Al la enhavo

Kiom ajn la prezo, Bitmono estas monaĉo

de rapn21, 2018-februaro-27

Mesaĝoj: 40

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-25 18:37:18

Ĉu oni tiel facile povos translimigi oron post la Brekzito?

Mi tralegis ENA-revuon (en Francio, la siglo "ENA" estas la prestiĝa Nacia lernejo pri Administrado, kiu instruas la politikajn elitojn), kaj malkovris interesan flankon de esperantista kulturo. Mi miris pro la diverseco de la vizaĝo de nia Majstro, laŭ artistaj vidpunktoj...

sudanglo (Montri la profilon) 2019-februaro-27 12:23:12

Jes la Numismatika Revuo (ENA) - jam en sia 6-a jaro - estas plena de fascinaj historiaj detaloj kaj meritas esti pli bone konata. Cetere ĝi estas tre plaĉ-aspeka.

Rilate la importon de oraj moneroj post Breksiĝo, mi ne vidas kial tio kauzus problemon ĉe la doganistoj. Efektive, mi dubas ke estas multaj landoj kiuj prohibus la en-poŝan importon de oraj moneroj aŭ postulus dogan-pagon

Cetere, se vi havus enpoŝe Spesmilan bileton or vulgar-metalan moneron, eĉ se tiu surhavus tekston atestantan ĝia or-ekvivalenton aŭ indikon pri ĝia konverteblo, mi tre dubas ke doganisto rekonus kio ĝi estas.

Demando, Altebrilas. Ĉu en Francujo estas facile trovi ĉe juvelisto aŭ lombardisto suverenojn (10 Sm)?

Produktiĝis multege da tiuj kaj ili certe ili iris tre dise en la mondo

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-27 21:30:12

Estimata Sudanglo, mi bedaŭrinde ne scias, ĉu oni povas facile trovi suverenojn en mia lando. Mi supozas, ke jes, sed mi neniam vizitis tian butikon. Mi vidis en interreto, ke ekzistas numismatisto en mia regiono, en Bordozo, ne tro malproksime de mia urbo. Mi supozas, ke se oni alvokas ilin, ili petos precizigi la demandon: ĉu la kurzo, ĉu oni serĉas specialan eldonon, ktp.

Vikipedio diras, ke multe da tiuj moneroj estas fandigitaj pro diversaj kialoj.

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-28 10:41:03

Altebrilas,

Mi antaŭe parolis kun Sudanglo pri tiu disponebleco de oraj moneroj. Inter landoj ŝajnas esti grandaj diferencoj, kiuj verŝajne bazas sur grado de disvolviĝo de banka sistemo. En landoj, en kiuj oni ankoraŭ uzas ĉekojn, kontanton kaj ne monajn kartojn, oni probable povas facile trovi orajn monerojn. En landoj, en kiuj oni povas senkontante vivi, ne eblas facile trovi. La disponebleco estas unu el la problemoj en ekuzo de (fizikaj) oraj moneroj.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-februaro-28 11:32:12

Pro la enorma kvanto da suverenoj frapitaj de 1817 ĝis hodiaŭ, juvelistoj kaj lombardistoj (laŭ mia sperto en mia hejm-urbo) ne emas trakti la suverenon kiel numismatikaĵon sed kiel specifan kvanton da oro.

Jes, historie, por pagi ŝuldojn de MM1, oni retirigis de cirkulado kaj sendis al Usono kie ili estis fanditaj.

Sed neniam (laŭ mia scio) oni devigis al la brita publiko transdoni siajn suverenojn (kaj kompreneble la brita registaro ne povis devigi al la popoloj de aliaj landoj tiel fari.)

Tiel multaj suverenoj estas en privataj manoj (eĉ tiuj de la antaŭ-MM1 periodo). Kaj certa proporcio kredeble finiĝis en privataj manoj en Kontinenta Europo.

Mi tre ŝatus scii de Forumanoj kiel facile estas aĉeti, kaj je kiu prezo, ĉe loka juvelisto aŭ lombardisto (ne ĉe numismatika specialisto) suverenojn kaj aliajn or-monerojn

sudanglo (Montri la profilon) 2019-marto-01 16:23:20

Metsis, se la sola stampejo en la mondo de kiu oni povus prezinde aĉeti or-monerojn, estus tiu en mia lando, kaj ĉiuj or-monero de antaŭaj jaroj estus magie malaperintaj, kaj la disvastigo en Esperantujon estus limigita de la vojaĝoj de britaj samideanoj portantaj ilin eksterlanden, tamen disponebleco de or-moneroj ne estus bremso al la revivigo de la Spesmilo.

Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-01 20:39:01

Kiel mi diris, la landoj estas tre malsamaj. Ne estas facile trovi en mia lando firmaojn, kiuj vendas orajn monerojn, sed ne tute malebla. Mi ĵus guglis kaj trovis du, tri sufiĉe nesuspekteblaj, kiuj vendas la sovereign-monerojn kontraŭ racia prezo. Ĉi tiuj firmaoj ne estas en mia urbo, kvankam mi loĝas en unu el la plej grandaj urboj en mia lando. Sed vi pravas, ke ĉi tiu maldisponeblo ne estas absoluta obstaklo, nur malrapidigo.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-marto-02 13:45:11

Ne estas facile trovi en mia lando firmaojn, kiuj vendas orajn monerojn
Sed certe estas lombardistoj en via urbo. Kiajn prezojn ili tipe postulas? Cetere mi scivolas kiom laŭ vi estas 'racia prezo'.

Pratika avantaĝo de la tutmonda disvastiĝo de la Esperantistaro kaj ties helpemo, estas ke oni povas ekscii tiajn informojn, kiajn oni ne facile eltrovus per serĉo en la Reto.

Ĉi-momente, post la lastatempa valorkresko de la pundo, la Royal Mint, postulas ink. sendokostojn al enlanda adreso, ĉ £250 por unuopa suvereno (10 Sm).

Mi ne scias kiom la Royal Mint postulas por sendo al Eŭropo, sed mi vidas ke oni povas sendi kiel privata perso al Finnlando. per la Brita Poŝta Servo, ĝis 100g da pezo kun ĝis £250 kompenso por perdo au damaĝo, je nur £9.

Do mi supozas ke se oni petus de la Royal Mint sendi rekte al adreso en Finlando, la sendo-kosto ne estus pli ol tio - logike estus malpli.

Ĝenas min, Metsis, la penso ke vi ne havas da oro por protekti vin kontraŭ la ne-evitebla estonta sen-valoriĝo de la Eŭro.

Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-03 12:02:04

Viziti lombardiston ne estas sociale tre akceptebla en mia lando, kaj ĉi tial mi trovis per Guglo nur unu lombardiston en mia hejmurbo. Laŭ ilia retejo ili ne havas orajn monerojn por vendi. Mi trovis en la tuta lando du firmaojn, kiuj aĉetas kaj vendas oron kiel investa objekto kaj havas "racian prezon". Ambaŭ vendas orajn monerojn. Ili vendas la britan orsuverenon al prezo de ĉ. 281 €/peco kaj la aŭstrian dukaton al prezo de ĉ. 133–137 €/peco. Plus afrankojn kaj eventulaj asekurojn, se oni ne vizitas la vendejojn.

Ĉi tie oni plejparte investas en investofondusojn aŭ rekte akciojn, se oni havas ekstran monon – multaj homoj ne havas tiom multe da ekstra. Aŭ metas en ŝparkonton. La kialo estas simpla. Oni povas pli facile vendi akciojn aŭ eltiri de konto (ĉu ĉi tio estas taŭga esprimo?) ol vendi oron.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-04 10:18:31

Estimata Sudanglo, eble tio ligilo interesos vin:
https://www.gold.fr/souverain/
Tie aperas grafikaĵon pri la kurzo de suvereno. La lombardistoj (france "crédit municipal" - urba kredito - aŭ "prêteur sur gages" - pruntedonisto kontraŭ garantio) plejofte indikas nur la datojn kaj kategoriojn (tiukaze "oro") de siaj vendoj, en sia paĝaro, ne la detalon de la venditaj objektoj.

Reen al la supro