tutmondiĝo de la financega Kapitalo por defendi la interesojn de la laboristoj kaj etaj entreprenistoj (99%).

La demokratio estas ĝenerale malpli granda ol en la landoj .ĉar la principo, unu homo estas unu voĉo, ne ekzistas.Tamen aliaj kondiĉoj estas ankaŭ necesaj por vera demokratio, ekzemple la sendependecaj amas-komunikiloj, kiuj ne estas kontrolitaj de miliarduloj aŭ registaroj, devas esti gravaj por kritiki la falsajn aŭ fek-novaĵojn (fakenews)[feiknju:z].

Esperanto, kiel neŭtra helpa internacia lingvo, meze dek foje pli rapida lerni ol la angla, povas esti bona komunikilo por Eŭropaj civitanoj, kiam aliaj lingvoj ne sufiĉas. Do ĝi povas plibonigi la demokration.

Se esperanto estus fortikigita en unu subkontinento, ĝi povus rapide kreski en aliaj. Pro ĝia reguleco kaj klareco, Esperanto estas 10 ĝis 50 foje pli rapida lerni ol la angla por Japananoj aŭ Ĉinanoj ekzemple.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-19 09:33:13

Estimata Morico,

La tutmondiĝo de la financega Kapitalo ne aperis el nenio, iuj homoj decidis ĝin, subskribis (eble ne sufiĉe publike) traktatojn, konstruis havenegojn, internaciajn flughavenojn, tutplanedajn komunikajn retojn kaj decidis samtempe bremsi demokration kiu ĝenas ilin.

Se tutmondiĝo estas vetera fenomeno, mi senpacience atendas la sezonon kiam homoj interŝanĝos ideojn, debatos kune skale de planedo kaj zorgos pri ĝi. Ĝis nun, nur povo estas tutmondigita kaj demokratio restas malantaŭe.

Mi tute konsentas kun vi, ke Esperanto plibonigus demokration, kaj multaj esperantistoj konsentos pri tio. Sed manko da demokratio malhelpas Esperanton, kiu tutsimple ne estas videbla. Vidu kion okazis pri la Raporto Grin: ĝi estis forgesita en mallumo, kaj la angla ŝajnsolvo plu antaŭeniras. Mi diras ŝajnsolvo, ĉar la popolo ne amase majstras la anglan nek komunikas per ĝi popolnivele. Sed pri tio, niaj novaj Mastroj tute pfajfas: la monopolo de la angla, kiel internacia komunikilo sufiĉas al ili. La mondo ne nepre komuniku per la angla, tiel longe ke ili ne komunikas internacie per alia lingvo.

Do vi metas la plugilon antaŭ la bovojn: Esperanto helpus demokration, kaj bezonas ĝin. Estas malvirta rondo, kiel serpento kiu mordas sian propran voston.

De kiam okazis la lastan debaton pri la lingva problemo, kiun vi spektis ĉe la televido? Por ne diri pri Esperanto? Por mi, la volo kaŝi tiun problemon kaj ŝtelpaŝe promocii la anglan (monopolon, se ne lingvon) estas nia ĉefa obstaklo.

Grown (Montri la profilon) 2018-januaro-24 20:39:55

Ĉiu vi ne povas esti serioza por ĉiu tiuj ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj, ĉu ne?

https://eo.wikipedia.org/wiki/Ŝanĝbrilanta_ĝeneralaĵo

Ĉu ne?

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-25 22:06:21

Reire al ĉevaleto...

robbkvasnak (Montri la profilon) 2018-januaro-28 01:11:22

vincas:
Altebrilas:Kara Morico, kial konvinki geesperantistojn pri tio? Ili jam scias tion. La problemo estas ke al ili mankas okazoj por prezenti tion nacilingve.

Pri tio kulpas la poranglalingva aŭ pli ekzake por-tut-angla propagando, kiu reklamadas, ke jam ĉiuj interkonsentas pri tiu tutangla solvo. Tio estas malvera, kaj tion ni devas rebati.
Kial rebati? Mi ĝojas pri la angla lingvo. Ĝi estas la plej populara lingvo en Europo lango.gif
Kiam ni estis en Belgio, oni insistis babilaĉi en la "angla" kun ni. Ili ne parolas normalan anglan lingvon en Belgio. Ĝi estas holandigita brita dialekto kun vortoj el la nederlanda kaj akĉento kvazaŭ nekomprenebla. Feliĉe mi ankaŭ scipovas la francan kaj mi serĉis iun por interpreti ĉiam. La belgoj rifuzas paroli la germanan, kvankam ĝi estas la tria nacia lingvo. Kia snobismo! Mi NENIAM plu vizitos tiun malfeliĉan landon.

Grown (Montri la profilon) 2018-januaro-28 04:58:01

robbkvasnak:
vincas:
Altebrilas:Kara Morico, kial konvinki geesperantistojn pri tio? Ili jam scias tion. La problemo estas ke al ili mankas okazoj por prezenti tion nacilingve.

Pri tio kulpas la poranglalingva aŭ pli ekzake por-tut-angla propagando, kiu reklamadas, ke jam ĉiuj interkonsentas pri tiu tutangla solvo. Tio estas malvera, kaj tion ni devas rebati.
Kial rebati? Mi ĝojas pri la angla lingvo. Ĝi estas la plej populara lingvo en Europo lango.gif
Kiam ni estis en Belgio, oni insistis babilaĉi en la "angla" kun ni. Ili ne parolas normalan anglan lingvon en Belgio. Ĝi estas holandigita brita dialekto kun vortoj el la nederlanda kaj akĉento kvazaŭ nekomprenebla. Feliĉe mi ankaŭ scipovas la francan kaj mi serĉis iun por interpreti ĉiam. La belgoj rifuzas paroli la germanan, kvankam ĝi estas la tria nacia lingvo. Kia snobismo! Mi NENIAM plu vizitos tiun malfeliĉan landon.
Ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj.

morico (Montri la profilon) 2018-januaro-28 10:34:54

La nur-angla politiko, proponita de Mario Monti eks-reganto de Goldman Sachs [Saks] kaj de la Eŭropa Komisiono, finatingos la eksplodon de Eŭropa Unio kaj de financega krizo, kiu poste fariĝos monda.

La solvo al tiu problemo estas agnoski por la preparaj tekstoj de la Eŭropaj Komisiono kaj de la Eŭropa Parlemento kelkajn plej parolatajn eŭropajn lingvojn kaj Esperanto-n kiel neŭtra kaj preciza lingvo.

Plie Esperanto kostas kvazaŭ nenion. La vortoj estas proksimaj de la angla kaj aliaj eŭropaj lingvoj ĝis 90% proksimume. Fonetiko kaj gramatiko estas tre facilaj. Neŭtra Esperanto ebligas solidarecon kaj egalecon en Eŭropo kaj en la mondo, Hegemonia kaj malfacila lingvo ne ĝin ebligas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-28 20:09:03

Mi ne kontraŭas tion, sed kiel aŭdigi tion en mondo kie tiu temo estas nevidebla kaj neaŭdebla?Inter GS kaj la E-movado, por kiu ĉevalo vi vetus?

Reen al la supro