Al la enhavo

vi kuras KIAL vi timas = vi kuras al la kaŭzo de via timo

de amigueo, 2018-septembro-28

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2018-oktobro-18 06:33:35

Ne. Uzo de intonacio aŭ aparta ekkria vorto (ekz. ĉu, ĉu ne, ĉu vere) en la fino de la frazo ne estas bona ideo. Ekzistas du kialoj.

Unue se vi volas demandi, demandu klare kaj ne konfuzu parolantojn de lingvoj, en kiuj oni ne uzas tian konstruaĵon.

Pluvas, ĉu ne. : oni ne atendas respondon

Pluvas, ĉu ne? : oni ja atendas respondon

Due estas pli filozofia. Demando kun ekkria vorto en la fino havas subkomprenon, ke estas nur du alternativoj.

Pluvas, ĉu ne? : La demandulo devigas, forcas la respondulon elekti inter du reciproke ekskluzivaj alternativoj: aŭ samopinii aŭ kontraŭopinii. Kelkaj homoj trovas ĉi tiun forcon ofenda.

amigueo (Montri la profilon) 2018-oktobro-22 15:30:57

Metsis:La demandulo devigas, forcas la respondulon elekti inter du reciproke ekskluzivaj alternativoj: aŭ samopinii aŭ kontraŭopinii. Kelkaj homoj trovas ĉi tiun forcon ofenda.
mi trovas tiun ofendan naturon de demando tre konvena por simpligi konversaciojn.
ridulo.gif
Se iu aŭskultas min serioze, tute ne necesas ke mi demandu. same multaj diras pri preĝoj. ne demandu, ne petu al dio, ĉar dio konas plibone ol vi tion kion vi volas, tion kion vi bezonas.

ordonoj estas ofendaj kaj demandoj estas ofendaj. eleganta paŝo al pli aŭskulta komunikado.

thyrolf (Montri la profilon) 2018-oktobro-23 08:43:52

vortaro.net (= PIV online)

forc/i (tr)

Metsis (Montri la profilon) 2018-oktobro-23 19:48:20

thyrolf:vortaro.net (= PIV online)

forc/i (tr)
Aĥ, mia eraro. Mi uzis nur la mialingvan version de la vortaro de Lernu, kaj kiel konata ĝi ne enhavas ekzemplojn kiel uzi. Ŝajnas, ke ne ekzistas sinonimo al "devigi", kiu bazus sur "forc/" aŭ "fort/".

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-oktobro-25 09:05:37

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-oktobro-25 09:24:22

Vi kuras *kial vi timas ne estas korekta frazo.

Vi povas diri:
vi kuras ĉar (/tial ke / pro tio ke) vi timas
aŭ:
vi scias ( / diras ) kial vi timas
(En tiu lasta kazo, kial estas demanda vorto, kaj "kial vi timas" estas informo, la respondo al la demando "kial vi timas ?", kaj verboj kiel diri aŭ scii atendas objekton kiu reprezentas informon. Sed tio ne estas la kazo pri la verbo kuri.

Ŝati estas lima kazo, tolerebla sed evitinda:
Mi ŝatas kie vi loĝas.
Mi admiris kiel vi golis.

La lokon, kiela manieron laŭ kiu povas aspekti pezaj.

amigueo (Montri la profilon) 2018-oktobro-25 22:09:18

jes, Altebrilas
"mi sxatas kie vi logxas"
estas ekzo tute analoga al
"mi fugxas kial timas"

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-26 04:17:40

Mi ŝatas kion? Tion, kie vi loĝas = mi ŝatas tion, kie vi loĝas => mi ŝatas kie vi loĝas.
Sed mi ne konsilas forigi "tion" ĉi tie.
Sed oni ne povas demandi "kion mi fuĝas?", nur "Pro kio mi fuĝas?" Kun respondo "mi fuĝas pro timo". Nenia "kial"!
Kaj ne forgesu:
Kial? = por kio? germane warum?, ruse зачем? - demandas celon
Por kio? ruse почему? en Esperanto ne estas parolebla per unu vorton - demandas kaŭzon
Ĉar = pro tio, ke ruse потому, что - indikas kaŭzon
Necesas distingi ilin.

Metsis (Montri la profilon) 2018-oktobro-26 09:11:22

sergejm:Kaj ne forgesu:
Kial? = por kio? germane warum?, ruse зачем? - demandas celon
Por kio? ruse почему? en Esperanto ne estas parolebla per unu vorton - demandas kaŭzon
Ĉar = pro tio, ke ruse потому, что - indikas kaŭzon
Necesas distingi ilin.
Ĉu vi ne miksis mem?

nornen (Montri la profilon) 2018-oktobro-26 15:05:08

sergejm:Mi ŝatas kion? Tion, kie vi loĝas = mi ŝatas tion, kie vi loĝas => mi ŝatas kie vi loĝas.
Sed mi ne konsilas forigi "tion" ĉi tie.
Sed oni ne povas demandi "kion mi fuĝas?", nur "Pro kio mi fuĝas?" Kun respondo "mi fuĝas pro timo". Nenia "kial"!
Kaj ne forgesu:
Kial? = por kio? germane warum?, ruse зачем? - demandas celon
Por kio? ruse почему? en Esperanto ne estas parolebla per unu vorton - demandas kaŭzon
Ĉar = pro tio, ke ruse потому, что - indikas kaŭzon
Necesas distingi ilin.
Nek "kial" nek "por kio" demandas pri celon; ambaŭ demandas pri kaŭzo.
Nek "warum" demandas pri celo.
En la germana, por demandi pri celo uzu "wozu" kaj "wofür"; por demandi pri kaŭzo uzu "wieso", "weshalb", "warum".

Reen al la supro