Al la enhavo

Ĉu la 11-a regul'o de la strek'et'oj de la Fundament'a gramatik'o estas bon'a por la dis'kon'ig'o de Esperanto kaj por Lernu.net?

de morico, 2018-novembro-17

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-17 11:15:17

11-a regul'o de la 16 regul'oj de la Fundament'a gramatik'o.


"La kun'met'it'aj vort'oj si'n obten'as per la simpl'a kun'ig'o de la element'oj kiu'j ili'n form'as, kun'e skrib'it'aj, sed dis'ig'it'aj far'e de strek'et'oj 1). La fundament'a vort'o dev'as ĉiam est'i en la fin'o. La gramatik'aj finaĵ'oj est'as konsider'at'aj kiel vort'oj. Ekz. : vapor'ŝip'o estas form'it'a de vapor, ŝip kaj o, finaĵo de la substantiv'o.

1) En la leter'oj aŭ en la verk'oj kiu'j cel'as al person'oj kiuj jam kon'as la lingv'on, oni povas preter'las'i tiu'jn strek'et'ojn. Ili hav'as por cel'o permes'i al ĉiu'j trov'i facil'e , en la vort'ar'o, la preciz'an sens'on de ĉiuj element'oj de la vort'o, kaj tiel obteni la plen'an signif'on , kun nenia antaŭ'a lern'ad'o de la gramatik'o."

Metsis (Montri la profilon) 2018-novembro-17 14:29:00

Ne estas bona, kontraŭe teksto kun streketoj estas peza legi. Se vi volas en absoluta komenco de lernado ilustri ekz. partojn de kunmetitaj vortoj, uzu dividostrekon (-):

vapor-ŝipo estas formita de vapor, ŝip kaj o, finaĵo de la substantiv'o

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-novembro-17 17:36:33

FUNDAMENTO DE ESPERANTO

EKZERCARO
de la lingvo internacia «Esperantо»

§2
Ekzerco de legado.
Al. Bá-lo. Pát-ro. Nú-bo. Cé-lo. Ci-tró-no. Cén-to. Sén-to. Scé-no. Scí-o. Có-lo. Kó-lo. O-fi-cí-ro. Fa-cí-la. Lá-ca. Pa-cú-lo. Ĉar. Ĉe-mí-zo. Ĉi-ká-no. Ĉi-é-lo. Ĉu. Fe-lí-ĉa. Cí-a. Ĉí-a. Pro-cé-so. Sen-ĉé-sa Ec. Eĉ. Ek. Da. Lú-do. Dén-to. Plén-di. El. En. De. Té-ni. Sen. Vé-ro. Fá-li. Fi-dé-la. Trá-fi. Gá-lo. Grán-da. Gén-to. Gíp-so. Gús-to. Lé-gi. Pá-go. Pá-ĝo. Ĝis. Ĝús-ta. Ré-ĝi. Ĝar-dé-no. Lón-ga. Rég-no. Síg-ni. Gvar-dí-o. Lín-gvo. Ĝu-á-do. Há-ro. Hi-rún-do. Há-ki. Ne-hé-la. Pac-hó-ro. Ses-hó-ra Bat-hú-fo. Hó-ro. Ĥó-ro. Kó-ro. Ĥo-lé-ro. Ĥe-mí-o. I-mí-ti. Fí-lo. Bír-do. Tró-vi. Prin-tém-po. Min. Fo-í-ro. Fe-í-no. I-el. I-am. In. Jam. Ju. Jes. Ju-ris-to. Kra-jó-no. Ma-jés-ta. Tuj. Dó-moj. Ru-í-no. Prúj-no. Ba-lá-i. Pá-laj. De-í-no. Véj-no. Pe-ré-i. Mál-plej. Jús-ta. Ĵus. Ĵé-ti. Ĵa-lú-za. Ĵur-nálo. Má-jo. Bo-ná-ĵo. Ká-po. Ma-kú-lo. Kés-to. Su-ké-ro. Ak-vo. Ko-ké-to. Li-kvó-ro. Pac-ká-po.

Glauro (Montri la profilon) 2018-novembro-19 20:14:49

Mi ĵus legis tre interesan artikolon (angle) pri tiu temo. Kaj mi kredas, ke uzo de strek'et'oj ja estas tre grava kaj eĉ taŭga ilo por pliklara skriba esprimo.

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-19 21:34:45

mimoprobegal:FUNDAMENTO DE ESPERANTO

EKZERCARO
de la lingvo internacia «Esperantо»

§2
Ekzerco de legado.
Al. Bá-lo. Pát-ro. Nú-bo. Cé-lo. Ci-tró-no. Cén-to. Sén-to. Scé-no. Scí-o. Có-lo. Kó-lo. O-fi-cí-ro. Fa-cí-la. Lá-ca. Pa-cú-lo. Ĉar. Ĉe-mí-zo. Ĉi-ká-no. Ĉi-é-lo. Ĉu. Fe-lí-ĉa. Cí-a. Ĉí-a. Pro-cé-so. Sen-ĉé-sa Ec. Eĉ. Ek. Da. Lú-do. Dén-to. Plén-di. El. En. De. Té-ni. Sen. Vé-ro. Fá-li. Fi-dé-la. Trá-fi. Gá-lo. Grán-da. Gén-to. Gíp-so. Gús-to. Lé-gi. Pá-go. Pá-ĝo. Ĝis. Ĝús-ta. Ré-ĝi. Ĝar-dé-no. Lón-ga. Rég-no. Síg-ni. Gvar-dí-o. Lín-gvo. Ĝu-á-do. Há-ro. Hi-rún-do. Há-ki. Ne-hé-la. Pac-hó-ro. Ses-hó-ra Bat-hú-fo. Hó-ro. Ĥó-ro. Kó-ro. Ĥo-lé-ro. Ĥe-mí-o. I-mí-ti. Fí-lo. Bír-do. Tró-vi. Prin-tém-po. Min. Fo-í-ro. Fe-í-no. I-el. I-am. In. Jam. Ju. Jes. Ju-ris-to. Kra-jó-no. Ma-jés-ta. Tuj. Dó-moj. Ru-í-no. Prúj-no. Ba-lá-i. Pá-laj. De-í-no. Véj-no. Pe-ré-i. Mál-plej. Jús-ta. Ĵus. Ĵé-ti. Ĵa-lú-za. Ĵur-nálo. Má-jo. Bo-ná-ĵo. Ká-po. Ma-kú-lo. Kés-to. Su-ké-ro. Ak-vo. Ko-ké-to. Li-kvó-ro. Pac-ká-po.
Jes tio estas tre bona ekzerco de legado kaj prononco de la Fundamento.

Sed Zamenhof parolas ankaŭ pri la signifo kaj la analizo de la kunmetitaj vortoj en la 11-a regulo. La lingvistoj kaj gramatikistoj diferencigas la prononc'elementojn aŭ silabojn (ekzerco de legado supre) kaj la vort'elementojn en la 11-a regulo

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-novembro-20 22:39:39

En la Ekzercaro, tiuj strekoj dividas silabojn, ne vortelementojn. Mi persone uzas tiun divido-strekon (dubsignifa: "-" aŭ "/", kiu estas uzata por... dividoj!) por pli-legebl-igi malsimplajn vortojn.

Metsis (Montri la profilon) 2018-novembro-22 08:14:32

Altebrilas:En la Ekzercaro, tiuj strekoj dividas silabojn, ne vortelementojn. Mi persone uzas tiun divido-strekon (dubsignifa: "-" aŭ "/", kiu estas uzata por... dividoj!) por pli-legebl-igi malsimplajn vortojn.
Ne estas dubsignifa, ĉar…

La signo "-" (U+2010) nomiĝas dividostreko aŭ streketo, sed multfoje oni uzas minustrekon (U+002D), kiu en preskaŭ ĉiuj tiparoj ŝajnas tute simila.

La signo "/" (U+002F) nomiĝas suprenstreko (aŭ oblikvo).

La signo "÷" (U+00F7) nomiĝas dividsigno (aŭ obeluso).

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-22 18:27:16

Zamenhof skribis la Fundamento-n en kvin lingvoj:
por skribi la 11-an regulon, en tri lingvoj, angla, franca, germana, li uzas la apostrofon (') ; en la pola li uzas la suprenstrekon aù oblivon (/), kaj en la rusa (vapor|ŝip|o, пароходъ) li uzas vertikalan strekon.

http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-novembro-23 01:59:53

UNIVERSALA VORTARO
DE LA
LINGVO INTERNACIA
ESPERANTO
Ĉion, kio estas skribita en la lingvo internacia Esperanto, oni povas kompreni kun helpo de tiu ĉi vortaro. Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto « frat'in'o », prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte.

Tout ce qui est écrit en langue internationale Esperanto peut se comprendre à l’aide de ce dictionnaire. Les mots qui forment ensemble une seule idée s’écrivent ensemble mais se séparent les uns des autres par de petits traits. Ainsi, par exemple, le mot « frat'in'o », qui n’exprime qu’une idée est formé de trois mots, et chacun d’eux se cherche à part.

Everything written in the international language Esperanto can be translated by means of this vocabulary. If several words are required to express one idea, they must be written in one but, separated by commas; e. g. « frat'in'o » though one idea, is yet composed of three words, which must be looked for separately in the vocabulary.

Alles, was in der internationalen Sprache Esperanto geschrieben ist, kann man mit Hülfe dieses Wörterbuches verstehen. Wörter, welche zusammen einen Begriff bilden, werden zusammen geschrieben, aber von einander, durch einen senkrechten Strich getrennt; so ist z. B. das Wort « frat'in'o », welches einen Begriff bildet, aus drei Wörtern zusammengesetzt, deren jedes besonders zu suchen ist.

Все, что написано на международномъ языкѣ Эсперанто, можно понимать съ помощью этого словаря. Слова составляющія вмѣстѣ одно понятіе, пишутся вмѣстѣ, но отдѣляются другъ отъ друга черточкой; такъ напримѣръ слово « frat'in'o », составляя одно понятіе, сложено изъ трехъ словъ, изъ которыхъ каждое надо искать отдѣльно.

Wszystko co napisano w języku międzynarodowyn Esperanto, można zrozumieć przy pomocy tego słownika. Wyrazy, stanowiące razem jedno pojęcie, pisze się razem, lecz oddziela się kréską pionową; tak naprzykład wyraz « frat'in'o » stanowiący jedno pojęcie, złożony jest z trzech wyrazów, z których każdego należy szukać oddzielnie.

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-23 22:11:46

Zamenhof: " LA TUTA LINGVO KONSISTAS SOLE NUR EL SENŜANĜAJ VORTOJ".

Por ne miskompreni tiun Fundamentan (kaj fundan) regulon, oni devas memori, kion klarigis Zamenhof en la unua libro (p.12, 13 de franca eldono de 1887) :

« Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj […] Tiel ekzemple la devenon de la vorto frat′in′o , kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj : frat (frato), in (virino), o (kio estas, ekzistas) (kio estas frato-virino = fratino) » Do, laŭ la 11a regulo, ni povas kompreni : o = kio estas + in = ineco de frat » = frat′in′o », sed la eŭropano komprenas : « Mi disponas radikon frat′ (frère), por fari el ĝi substantivon, mi metas la finaĵon o, do : frat′o, kaj por formi la inecon, mi intermetas la sufikson in, do : frat′in′o (une sœur). Tiu kompreno estas kontraŭ la regulo, ĉar frat iĝus la fundamenta vorto anstataŭ o.

Fakte Zamenhof aldonas : « li (la lernanto) eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto. »

Reen al la supro