Al la enhavo

Ĉu la protestantoj kun la flavaj veŝtoj minacas demokration en Francio? Aŭ ĉu ili estas signo de vivanta demokratio?

de Tram_Amiko, 2018-decembro-12

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2018-decembro-12 00:01:41

Ofte homoj en Germanio vidas kun mirindaĵo al Francio, kiam estas protestoj en Francio. Mi ne povas kompreni la tre perfortajn protestojn kontraŭ la redukto de la rapidlimo sur kamparaj vojoj kaj kontraŭ la kresko de la benzina prezo. La protestantoj diras, ke tio ne estas socia, kiam ĉio estos pli multekosta.

Sed ne ĉio estos pli multekosta. Kaj estas bone, ke la benzina prezo estos pli multekosta. Estas bone por la medio, kiam la benzina prezo kreskos. Kaj estas bone por la medio, kiam la aŭtomobilistoj veturas pli malrapide.

Kompreneble, ne estas bone, kiam homoj havas malpli kaj malpli monon por loĝado kaj manĝaĵo kaj tiel plu. Homoj, kiuj havas malmulte da mono, bezonas kompenson. Ekzemple, helpon por familioj kun infanoj. Kaj pli da busoj kaj trajnoj devas esti. Ankaŭ en kamparaj areoj. Kaj la tarifoj ne devas esti altaj.

Mi ne povas kredi, ke la protestantoj kun la flava okcidento plibonigas la situacion. Ne en Francio kaj ne en Eŭropo. Kaj mi timas, ke la protestoj de la homoj kun la flavaj veŝtoj estas minaco por demokratio.

En Germanio, membroj de la partio nomita AfD festas la protestojn en Francio. La AfD (Alternative für Deutschland = alternativa por Germanio) estas dekstra populista partio. La AfD en Germanio estas komparebla al la "Rassemblement National" de Marine Le Pen.

La germanaj Europa parlamentanoj de la AfD estas en la sama parlamenta grupo kiel la francaj Europa parlamentanoj de la Rassemblement National. Ili estas en la parlamenta grupo EFDD (Europa der Freiheit und der direkten Demokratie). En franca lingvo: ELDD (Europe de la liberté et de la démocratie directe). En esperanta lingvo: ELRD (Eŭropo de libereco kaj rekta demokratio).

Mi timas, ke la protestantoj kun la flavaj veŝtoj helpas la dekstran populiston. Eble ne ĉiuj protestantoj havas tion celon. Tamen, tio ne estas bona.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-decembro-14 00:02:14

En Francio, oni devigis homojn aĉeti aŭtojn, foriginte fabrikojn kaj vendejojn de nepraj produktoj en foraj suburbojn. Tial malriĉaj homoj bezonas veturilon, kaj eĉ dependas de ĝi. Plie, la ŝtato kaj la fabrikistoj instigis ilin aĉeti Diesel veturilojn, kiuj poluas pli multe ol normal-benzinaj. Pro tio la flavaj vestoj sentas sin punitaj pro decidoj de aliaj homoj.

La busoj kaj la trajnoj malmultiĝis, krom inter la centroj de la grandaj urboj, kie loĝas la plej riĉaj homoj: tie la prezoj de la loĝejoj estas altegaj, ĉar tie estas facile atingeblaj la publikaj servoj pagitaj per la impoŝtoj.

La flavuloj venas de ĉiuj partioj - krom tiu favora al la estraro - kaj multas la senpartianoj. Ili havas la simpation de la loĝantaro. La perfortaĵojn faris ĉefe ekstremistoj kaj ŝtelistoj kiuj profitis la malordon por prirabi luksajn magazenojn.

morico (Montri la profilon) 2018-decembro-14 09:11:26

En Francio, kiel en la aliaj landoj, la imposta politiko estas grava kaj influas la enspezojn de ĉiu socia klaso.

La rektaj impostoj estas gradaj. Ekzemple, por la laŭ-enspeza imposto, kiam vi gajnas multe da mono, vi povas pagi ĝis 50% de via enspezo. Kiam vi estas malriĉa, vi povas pagi 0%. La prezidanto Macron [Makron] malkreskigis la impostojn por la plej riĉaj.

Inverse, la nerektaj impostoj, kiel la impostoj pri benzino estas proporciaj. Ekzemple, ciuj aŭto-kondukistoj pagas eble 50% de la prezo de la benzino en taksoj aŭ impostoj. Do la ne-urbanaj laboristoj, kiuj devas fari 50 kilometrojn aŭ pli ĉiun tagon por veturi ĝis ilia laboro, pagas multe pli da taksoj (precipe diezelo) ekde unu jaro. La plej ofte ili gajnas malaltan pro-laboran pagon. Do ili estas tre malkontentaj.

En kelkaj regionoj aŭ provincoj de Kanado estas kompensaĵoj por tiuj ne-urbanaj laboristoj, sed ne hodiaŭ en Francio kun la registaro Macron.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2018-decembro-14 10:10:53

@Altebrilas
Ĉu estas vere, ke en Francio oni devigis homojn aĉeti aŭtojn? Kiu ordonis homojn aĉeti aŭtojn? La registaro aŭ la aŭto-produktantoj? Kaj kiu devigis homojn aĉeti aŭtojn? La polico aŭ la militistoj?

Kaj kiel ĝi estas kun la dieselaj veturiloj? En Germanio, diesela brulaĵo estas pli malmultekosta ol benzino. La aŭto-produktantoj rakontas homojn: Veturu per diesela veturiloj, tio estas pli malmultekosta. Ĉu en Francio, diesela brulaĵo ankaŭ kostas malpli ol benzinon? En Germanio, diesela brulaĵo kostas ĉirkaŭ 10 cendojn de la litro malpli ol gasolino. En Germanio, multaj homoj veturas per dizelajn veturilojn. Ĉi tie en Germanio, dieselaj ŝoforoj ne zorgas, ke dieselaj veturiloj polluas la medion.

Ankaŭ en Germanio la nombro de la busoj kaj trajnoj reduktas. En iuj kamparaj areoj nur lernantoj-busoj kaj preskaŭ nenia publikaj busoj haltas. Homoj aĉetis aŭtojn kaj ne plu veturis je la publicaj busoj. En iuj familioj, ekzistas pli da aŭtoj ol familiaj membroj. Vivi en la lando estas malkosta. Homoj savas monon je la apartamento kaj spendas pli da mono por aŭtoj.

Kiam homoj veturas de la kamparo al la urbo per aŭto, ili faras la aeron malpuraj kaj ŝtopas la stratojn. Kaj piedirantoj kaj biciklantoj devas timi, ke motoristoj veturos ilin mortintaj.

Mi timas: La flava veŝtoj ne havas respondojn al la problemoj de nia tempo. Ili nur havas proteston en menso. Tio ne estas bone je la demokratio.

Metsis (Montri la profilon) 2018-decembro-14 12:09:27

Krom kion Tram Amiko diris, mi volas defii elspezojn kaj impostan sistemon de la Francia ŝtato. Se estas vere, ke riĉuloj pagas malpri imposton (en prozentoj), ĉi tio ne povas ĝusta. Sed mia percepto estas, ke en Francio oni atendas multajn sunvenciojn (komparu kun aldona salajro pro devo labori en liberaero por arbistoj en Grekio) kaj plie oni ne povas akcepti, ke la lando ne plu estas imperio, kiu devas enmiksiĝi en aferojn jen kaj jen, plejparte en Afriko.

Paulinho (Montri la profilon) 2018-decembro-15 17:25:20

Pli ol la prezo, poluado maltrankviligas min. Ekspozicio al aeraj kontaminantoj produktas ampleksan gamon de malsanaj efikoj, precipe al la plej malriĉuloj, kun antaŭtempaj mortoj. Ili suferas, ekzemple, de poluado, kiu efikas al ĉiuj, kaŭzitaj de transporto, industriaj fumoj, malŝarĝoj de substancoj, kiuj kontribuas al acidigo de grundo, ktp. Fakte, teknologio ligita al financa profito, volas esti la sola solvo de problemoj, ne ĝi povas vidi la misteron de la multnombraj rilatoj, kiuj ekzistas inter aferoj kaj aĵoj. Do, kelkfoje solvas problemon ĉiam kreas aliajn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-decembro-15 19:05:45

Kompreneble, ne la polico devigas homojn aĉeti aŭtojn, sed tio okazas pli subtile: ili iom post iom fuŝis la vivon de tiuj, kiuj volis vivi senaŭte. En la komenco, aŭto estis lukso, poste imitenda snobismo. Poste la fabrikoj kaj butikoj foriris suburben. Nun la entreprenoj rifuzas dungi homojn, kiuj ne havas veturilon. La premo iĝas pli kaj pli forta.

Nun la sama okazas pri komputiloj kaj interreto: hodiaŭ la impoŝtoj devigas pagantojn uzi interretan sistemon por delkari la enspezojn. Tridek jarojn antaŭe komputilon oni havis nur por ludi tetriks, ktp.... Homoj ŝajne ne rimarkas, ke pro tio, la kosto por vivi normale plialtiĝas...

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2018-decembro-16 23:45:18

@morico
Mi komprenas, ke multaj homoj en Francio opinias, ke ĝi estas maljusta, ke la registaro kreskidigis la imposton pri benzino. Sed mi ankaŭ legis en artikolo en germana ĵurnalo pri la "Flavaj Veŝtoj", ke un juna viro unua pensis, estas bone, ke la benzino fariĝis pli multekosta. Tial li ne volis protesti unue kun la "Flavaj Veŝtoj".
Poste, li ankoraŭ kunprotestis ĉar li malkonsentas, ke la riĉuloj devas pagi malpli impostojn. Ĉiuj devas protekti la medion, kaj tiuj, kiuj havas multan monon, devas ankaŭ multe kontribui. Se nur la malriĉuloj devas pagi, tiam tio estas maljusta.

Mi havas pli demando: Kio estas la ĝusta traduko por "Flavaj Veŝtoj"?
En la franca, la nomo estas "Gilets Jaunes". Mi legis "Gilets Jaunes" en franca ĵurnalo.
En la germanaj ĵurnaloj oni nomigas "Gelbe Westen". Kaj en Esperanto? Ĉu "flavaj veŝtoj" estas korekta? Aŭ "Flavaj Veŝtoj", ĉar ĝi estas nomo?

Alia Demando estas: Kio helpas la medion? Kio okazas, kiam la riĉuloj devas pagi pli da monon? Ĉu pli publika transporto devas esti organizita kun ĝi? Kaj estas la mono de la riĉuloj sufiĉa por ŝanĝo de trafiko? Kaj ĉu ĉiuj veturos per publika transporto kaj malofte uzas aŭ forprenigos iliajn aŭtojn?

Metsis (Montri la profilon) 2018-decembro-17 08:55:42

Altebrilas:
Nun la sama okazas pri komputiloj kaj interreto: hodiaŭ la impoŝtoj devigas pagantojn uzi interretan sistemon por delkari la enspezojn. Tridek jarojn antaŭe komputilon oni havis nur por ludi tetriks, ktp.... Homoj ŝajne ne rimarkas, ke pro tio, la kosto por vivi normale plialtiĝas...
Ne pravas. La fonto de problemoj en preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj, do ne nur en EU-landoj, estas, ke kvanto de populacio ne sufiĉe grandiĝas, eĉ en kelkaj landoj ĝi malgrandiĝas. La aĝa dependeca proporcio malpliboniĝas, kiu signifas, ke malpli da laborantoj prizorgas pri pli da ne-laborantoj (infanoj, studentoj, invalidoj, maljunuloj ktp.) kaj tio kaŭzas egajn ekonomiajn problemojn.

Esploristo C. Fotakis publikigis sian raporton jam antaŭ kelkaj jaroj. Ri studis, kie ŝanĝoj en demografio influas ekonomiojn de tiamaj EU-landoj. Vi povas legi pri la raporto ekz. en la retejo de la EU-komisiono.

Sufiĉe diras, ke la tiama EU-komisiono ne aprobis la konkludojn kaj eĉ asertis, ke la bazaj faktoj ne estis ĝustaj. Fotakis defendis sin per konstati, ke la bazaj faktoj devenas el Eurostat, la statistika oficejo de EU.

La fonta problemo estas, ke produktiveco ne kreskas sufiĉe multe en rilato de la kostoj, kiam oni kontemplas la tutan socion. Lasu min ekspliki. Supozu, ke en iu industria branĉo oni povas plibonigi produktivecon trioble dum tridek jaroj. Dum la sama tempo salajroj altiĝas duoble, teorie la socio riĉiĝas. Sed oni daŭre bezonas dek jaroj por edukado, por infano viziti lernejon. La salajroj kaj de la industria laboristo kaj la instruisto duobliĝas, sume la kostoj kvarobliĝas, sed la produktiveco nur triobliĝas, sekve kreskas deficiton en la socio, praktike la socio malriĉiĝas. Ankaŭ dum tiu tempo kreskas malpli infanoj, kiuj iĝas laborantoj, kaj estas pli maljunuloj, ĉi tio kondukas al pli da deficito.

Estas pro tiaj kumulativaj deficitoj ŝtatoj povas eltrovi rimedojn por plibonigi siajn ekonomiojn: altigi impostojn, tranĉi elspezojn, plibonigi produktivecon, pliigi nombron de laborantoj (laborrilata enmigrado) ktp. Klare publikaj (ŝtataj, provincaj kaj aliaj) malsukcesaj informadikaj projektoj kaŭzas elspezojn, sed komputiloj mem ne altiĝas la kostoj. Kontraŭe sukcesaj informadikaj projektoj eblas plibonigi procezojn ekz. en industrio kaj ĉi tiel plibonigi produktivecon aŭ en adminstracio tranĉi elspezojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-decembro-17 17:49:43

Mi ne aludis pri la uzado de la komputiloj de publikaj administacioj, sed la devigo posedi iun, samkiel oni devas posedi telefonon aŭ veturilon. Tio estas iel progreso, ĉar tiuj iloj plifaciligas le vivon, sed poste, pro tio ke la vivo estas pli facila dank'al tiuj iloj, la estroj iĝas pli postulemaj; salajrulo devas labori aŭ viziti klientojn pli malproksime, li ofte devas esti alvokebla ekster laborhoroj, ktp. kaj nun li devas posedi komputilon por fari la klopodojn, ĉar komuniki kun homa deĵoranto iĝas pli kaj pli neeble. Konsekvence, tiuj iloj hodiaŭ estas nepraj, kvankam oni antaŭe povis vivi sen ili.

Inflacio estas ne nur la prezo de la varoj - kiun la estraro pli malpli kompensas -, sed plie la nombro de aĉetendaj varoj, tiel ke la mono de familioj elspeziĝas pli kaj pli rapide, kaj multaj homojn plendas, ke ili estas senmonaj pli kaj pli frue en la monato.

Reen al la supro