Al la enhavo

Plu pri "la"

de StefKo, 2018-aprilo-28

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

Kantoj14 (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-10 10:05:32

StefKo:
Pole (en ĝi ne ekzitas artikoloj) tiel mi dirus:

1. Mi volas edziĝi kun iu knabino, kiun mi amas aŭ: Mi volas edziĝi kun tia knabino, kiun mi amas
2. Mi volas edziĝi kun tiu knabino, kiun mi amas aŭ pli precize: Mi volas edziĝi kun tiu knabino, kiun ĵus mi amas

Do malgraŭ manko de la artikolo, la eldiro (precipe la duaj versioj) estas sufiĉe preciza.
Cetere, kiom da amuzo kauzas dusencaĵoj! Sen ili la lingvo estus malpli riĉa. Sed, evidente, ĝi devas esti ankaŭ preciza.
Jes ja! Tio ja sufiĉas. XD Mi opinias ke estas pli simpla uzi "la", sed eble tiu opinio ekzistas laŭ mi ĉar mi havas artikolojn en mia lingvo natura! Mia menso plivastiĝas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-14 22:02:01

sergejm:
La (tipa) hundo estas fidela besto.
En la 1990-aj iuj rusoj uzis 'типа' por similaj celoj:
http://www.rusf.ru/lukin/books/tipa_artikl.htm
Mi tralegis la artikolon helpe de Gugla tradukilo. Mi komprenis ke temas pri parola modo, uzante tiun vorton "tipa" por diri "ia" - aŭ "iel" kiam oni uzas ĝin kun aliaj vortoj ol nomoj.

sergejm (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-15 17:23:27

Oni diras, Gugla tradukilo lastatempe multe pliboniĝis - nun ĝi uzas neŭronajn retojn.
Fakte типа estas ne artikolo, sed nova diskursiva vorto - feliĉe ĝi ne tro disvastiĝis.

amigueo (Montri la profilon) 2018-septembro-27 06:30:07

sergejm:Mi ĵus rigardis videon, kie anglalingvano parolas pri uzo de artikolo en angla lingvo.
"Oni uzu definitan artikolon, se la objekto ekzistas ununombre: la suno, la luno, la prezidento de Rusio"
fakte, tiu estas okazo por forgesi artikolon.
prezidento Larazo, ministro Lupeto, amiko Limbus.
kiam estas sola afero oni povas foreviti na LA: Suno, Luno.

Reen al la supro