Al la enhavo

Plu pri "la"

de StefKo, 2018-aprilo-28

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-aprilo-28 20:43:17

Plu pri “la”

Mi intencis tiel titoli la desegnaĵon en fadeno „La ĉiutaga rideto”:
“La futuro de la homaro pro la progreso de la scienco?” sed tio mi ŝajnis ridinda pro troaĵo de “la”.
Mia demando:

Kiu “la” en la titolo necesas?

Mi multe legis pri uzo de “la” kaj plue mi ne scias kiel uzi ĝin ĝuste.

sergejm (Montri la profilon) 2018-aprilo-28 21:23:22

En rusa lingvo artikolon anstataŭas vortordo.
Ekz. (mi konservas rusan vortordon):
La libro troviĝas sur tablo.
Sur la tablo troviĝas libro.
T.e. la-itan vorton oni metas en la komencon de la frazo.
Mi pensas, en la pola vortordo estas simila.
Sed tio ne helpas pri titoloj.

Metsis (Montri la profilon) 2018-aprilo-29 10:30:11

Se mi scias korekte, al la pola mankas artikoloj. Almenaŭ al mia denaska lingvo, la finna, mankas ilin kaj ĉi tiel mi ne scias kiam uzi. Mi samopinias, ke en frazo "La futuro de la homaro pro la progreso de la scienco" ŝajnas ridinda pro troaĵo de "la".

Ofte oni subkomprenas, ke temas pri iu specifika objekto:
"Libro troviĝas sur tablo": Se vi estas en iu ĉambro kaj vidas iun tablon kaj sur ĉi tiu tablo estas iu libro, temas pri specifika tablo kaj libro.

Alternative oni uzas montrajn pronomojn (angle demonstrative pronouns), al kiuj la esperantaj montroj tabelvortoj respondas:
"(Ĉi) tiu libro troviĝas sur (ĉi) tiu tablo"

Do, el mia perspektivo artikoloj estas superfluaj.

Notu, ke la finna havas tri-distancan sistemon kiel la hispana, itala, japana, ukraina ktp. Kontraŭe E-o havas nur du-distancan.
  • Esperanto
    • ĉi tiu libro : libro ĉe mi
    • tiu libro : libro en iu alia loko
  • La finna
    • tämä kirja : libro ĉe mi
    • tuo kirja : libro ĉe ci, vi
    • se kirja : libro ĉe ri, en iu alia loko

yugary (Montri la profilon) 2018-majo-02 03:07:56

Mi konsentas ke tro ofta ripetado de "la" povas ŝajni ridinda, sed la signifo de tiu titolo ne estas klara. Kial vi uzis "pro"?
Supozante ke la uzo de "pro" estas ĝusta, oni povus skribi "La homara estonteco pro scienca progreso."

Metsis (Montri la profilon) 2018-majo-02 06:52:10

yugary,

Vi pravas, ke per uzo de adjektivoj oni povas malmultigi la troaĵon de "la".

Kiam temas pri "pro", "pro" montras kialon, kaŭzon. Problemo estas, ke la origina frazo estas demando, sed el ĝi mankas demandovorto. Do, "Kiu estas la homara estonteco pro scienca progreso?"

StefKo (Montri la profilon) 2018-majo-02 07:32:16

Metsis:yugary,

Vi pravas, ke per uzo de adjektivoj oni povas malmultigi la troaĵon de "la".

Kiam temas pri "pro", "pro" montras kialon, kaŭzon. Problemo estas, ke la origina frazo estas demando, sed el ĝi mankas demandovorto. Do, "Kiu estas la homara estonteco pro scienca progreso?"
Ne. En tiu frazo ne mankas demandvorto "kiu"! "kiu"-n anstataŭas la desegnaĵo. Mi povis skribi la pli longan frazon: "Ĉu tia estos la futuro..."
aŭ: "Ĉu tia estos la futuro ... kia estas sur tiu desegnaĵo?"

StefKo (Montri la profilon) 2018-majo-02 07:56:30

Metsis:yugary,

Vi pravas, ke per uzo de adjektivoj oni povas malmultigi la troaĵon de "la".

Kiam temas pri "pro", "pro" montras kialon, kaŭzon. Problemo estas, ke la origina frazo estas demando, sed el ĝi mankas demandovorto. Do, "Kiu estas la homara estonteco pro scienca progreso?"
"Homara estonteco"? Ĉi-kaze "homara" estas ia eco de "estonteco" sed mi volis priskribi "estontecon kiu okazos al la homaro".
Laŭ mi ĝi ne estas la samo.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-02 12:06:37

La oni nomas ĝin difina artikolo ekz-e -- La bela junulino = tiu junulino jam de vi konata, se temas pri iu ajn junulino nekonata de vi; oni diras: Junulino ĝenerale estas bela.

Metsis (Montri la profilon) 2018-majo-04 07:46:04

StefKo,

La origina problemo restas, ke la demandovorto mankas. Ebas, ke "kiu" ne estas korekta.


Vinisus,

Jes, mi scias en teorio, kiam oni devus uzi la difinan artikolon, sed en praktiko mi ne estas senduba. Ofte mia orelo ne povas distingi ridulo.gif Se oni parolas pri iu specifika afero aŭ objekto, kial ne uzi montrajn pronomojn? E-o ja havas ilin!

bela junulino : iu ajn
ĉi tiu bela junulino : ĉe mi aŭ ĉe ni
tiu bela junulino : alie

Notu, ke analoge la ĉirkaŭskribita frazo de StefKo "Ĉu tia estos la futuro..." kaŭzas etan senton, ke la priskribita ebla futuro ne tuŝas StefKon. Sed laŭ la frazo "Ĉu ĉi tia estos la futuro..." StefKo estas ankaŭ afekciita.

yugary (Montri la profilon) 2018-majo-05 06:11:58

"Homara estonteco"? Ĉi-kaze "homara" estas ia eco de "estonteco" sed mi volis priskribi "estontecon kiu okazos al la homaro".
Laŭ mi ĝi ne estas la samo
----
"La estonteco kiu apartenos aŭ okazos al la homaro" ja povas esti esprimata kiel "la homara estonteco." Zamenhof mem skribis ""homara festo", "patra domo", ktp. La kunteksto estas sufiĉa por igi la intencatan signifon klara. Claude Piron skribis pri ĉi tiu problemo in sia libro La bona lingvo. Se vi ankoraŭ ne legis tiun libron, mi forte rekomendas ĝin al vi.

Reen al la supro