Al la enhavo

Novaj vortoj en Esperanto

de Turfalko, 2018-decembro-13

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2018-decembro-19 12:27:29

Nova vorto (kunmetita) kiu plaĉas al mi estas Breksiĝo (Briteliro)

Metsis (Montri la profilon) 2018-decembro-20 08:29:20

sudanglo:Nova vorto (kunmetita) kiu plaĉas al mi estas Breksiĝo (Briteliro)
Malgraŭ risko komenci tumulteman politikan diskuton mi estas scivolema kaj volas demandi, kiel la vorto plaĉas al vi. Kiel la vorto? Aŭ la eliro mem?

Turfalko (Montri la profilon) 2018-decembro-20 11:22:03

Aŭ "breksito".

Miville (Montri la profilon) 2019-marto-13 04:59:09

Ĉu ne ĉelefono : ĉel(o-t)elefono?

Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-13 08:06:53

La plejparto de homoj komprenas vorton "ĉelo" temi pri biologio aŭ etaj kvadratoj en tabeloj. Poŝtelefono tuj priskribas, ke temas pri telefono, kiu enspacas en poŝo. Multaj homoj jam diras nur "telefono", ĉar ne plu ekzistas aliaj.

Reen al la supro