Al la enhavo

Multkulturismo estas neevitabla

de rapn21, 2018-februaro-11

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

rapn21 (Montri la profilon) 2018-februaro-11 21:58:48

Iam al iam, oni vidas plendojn pri multkulturismo kaj artikoloj kiuj diras ke “Multkulturismo malsukcesis” aŭ “Multkulturismo fiaskis”. Sed tiu sensencas, ĉar multkulturismo ne povas malsukcesi, ĝi estas neevitebla. Ĉiuj landoj en la mondo estas (kaj preskaŭ ĉiam estis) multkulturaj kaj nur unukultura lando ne eblas. Ĉiuj partoj de nia socio enhavas influon de aliaj kulturoj.
Multkulturismo estas neevitabla

Grown (Montri la profilon) 2018-februaro-15 06:31:31

rapn21:
Iam al iam, oni vidas plendojn pri multkulturismo kaj artikoloj kiuj diras ke “Multkulturismo malsukcesis” aŭ “Multkulturismo fiaskis”. Sed tiu sensencas, ĉar multkulturismo ne povas malsukcesi, ĝi estas neevitebla. Ĉiuj landoj en la mondo estas (kaj preskaŭ ĉiam estis) multkulturaj kaj nur unukultura lando ne eblas. Ĉiuj partoj de nia socio enhavas influon de aliaj kulturoj.
Multkulturismo estas neevitabla
Neevitablvenka propagando. (Inevitable victory propaganda technique).

Preskaŭ ĉiu kontraŭbatalanto dum ĉiu epoko ĉu ajn si venkos laŭdiras ke si sendube venkos. Multe laŭdiras, per iom ajn longega argumento, venkontecon kaj malvenkis tute. Venko neniukaze kaj neniam estas neevitebla.

rapn21 (Montri la profilon) 2018-februaro-15 10:29:53

Ne temas pri venko aŭ malvenko ĉar ne estas iu milito. Simple temas pri la natura evoluo de socio

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-februaro-16 11:03:27

Multkulturismo estas nebula definenda vorto. Povas temi pri respekto de ĉiuj kulturoj kaj kulturaj verkoj kadre de neŭtrala kadro, kiel esperanto. Povas ankaŭ temi pri devigo al homoj el diversaj medioj vivi kune kaj adopti la morojn de la plej multaj, la plej fortaj aŭ la plej ruzaj.

Laŭ la difino, oni povas esti ĉu optimisma, ĉu pesimisma.

Grown (Montri la profilon) 2018-februaro-17 21:06:46

Altebrilas:Multkulturismo estas nebula definenda vorto. Povas temi pri respekto de ĉiuj kulturoj kaj kulturaj verkoj kadre de neŭtrala kadro, kiel esperanto. Povas ankaŭ temi pri devigo al homoj el diversaj medioj vivi kune kaj adopti la morojn de la plej multaj, la plej fortaj aŭ la plej ruzaj.

Laŭ la difino, oni povas esti ĉu optimisma, ĉu pesimisma.
Ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj.

rapn21:Ne temas pri venko aŭ malvenko ĉar ne estas iu milito. Simple temas pri la natura evoluo de socio
https://www.alltop.com/viral/top-12-signs-youre-de...

Legu signon unuan. Ne havas periodon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-februaro-19 08:55:22

Mi ankaŭ legis la dek-unu aliajn. Kion mi devas konkludi?

Grown (Montri la profilon) 2018-februaro-20 18:00:24

Altebrilas:Mi ankaŭ legis la dek-unu aliajn. Kion mi devas konkludi?
Opinie, vi bonvolu konkludi ke kara rapn21 bonvolu provi refoje per periodo.

TonLove69 (Montri la profilon) 2018-februaro-24 08:54:44

It can be a matter of respect for all cultures and cultural events.



ทางเข้า ibcbet

Vinisus (Montri la profilon) 2018-februaro-24 13:57:46

Jes, vi pravegas! Ĉu en la angla ĉu en Esperanto.

Grown (Montri la profilon) 2018-februaro-24 16:52:29

TonLove69:It can be a matter of respect for all cultures and cultural events.



ทางเข้า ibcbet
Krokodile. Oni devegas klaki ne tiun ligilon. Estas eble ciber-atako. Sinjorino Erinja, bonvolu atenti la kazon.

Reen al la supro